Ŝtato Lagoso
Ŝtato Lagoso (angle Lagos State) estas unu el la 36 ŝtatoj en plej sudokcidenta Niĝerio. Ties nomo "Lagosa" estas rilata al tiu de la urbo Lagoso. Portugala esploristo Rui de Sequeira vizitis la lokon en 1472. Li nomumis la lokon portugale lagoj (dekomence nur kiel Lago de Curamo). Alia klarigo estus, ke Lagoso estas nomita laŭ Lagos (Portugalio) —nome marborda urbo kiu tiam estis la ĉefa centro de la portugalaj ekspedicioj suden laŭ la afrika marbordo, kaj kies propra nomo estas deriva el la latina vorto Lacobriga.
Ŝtato Lagoso | ||||
---|---|---|---|---|
subŝtato | ||||
Flago | ||||
subŝtato de Niĝerio [+] | ||||
Lando | Niĝerio | |||
Koordinatoj | 7° N, 4° O (mapo)6.58333333333333.75Koordinatoj: 7° N, 4° O (mapo) | |||
Ĉefurbo | Ikeja | |||
- koordinatoj | 7° N, 4° O (mapo)6.58333333333333.75Koordinatoj: 7° N, 4° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 3 577 km² (357 700 ha) [+] | |||
Areo | 3 577 km² (357 700 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 11 000 598 [+] (2016) | |||
Ĉefulo | Babajide Sanwo-Olu (ekde 29-a de majo 2019) |
|||
Horzono | UTC+01:00, Mezeŭropa tempo [+] | |||
ISO 3166-2 | NG-LA | |||
|
||||
Ŝtato Lagoso | ||||
Vikimedia Komunejo: Lagos State, Nigeria [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La urbo Lagoso estas la plej granda en Niĝerio, sed la ŝtato Lagoso estas la plej malgranda en Niĝerio,[1] kvankam ankaŭ la plej grava ekonomie.[2] Aliaj gravaj urboj estas Ikeja, Badagrio, Epe,
Riĉo estas agrikulturo, turismo kaj minado.
La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Lagoso. Limoj estas norde kaj oriente la Oguna Ŝtato, okcidente Benino, kaj sude estas la Atlantika Oceano. 22% el ties 3,577 km2 estas lagunoj kaj riveroj.
La indiĝena etna grupo hegemonia en Lagosa ŝtato estas la Joruboj (sed estas ankaŭ aliaj indiĝenaj loĝantoj en precizaj areoj kaj krome venas aliaj el la tuta lando).
Referencoj
redakti- ↑ Lagos State, Nigeria. Arkivita el la originalo je 2021-11-03. Alirita 2014-03-29 .
- ↑ Nigerian Congress - Administrative Division Description. Arkivita el la originalo je 2005-12-25. Alirita 2014-10-10 .
Fontoj
redakti- Urboj en Lagoso[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
redakti- Lagos State Government Official Site
- Lagos Interactive Maps & Sat Navs to travel around.
- Lagos Digital Street Maps. Arkivigite je 2010-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Lagos State Community WebSite. Arkivigite je 2009-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- http://universitiesofnigeria.com/tag/universities-in-lagos-state/ Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine