Ŝtokmana gasminejo

Ŝtokmana minejo estas la gasokondensata minejo kiu situas en la kontinentobreto de la Barenca maro (Rusio), 560 km oriente de la urbo Murmansko kaj estas parto de la Oriento-Barenca naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1988.

Ŝtokmana
ruse Штокмановское месторождение

gasminejoGasokondensata minejo
Situo: Barenca maro (Rusio)
Geografia situo 73° 0′ 26″ N, 44° 0′ 19″ O (mapo)73.00722222222244.005277777778Koordinatoj: 73° 0′ 26″ N, 44° 0′ 19″ O (mapo)
Ŝtokmana (Rusio)
Ŝtokmana (Rusio)
DEC
Ŝtokmana
Ŝtokmana
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Oriento-Barenca naftogasa provinco
Malkovro: 1988
Statuso: ekspluatopreta
Kapacito: 2536,4 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazpromo
vdr

Geologio redakti

La samnoma levaĵo forme de granda antiklinala faldo (51 x 38 km, amplitudo 245 m) troviĝas ene de Ŝtokmana fleksejo de Oriento-Barenca megafleksejo. En la volba parto de la faldo estas serio de ŝirrompaĵoj. Sekco de la minejo estas malfermita ĝis la fundo 3153 m kaj konsistas el sedimentaĵoj de kvaternaro, kretaceo, ĵurasio kaj supra triaso.

Gaso troviĝas en terigenaj sedimentaĵoj de supra (Ju0) kaj meza (Ju1, Ju2, Ju3) ĵurasio je la fundo 1814-2317 m. Efikaj dikecoj varias: Ju0 46,5 m, Ju1 48,8 m, Ju2 17,8 m, Ju3 12,4 m. Poreco 17-24%, komenca tavolpremo 20-23,9 MPa. Elminigado de gaso en 2002 estis 12,6 ĝis 1076,5 mil m³ diurne.

Konsisto de la gaso: metano 92,4-96,3%, homologoj de metano 1,9-3,4%, azoto 1,7-2,5%, karbonduoksido 0,2-0,7%. La eventuala enhavo de gasokondensato kreskas kun profundeco: de 5,3 gramoj/m³ (Ju0) ĝis 14,1 gramoj/m³ (Ju3).

En 2002 la komenca esplorita gaskapacito estis taksita je 2536,4 miliardoj da kubaj metroj, la minejo estis preta por ekspluatado.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Штокмановское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 488. ISBN 5-85270-327-3.