Ŝtato Anambra aŭ en angla Anambra State estas ŝtato en sudorienta Niĝerio. Ties nomo estas angligita versio de la origina 'Oma Mbala', la indiĝena nomo de la Anambra Rivero. La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Awka. Onitsha kaj Nnewi estas la plej grandaj komercaj kaj industriaj urboj, respektive. Limoj estas la Delta Ŝtato okcidente, la Imo Ŝtato kaj la Rivera Ŝtato sude, la Enugua Ŝtato oriente kaj la Kogi Ŝtato norde. La origino de la nomo estas deriva el la Anambra Rivero (Omambala) kiu estas alfluanhto de la fama Rivero Niĝero.

Ŝtato Anambra
subŝtato
Anambra.jpg
Lando Niĝerio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Anambra State
Retpaĝo: www.anambrastate.gov.ng

La indiĝena etna grupo en Anambra ŝtato estas la Igboj (98% el la loĝantaro) kaj malgranda loĝantaro de Igaloj (2% el la loĝantaro) kiu loĝas ĉefe en la nordokcidenta parto de la ŝtato.[1]

Anambra estas la oka plej loĝata ŝtato en Niĝerio kaj la dua plej dense loĝata ŝtato en Niĝerio post la Lagosa Ŝtato. La etendo de pli ol 45 km inter Oba kaj Amorka enhavas aron da nombraj densaj loĝataj vilaĝoj kaj malgrandaj urboj kio donas al la areo averaĝe ĉirkaŭkalkulitan densecon de 1,500–2,000 personoj por kvadrata kilometro.

ReferencojRedakti

  1. Anambra State. Igbofocus.co.uk. Alirita 2013-08-25.

FontojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti