Ŝtatperfido

krimagado laŭ propra konstitucio de iu ŝtato, kio celas detrui, damaĝi propran landon

Ŝtatperfido estas krimagado laŭ propra konstitucio de iu ŝtato, kio celas detrui, damaĝi propran landon. Klasika ekzemplo estas la partopreno en militagado kontraŭ la propra lando, en puĉo aŭ en murdo de la ŝtatĉefo. Ankaŭ punenda estas la partopreno en la antaŭpreparo al ŝtatperfido. Oni povas aldoni al tio la spionadon je gravaj militistaj sekretoj kaj vendoj de tiuj al malamika lando.

Multaj lingvoj diferencigas inter perfidoj: kiam la perfida agado malfortigas la propran landon kaj el tio profitas ekstera lando oni uzas la esprimon ŝtatperfido. Kiam la perfida agado celas nur internan ŝanĝon inter la alt-oficaj potenculoj, sen profito por eksterlandaj fortoj, oni uzas ĝenerale la esprimon alta perfido (efektivigita per ŝtatrenverso, puĉo, murdo de reĝo, prezidanto, ĉefministro ktp.).