Ŝtata Universitato de Kuban
Ŝtata Universitato de Kuban (ruse Кубанский государственный университет, mallongigite KubSU) estas publika universitato en urbo Krasnodar kaj en Krasnodara regiono de la Rusia Federacio. Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj plej malnovaj universitatoj en la sudo de Rusio.
Ŝtata Universitato de Kuban | ||
---|---|---|
publika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 19-a de septembro 1920 | |
Situo | ||
Geografia situo | 45° 1′ 10″ N, 39° 1′ 51″ O (mapo)45.01944439.030833Koordinatoj: 45° 1′ 10″ N, 39° 1′ 51″ O (mapo) | |
lando | Rusio | |
urbo | Krasnodar | |
adreso | г. Краснодар, ул. Ставропольская, 149 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 29 000 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
Historio
redaktiLa universitato estis fondita en 1920 en Krasnodaro. Ĝia unua elektita rektoro estis Nikandr Marks (cirile Никандр Маркс), iama generalo de la rusa imperia armeo, historiisto kaj specialisto en la kampo de antikva rusa paleografio.
En 1994, la universitato estis rekonita kiel unu el la ĉefaj institucioj de alteduko en Rusio. En 2004 kaj 2005, la universitato estis vicigita inter la supraj 100 altlernejoj en Rusio kaj estis aljuĝita la Ora Medalo por Eŭropa Kvalito.
En 2008, Miĥail Astapov, iama kapo de la Krasnodar Regiona Sekcio de Edukado, estis nomumita rektoro de la universitato.
La universitato trejnas eksterlandajn specialistojn ekde 1970. Ĝiaj eksterlandaj diplomiĝintoj venas el pli ol 120 landoj. Nuntempe, la universitato daŭre edukas studentojn el Azio, Ameriko, Afriko kaj Eŭropo.