Malfermi la ĉefan menuon

Ŝtato de la Eŭropa Unio

La Eŭropa Unio (EU) konsistas el 28 membroj ŝtatoj. Ĉiu membro ŝtato estas parto de la fondaj traktatoj de la Eŭropa Unio kaj tiele estas subjekto de la privilegioj kaj devoj de membreco. Malkiel ĉe membroj de plej internaciaj organizoj, la ŝtatoj membroj de la EU estas subjektoj al ligaj leĝoj kiel interŝanĝo por reprezentado ene de komunaj leĝofaraj kaj juraj institucioj. Membraj ŝtatoj devas interkonsenti unuanime por ke la EU adoptu politikojn koncerne la defendon kaj la politikon pri eksterlandaj aferoj. Subsidiareco estas fonda principo de la EU.

En 1957, la ses kernaj ŝtatoj fondis la antaŭaĵon de la EU, nome la Eŭropa Ekonomia Komunumo (Belgio, Francio, Italio, Luksemburgio, Nederlando kaj Okcidenta Germanio). La ceteraj ŝtatoj aliĝis dum postaj plilarĝigoj. La 1an de julio 2013, Kroatio iĝis la plej ĵusa ŝtato membro de la EU. Por aliĝi, ŝtato devas plenumi la ekonomiajn kaj politikajn postulojn konatajn kiel la Kriterioj de Kopenhago, kiuj postulas ke kandidatoj havu demokratian, liber-merkatan registaron kune kun la korespondaj liberoj kaj institucioj, kaj respekton por la reguloj de la leĝoj. Plilarĝigo de la Unio estas kontingenca al la konsento de ĉiuj ekzistantaj membroj kaj la adopto fare de la kandidato de la ekzistanta instanco de la juro de la EU, konata kiel komunuma juro.

La 28 nuntempaj membroj de Eŭropa Unio estas la plej diversaj laŭ areo kaj loĝantaro. La plej loĝata lando estas Germanio, kun 82,062,249 loĝantoj, dum la malplej loĝata estas Malto, kun 412,614 loĝantoj. Se paroli pri areo, la plej granda lando estas Francio, kiu atingas entutan areon de 643,427 km², dum la malplej granda estas refoje Malto, kun 316 km². La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). Tio markis novan epokon en la historio de la Eŭropa Unio, ĉar por la unua fojo iu lando intencis eliri el la Unio. Fakte la organizo ne havis klaran mekanismon por tiu proceduro kio devos esti disvolvita per longa negocado dum du jaroj. Ĝi markis novan epokon ankaŭ por la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉar, krom aliaj aferoj, en Skotlando kaj Norda Irlando venkis la partianoj pluresti en EU, kaj almenaŭ en Skotlando ekde la unua tago oni anoncis eblan duan referendumon por sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando.[1]

Spite la malegalecon laŭ grando, riĉo kaj politika sistemo de la ŝtatoj membroj, sed ili ĉiuj havas de jure egalajn rajtojn. En la praktiko, kelkaj ŝtatoj estas konsiderinde pli influaj ol aliaj. Kvankam en kelkaj areoj ĉefa voĉdonado okazas per sistemo ke plej grandaj ŝtatoj havas pli da voĉdonrajtoj ol la pli malgrandaj, tiuj pli malgrandaj ŝtatoj havas disproporcian reprezentadon kompare kun ilia loĝantaro.

NotojRedakti