Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Ŝtonepoko estas prahistoria tempodaŭro tiel nomita ĉar la plej oftaj restaĵoj lasitaj de homa kulturo estas ŝtonaj iloj. Ĉizeblaj ŝtonoj, precipe silikaj specoj, obsidiano, bazalto kaj kalkŝtono, estis dezajnitaj por uzo kiel iloj, tranĉado, prilaborado kaj kiel armiloj. Aliaj materialoj, kiel ekzemple ligno kaj osto, ankaŭ estis uzitaj, tamen la unua malofte estas konservita en arkeologiaj trovaĵoj, dum ĉi-lasta estis malpli ofta ol ŝtonaj iloj. Ĝuste dum tiu ĉi periodo okazis la evoluo de la homo kaj lia kulturo, de la antaŭmodernaj ĉasistoj-kolektistoj en la afrika savano ĝis la socioj de farmistoj kaj paŝtistoj kiuj metis la fundamenton por la historiaj urboj kaj landoj.

Sagpintoj ĉizitaj de siliko, la Neolitika periodo,
Vario de ŝtonaj iloj

Tiu periodo daŭris ĉirkaŭ 3.4 milionoj da jaroj[1] kaj finiĝis inter 4000 kaj 2000 a.n.e., je la alveno de metalfarado.[2] Ĝi tiel reprezentas preskaŭ 99.3% de la homa historio. Kvankam iom da simpla metalfarado de maleeblaj metaloj, precize uzado de oro kaj kupro por ornamceloj, estis konata en la Ŝtonepoko, estis la fandado de kupro kiu markas la finon de la Ŝtonepoko.[3] En Okcidenta Azio, tio okazis ĉirkaŭ 3000 jarojn a.n.e., kiam bronzo disvastiĝis. La termino Bronzepoko estas uzata por priskribi la periodoj kiu sekvis al la Ŝtonepoko, same kiel por priskribi kulturojn kiuj disvolvis teknikoj kaj teknologiojn por prilabori kuprajn alojojn (bronzo: dekomence kupro kaj arseno, later copper and tin) into tools, supplanting stone in many uses.

Ŝtonepokaj artefaktoj kiuj estis malkovritaj estis iloj uzataj de modernaj homoj, de iliaj antaŭulaj specioj de la genro Homo, kaj eble de la pli fruaj parte samtempaj genroj Australopithecus kaj Paranthropus. Oni malkovris ankaŭ ilojn da osto kiuj estis uzataj dum tiu periodo, sed ili estas tre rare konservataj en la arkeologia registro. La Ŝtonepoko estas krome subdividitaj en subepokoj laŭ la tipoj de ŝtoniloj uzitaj en ili.

La Ŝtonepoko estis la unua periodo en la tri-epoka sistemo ofte uzata en arkeologio por dividi la tempolinion de la homa teknologia prahistorio en funkciaj periodoj, el kiuj la sekvaj estis la Bronzepoko kaj la Ferepoko, respektive. La Ŝtonepoko estas ankaŭ ofte dividita en tri partojn, nome la jenaj:

  • Malnova ŝtonepoko (paleolitiko) −2 500 000 ĝis −8 000
  • Meza ŝtonepoko (mezolitiko) −8 000 ĝis −5 500
  • Nova ŝtonepoko (neolitiko) −5 000 ĝis −1 900

El ili Paleolitiko estis transira periodo al pli fajnaj iloj konata kiel Mezolitiko; kaj la fina perdiodo estas konata kiel Neolitiko, kies popoloj estis la unuaj kiuj fortransiras el la societoj de ĉasistoj-kolektistoj en la sidlokan vivostilon loĝis en urboj kaj vilaĝoj laŭ agrikulturo disvastiĝis. En la kronologio de prahistorio, la Neolitika epoko kutime koincidas kun la Ĥalkolitiko ("kupro"), epoko kiu antaŭas al la Bronzepoko.

Pri la nomo redakti

La esprimo "Ŝtonepoko" originis de la malnova divido de eŭropa prahistorio en sistemon de tri periodoj: la Ŝtonepoko, la Bronzepoko kaj la Ferepoko. La datintervalo de la periodo varias de regiono al regiono. Dum oni povas paroli pri antikva "ŝtonepoko" de la tuta homaro, kelkaj grupoj neniam evoluigis teknologion por fandado de metaloj, kaj tial restis en la "ŝtonepoko" ĝis ili renkontis pli progresintajn kulturojn, kiuj scipovis pri sciarto de metalurgio en ĝiaj fruaj etapoj.

En tiu periodo homoj fabrikis ilojn el ŝtonoj, ne konante la uzon de metaloj. Kvankam populara, tiu koncepto ne estas plu uzata de la scienco. Tio okazis, ĉar oni povas pensi, ke en tiu epoko, homoj uzis nur ŝtonajn ilojn, kio ne estas vero, ĉar homoj uzis ankaŭ ilojn el aliaj materioj, kiel ŝeloj, konkoj, ostoj, bambuo ktp. Oni eĉ ne povas diri ke dum "ŝtonepoko" oni uzis "ĉefe" ŝtonajn ilojn, nur ke arkeologoj trovas ĉefe ŝtonajn ilojn de tiu periodo, ĉar iloj de aliaj materioj estas malpli daŭreblaj.

Alia problemo estas la ideo, laŭ kio homoj ne plu uzis ŝtonajn ilojn post eltrovo de metaloj. Fakte, ĝis la mezepoko, metaloj estis maloftaj kaj oni ilin uzis nur por iloj, kiujn ne eblis fari el aliaj materioj. Ĝis nun, ŝtonaj iloj estas uzataj aldone al metalaj iloj, ĉefe en neindustriaj komunumoj.

La Ŝtonepoko komenciĝis antaŭ proksimume 2,600,000 jaroj, kiam Homo habilis komencis produkti ŝtonajn ilojn. La periodo finiĝas kun la komenco de la Kalkolita periodo en Okcidenta Azio kaj Suda Eŭropo, aŭ la komenco de la Bronzepoko en aliaj regionoj, kiam metalaj iloj iom post iom komencis anstataŭigi la ŝtonajn. Tiu ŝanĝo okazis en la Levantenio antaŭ proksimume 6,500 ĝis 5,500 jaroj (depende de ĉu la Kalkolita periodo estas konsiderita parto de la Ŝtonepoko).

Historia gravo redakti

 
Rivero Avaŝo, Etiopio, posteulo de Paleo-Avaŝo, fonto de la sedimentoj en kiuj oni trovis la plej malnovajn ilojn de la Ŝtonepoko.

La Ŝtonepoko estas samtempa kun la evoluo de la genro Homo, kun la ebla escepto de la plej frua Ŝtonepoko, kian specioj antaŭ la genro Homo eble jam produktis ilojn.[4] Laŭ la aĝo kaj loko de la nuntempaj pruvaroj, la lulilo de la genro estas la Sistemo de Orientafrika Rifto, speciale al la nordo en Etiopio, kie ĝi limas kun herbejoj. La plej proksima parenco inter nuntempe vivantaj primatoj, la genro Pan, reprezentas branĉon kiu pluis en la profunda ĝangalo, kie la primatoj evoluis. La rifto utilis kiel vojo por la movado al suda Afriko kaj ankaŭ norden laŭ la valo de la rivero Nilo en Nordafrikon kaj laŭ la pluiĝo de la rifto en Levantenion al la enormaj herbejoj de Azio.

Startinta el ĉirkaŭ 4 milionoj da jaroj (ma) unusola biomo establiĝis el Suda Afriko laŭlonge de la rifto, Nordafriko, kaj tra Azio al moderna Ĉinio. Tion oni ĵus nomis "transkontinenta 'savanastanio'".[5] Startinte en la herbejoj de la rifto, Homo erectus, antaŭulo de la nuntempaj homoj, trovis ekologian niĉon en ilejo kaj disvolvis dependecon al ĝi, iĝante "il-ekipita loĝanto de savanoj".[6]

Homoj en la Ŝtonepoko redakti

Kiel unuaj reprezentantoj de la Hominioj, kiuj uzis ilojn, oni taksas Homo habilis kaj Homo rudolfensis, sed ankaŭ pri Paranthropus robustus el la Australopithecina troviĝis iloj.

La sekva Homo erectus jam uzis ilojn kaj fajron. La nur en 2003 malkovrita, malaltkreska Homo floresiensis, kiu vivis ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ 12.000 jaroj sur la indonezia insulo Flores, estis eble rekta posteulo de Homo erectus.

Ĉiuj tiuj specioj de homoj apartenas al la ŝtonepoko. Kalkuloj taksas, ke en tiu epoko loĝis sur la tero nur kelkaj dek miloj da individuoj. La homa tipo de la meza ŝtonepoko estas konsiderata de multaj sciencistoj la Neandertala homo, kiu estiĝis en Eŭropo antaŭ ĉirkaŭ 200.000 jaroj el Homo erectus / Homo heidelbergensis.

Samtempe ekzistis en Afriko jam la transuloj de Homo erectus al Homo sapiens (do la moderna homo). La unuaj modernaj homoj en Eŭropo estis antaŭ ĉirkaŭ 35.000 jaroj la homoj de Cro-Magnon. Neandertalaj homoj kaj modernaj homoj vivs kune dum kelkaj jarmiloj. Antaŭ ĉirkaŭ 30.000 jaroj formortis la homo de Neandertal kaj postlasis la teron al la modernaj homoj, portantoj de multaj kulturoj.

Ŝtonepoko en arkeologio redakti

Komenco de la Ŝtonepoko redakti

 
Ŝtona sagopinto el obsidiano.

La plej malnova nerekta provaro trovita el uzado de ŝtona ilo estas fosiliaj animalaj ostoj kun ilaj markiloj; tiuj estas 3.4 milionoj da jaroj aĝaj kaj estis trovitaj en la Malsupra VAlo de la rivero Avaŝo en Etiopio.[1] Arkeologiaj malkovroj en Kenjo en 2015, identigante tion kio eble estas la plej malnova pruvaro de hominena uzado de iloj konata ĝis nun, indikis, ke Kenyanthropus platyops (hominena fosilio 3.2 ĝis 3.5-milionojn da jaroj aĝaj el Plioceno malkovrita en la Lago Turkana, Kenjo, en 1999) eble estis la plej fruaj il-uzantoj konataj.[7]

La plej malnovaj ŝtoniloj estis elfositaj el la arkeologia kuŝejo Lomekwi 3 en Okcidenta Turkana, nordokcidenta Kenjo, date el 3.3 milionoj da jaroj.[8] Antaŭ la malkovro de tiu iloj de "Lomekwi", la plej fruaj konataj ŝtoniloj estis trovitaj en kelkaj lokoj de Gona, Etiopio, en sedimentoj de la paleo-rivero Avaŝo, kiu utilis por datigi ilin. Ĉiuj tiuj iloj venas el Busidama Formacio, kiu kuŝas ĉe diskongruejo, aŭ malperinta tavolo, kiu estus el 2.9 ĝis 2.7 ma. La plej antikvaj lokoj malkovritaj kiuj enhavis ilojn estis datitaj de antaŭ 2.6–2.55 ma.[9] Unu el la plej rimarkindaj cirkonstancoj pri tiuj lokoj estas, ke ili devenas el Malfrua Plioceno, dum antaŭ tiuj malkovroj ĉiam oni pensis, ke ili evoluis nur en la Pleistoceno.

La specioj kiuj faris tiujn ilojn en Plioceno restas nekonataj. Oni trovis fragmentojn de Australopithecus garhi, Australopithecus aethiopicus,[10] kaj de Homo, eble de Homo habilis, en lokoj de kuŝejoj proksimaj al la aĝo de la iloj de Gona.[11]

En Julio 2018, sciencistoj informis pri la malkovro en Ĉinio de la konataj plej malnovaj ŝtoniloj ekster Afriko, ĉirkaŭkalkulitaj je 2.12 milionoj da jaroj.[12]

Fino de la Ŝtonepoko redakti

 
Ötzi, la glaciulo portis ilojn kaj el metalo kaj el ŝtono.

Oni konsiders la plinovigojn en la tekniko fandadi ercojn kiel la fino de la Ŝtonepoko kaj la komenco de la Bronzepoko. La unua tre grava metalo fabrikita estis bronzo, nome alojo de kupro kaj stanoarseno, ĉio el kio estis fandita aparte. La transiro el la Ŝtonepoko al la Bronzepoko estis periodo dum kiu modernaj popoloj povis fandi kupron, sed ne ankoraŭ fabriki bronzon, nome epoko konata kiel Kuprepoko (aŭ pli teknike Ĥalkolitiko aŭ Eneolitiko, ambaŭ kun la signifo de 'kupro–ŝtono'). La Ĥalkolitiko konvencie estas la komenca periodo de la Bronzepoko. La Bronzepokon sekvis la Ferepoko. La transiro el la Ŝtonepoko okazis inter 6000 kaj 2500  jarojn a.n.e., kiam plimulto de la homaro vivis en Nordafriko kaj Eŭrazio.

La unua pruvaro de homa metalurgio datiĝas el inter la 6a kaj la 5-a jarmilo a.n.e. en la arkeologiaj lokoj de la Vinĉa kulturo, kiel Majdanpek, Jarmovac, Pločnik, Rudna Glava, en nuntempa Serbio.[13] Ötzi la glaciulo, nome mumio el ĉirkaŭ la jaro 3300 a.n.e., portis kun li kupran akson kaj silikan tranĉilon, do iloj kaj el metalo kaj el ŝtono.

En kelkaj regionoj, kiel Sub-Sahara Afriko, la Ŝtonepokon rekte sekvis la Ferepoko.[14] Regionoj de Mezoriento kaj Sudorienta Azio progresis kaj superis la teknologion de la Ŝtonepoko ĉirkaŭ la jaro 6000 a.n.e. Eŭropo, kaj la cetero de Azio iĝis socioj post-ŝtonepokaj ĉirkaŭ la jaro 4000 a.n.e. La antaŭ-Inkaaj kulturoj de Sudameriko pluis en ŝtonepoka nivelo ĝis ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e., kiam oron, kupron, kaj arĝenton oni ekuzis. La popoloj de Ameriko notinde ne disvolvis ampleksan kutimon fandadi bronzon aŭ feron post la Ŝtonepoka periodo, kvankam tiu teknologio jam ekzistis.[15] La produktado de ŝtoniloj pluis eĉ post la Ŝtonepoko finiĝis en difinita areo. En Eŭropo kaj Nordameriko, muelŝtonoj restis uzataĵ ĝis la 20-a jarcento, kaj ankoraŭ estas uzataj en multaj partoj de la mondo.

Koncepto de Ŝtonepoko redakti

La terminoj "Ŝtonepko", "Bronzepoko", kaj "Ferepoko" ne celas sugesti, ke la progreso kaj kaj tempoperiodoj en prahistorio estas mezuritaj nur per la tipo de materialo en la iloj, anstataŭ por ekzemplo, per la socia organizado, la uzitaj manĝaĵoj, la adaptado al la klimato, la adoptado de agrikulturo, la kuirado, la loĝado, kaj eĉ la religio. Kiel per ceramiko, la tiparo de la ŝtoniloj kombinite kun la relativa sekvenco de tipoj en variaj regionoj havigas kronologian kadron por la evoluo de la homaro kaj de la societo. Ili utilas kiel diagnozo de dato, anstataŭ pri la karakterizo de la homoj aŭ de la socio.

La analizo de la ŝtonproduktado estas ĉefa kaj specializita formo de arkeologia esplorado. Ĝi postulas la mezuradon de ŝtoniloj por determini ties tipon, funkcion kaj teknologiojn uzitajn. Ĝi enhavas la sciencan studon de la ŝtonila reduktado el krudaj materialoj kaj de la metodoj uzitaj por fari la prahistoriajn artefaktojn kiuj estas malkovritaj. Multo el tiu studado okazas en la laboratorio en ĉeesto de diversaj fakuloj. En eksperimenta arkeologio, esploristoj klopodas por krei kopiajn ilojn, por kompreni kiel ili estis faritaj. Silikhakistoj estas metiistoj kiuj uzas akrajn ilojn por redukti silikaĵojn en silikaj iloj.

 
Ŝtonepoka manhakilo ĉizita kun homa vizaĝo trovita el Kiuruvesi, Finnlando.[16]

Krom la ŝtonprodukta analizo, la kampostudaj prahistoriistoj uzas ampleksan gamon de teknikoj derivitaj el pluraj fakoj. La laboro de la arkeologoj determinante la paleokuntekston kaj relativan sekvencon de tavoloj estas suplementata per la klopodoj de geologiaj specialistoj por identigi la tavolojn de la rokoj disvolvigitaj kaj surmetitaj laŭ geologia tempodaŭro; de paleontologiaj specialistoj por identigi ostojn kaj animalojn; de polenologoj por malkovri kaj identigi polenon, sporojn kaj plantospeciojn; de fizikistoj kaj kemiistoj en laboratorioj por determini epokojn de materialoj pere de karbono-14, per la metodo kombinadi kalion kun argono aŭ per aliaj metodoj. La studado de la Ŝtonepoko neniam estis limigita al la ŝtoniloj kaj la arkeologio, kvankam ja ili estas tre gravaj formoj de pruvaro. La ĉefa fokuso de studado ĉiam estis la societo kaj la vivo de la homoj kiuj apartenis al tiu.

Jvankam ĝi ja estis tre utila, la koncepto de la Ŝtonepoko havas siajn limigojn. La datogamo de tiu periodo estas ambigua, disputata, kaj varia, depende de la koncerna mondoregiono. Kvankam eblas paroli pri ĝenerala 'Ŝtonepoka' periodo por la tuta homaro, kelkaj grupoj neniam divolvis fakte teknologion por metal-fandado, kaj tiel ili restis en la tiel nomita 'Ŝtonepoko' ĝis ili renkontiĝis kun teknologie disvolviĝintaj kulturoj. La termino estis plinovigita por priskribi la arkeologiajn kulturojn de Eŭropo. Tio eble ne utilas rilate al regionoj kiel kelkaj partoj de Orientaj Hindioj kaj Oceanio, kie agrikulturistojĉasistoj-kolektistoj uzis ŝtonon por iloj ĝis la starto de la eŭropa koloniigo.

Arkeologoj de la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kiuj adaptis la triepokan sistemon al siaj ideoj, esperis kombini kulturan antropologion kaj arkeologion tiel ke specifa samtempa tribo povus esti uzata por ilustri la vivmanieron kaj kredojn de la homoj kiuj uzis specifan ŝtonepokan teknologion. Kiel priskribo de nuntempaj homoj, la termino Ŝtonepoko estas polemika. La brita Association of Social Anthropologists (Asocio de Sociaj Antropologoj) diskuraĝigas tiun uzon, asertante:[17]

Priskribi vivantan grupon kiel 'primitiva' aŭ 'ŝtonepoka' nepre supozigas, ke ili estas vivantaj reprezentantoj de iom pli frua stadio de la homa disvolviĝo ol tiu kiun la plimulto de la homaro estis lasinta malantaŭe.

Tristadia sistemo redakti

En la 1920-aj jaroj, sudafrikaj arkeologoj organizintaj la ŝtonilajn kolektojn de tiu lando observis, ke ili ne kongruis kun la menciita Triepoka Sistemo. Laŭ vortoj de J. Desmond Clark:[18]

Frue oni konstatis, ke la triepoka divido de kulturo en Ŝtona, Bronza kaj Fera Epokoj adoptita en la 19-a jarcento por Eŭropo ne havis validecon en Afriko ekster la Nila valo.

 
Arkeologoj en strukturo super la enirejo al la arkeologia kuŝejo de Sterkfontein, Sudafriko.

Sekve, ili proponis novan sistemon por Afriko, nome la Tri-stadia Sistemo. Clark rigardis la Tri-epokan Sistemon valida por Nordafriko; dum en sub-Sahara Afriko, la Tri-stadia Sistemo estus pli bona.[19] In praktiko, la malsukceso de afrikaj arkeologoj ĉu por teni tiun distingon en menso, ĉu por klarigi al kiu ili referencas, kontribuas al konsiderinda konfuzo jam ekzistinta en literaturo. Estas fakte du Ŝtonepokoj, une parto de la Tri-epoka sistemo kaj la alia konstituanta la Tri-stadian sistemon. Ili referencas al unu el ili kaj al samaj artefaktoj kaj al samaj teknologioj, sed varie laŭ loko kaj tempo.

La tri-stadian sistemon proponis en 1929 Astley John Hilary Goodwin, profesia arkeologo, kaj Clarence van Riet Lowe, civila inĝeniero kaj amatora arkeologo, en artikolo titolita "Stone Age Cultures of South Africa" en la gazeto Annals of the South African Museum. En tiu momento, la datoj de la Frua Ŝtonepoko, aŭ Paleolitiko, kaj de la Malfrua Ŝtonepoko, aŭ Neolitiko (neo = nova), estis tre solidaj kaj konsideritaj de Goodwin kiel absoluta. Li tiukadre proponis parencan kronologion de periodoj kun flosantaj datoj, konsistanta en Frua kaj Malfrua Ŝtonepokoj. Meza Ŝtonepoko ne ŝanĝus sian nomon, sed tio ne signifus Mezolitikon.[20]

La duopo tiel reinventis la Ŝtonepokon. En Sub-Sahara Afriko, tamen, fer-laboraj teknologioj estis ĉu inventitaj sendepende ĉu venintaj tra Saharo el la nordo. Neolitiko estis karakterizita ĉefe per brutobredaj socioj anstataŭ per grandaj agrikulturaj societoj, kaj kvankam estis metalurgio por kupro en Afriko, same kiel por fandado de bronzo, arkeologoj nuntempe ne agnoskas apartan Kupreepokon aŭ Bronzepokon. Krome, la teknologioj inkluditaj en tiuj 'stadioj', kiel Goodwin nomis ilin, ne estis precize la samaj. Ekde tiam, la originaj parencaj terminoj identiĝis kun la teknologioj de Paleolitiko kaj Mezolitiko, por ke ili ne estu plue parencaj. Krome, estis tendenco forgesi la komparan gradon en favoro de la pozitiva grado: rezulte en du serioj de Frua, Meza kaj Malfrua Ŝtonepokoj de tre diferencaj enhavoj kaj kronologioj.

Per volonta interkonsento, arkeologoj respektas la decidojn de la Pan-African Congress on Prehistory (Tutafrika Kongreso pri Prahisotrio), kiu kunsidas ĉiun kvaran jaron por solvi la arkeologiajn aferojn prezentitajn antaŭ ĝi. Delegitoj estas fakte internaciaj; la organizaĵo prenas sian nomon el la temaro.[21] Louis Leakey gastigis la unuan en Nairobi en 1947. Ĝi adoptis la tri-stadian sistemon de Goodwin kaj Lowe tiam, tiel ke la stadioj estas nomitaj Frua, Meza kaj Malfrua.

Kulturo en la ŝtonepoko redakti

Nutraĵo redakti

 
Ilustraĵo de Praindianoj ĉasantaj gliptodonton.

Nutrofonto de ĉasistoj-kolektistoj estis dum longa tempo ĉio, kio troveblis en la rekta natura medio de homoj: plantoj, fruktoj, semoj, radikoj, fungoj, sed ankaŭ mielo, ovoj, viando, fiŝaĵo kaj tiel plu. Lakto kaj laktaĵoj ne disponeblis antaŭ la alhejmigo de brutaro. Homoj vivis en malgrandaj triboj kaj estis nomadaj laŭ la vivo de la ĉasado. Modernaj esploroj evidentigis, ke ŝtonepokaj homoj akiris ĉirkaŭ du trionojn de la necesa energio el bestaj nutraĵoj kaj nur unu triono el planta. Sed fine de la lasta glaciepoko la faŭno tute ŝanĝiĝis: la ĝis tiam preferataj grandaj malvarmemaj bestoj kiel mamutoj kaj lanaj rinoceroj formortis kaj pli malgrandaj, rapidaj mamuloj enmigris el pli varmaj regionoj. Jam en la mezolitiko oni tenis tiajn bestojn ĉe la loĝejoj. Planta nutraĵo gajnis pli kaj pli da graveco, ĉar pro la pliboniĝinta klimato troveblis pli da vegetaraĵoj. Unu el la plej grandaj inventaĵoj de la homo estis la neolitika revolucio, tio estas la celata agrikulturo kaj bestbredado. Nur tio ebligis nur la daŭran setladon, komercon kaj fine disvastiĝon de la homo, ĉar pli da homoj povis esti nutrataj.

Loĝejo redakti

 
Caiseal Coillte.

En regionoj, kiuj nature prezentis geologiajn loĝejojn kiel grotoj aŭ protektejoj, ili estis uzataj de longa tempo kiel loĝejoj. Krome oni trovis el la epoko de la malnovpaleolitiko ĝis nun nur homfaritajn ŝtoncirklojn, kiuj eble estis restoj de loĝejoj. La plej malnova kabano trovita en Eŭropo situas ĉe Przletice (ĉe Prago) kaj estas ĉirkaŭ 600.000 jarojn maljuna. La kabanoj en Terra Amata ĉe Nizza en suda Francujo estas ĉirkaŭ 400.000 jarojn maljunaj, tiuj en Bilzingsleben ĉirkaŭ 370.000 jarojn maljunaj.

El la mezpaleolitiko troveblas kabanoj de mamutĉasistoj el ostoj kaj eburo, verŝajne kun stangoj kaj feloj kaj enaj fajrejoj. En la groto de Lazaret en Francujo troviĝas plano de kabano, ĉirkaŭ 35 m² granda, kiuj havis du fajrejojn kaj loĝis ĉirkaŭ dek personojn.

En la junpaleolitiko aperis kavokabanoj diversaj, iuj tute profunde fositaj en la grundon, aliaj preskaŭ surteraj kabanoj. Ili kutime havas fajrejon kaj regule ordigitajn fosttruojn, kiuj indikas solidan superkonstruaĵon. Oni supozas, ke la kabanoj havis tendsimilan aŭ tendkabanecan formon.

Laŭ la neolitiko estiĝis kun la unuaj agrikulturaj kulturoj ĉirkaŭ 10.500 a.K., ankaŭ solidaj, daŭre priloĝataj domoj. Laŭregione ili konsistis el argilo, ŝtono aŭ ligno. Argilkonstruaĵoj konatas de la oriento ĝis Hungarujo, ŝtonkonstruaĵoj ekde pli ol 10.000 jaroj en la oriento, lignaj konstruaĵoj kun muroj el bretoj aŭ argilkovrita plektaĵo en arbaraj regionoj. En Mezeŭropo fostokonstruado estas kutime konstrumaniero.

Neniaj loĝejoj, sed tombejoj kaj kultejoj troveblas ĉefe en Okcidenteŭropo (megalitaj konstruaĵoj kaj dolmenoj.

Desegnaĵoj redakti

 
La gazeoroko (Newspaper Rock) en Utah, Usono
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prahistoria arto.

Petroglifoj estas sur ŝtono gravuritaj bildaj aŭ grafikaj ilustraĵoj. Oni supozas, ke ili havis gravan kulturan kaj religian signifon por la socioj. Oni trovas petroglifojn sur ĉiu kontinento. La signifo de la simboloj ankoraŭ ne estas konata. Konataj trovejoj estas ekzemple en la nacia parko de la valo de morto, la nacia parko de la kanjonoj kaj Uluru (antaŭe „Ayers Rock“) kaj tiel plu. Ekzakta datigo ofte malfacilas, kutime oni ordigas petroglifojn al la juna ŝtonepoko kaj la metalepokoj.

Ne gravuritaj, sed per farbo surpentritaj estas rokpentraĵoj kaj grotopentraĵoj. Laŭ la prahistoriisto Emmanuel Anati, ekzistas 45 milionoj da rokaj pentraĵoj sur rokoj kaj en kavernoj sur 170 000 lokoj en 160 landoj[22]. Kaj ĉizaĵoj kaj pentraĵoj de roka arto povas esti aplikataj al rokoj, ĝenerale al vertikalaj rokopartoj, kvazaŭ al muroj, kaj ofte en alteco inter unu metro kaj du metroj, tial ke homoj povas facile rigardi ilin. Artaĵoj en kavoj aŭ roka protektejo estas pli bone protektataj de veteraj influoj, sed ofte mankas lumo por bone rigardi ilin; subĉielaj artaĵoj facile rigardeblas, sed estas daŭre eksponitaj al suno, vento, pluvo, neĝo kaj glaciiĝanta akvo en rokaj fendoj. Preferataj lokoj por tio estas rokopartoj, kies surfaco havas alian (generale ple malhelan) koloron ol la pli profundaj rokopartoj, tial je per skrapado kaj ĉizado videbliĝas koloraj kontrastoj.

Skulptaĵoj redakti

 
Venuso de Willendorf

Unuaj tridimensiaj skulptaĵoj montris plej ofte virinajn figurojn kun troigitaj seksaj ecoj kiel grandaj mamoj kaj larĝaj basenoj (venusoj aŭ ĉasbestojn. Ili estis faritaj el ŝtono kaj argilo, verŝajne ankaŭ el ligno aŭ ostoj. Iuj detaloj ĉe la virinaj statuetoj tute ne estis reprezentitaj kiel vizaĝoj, brakoj aŭ kruroj. Sciencistoj interpretas la reprezentaĵojn kiel terpatrino aŭ fekundecdiino, eble ankaŭ kiel indiko por matriarkeco, sed ili certe ne estas realaj portretoj. Oni ja povas supozi, ke la averaĝa ŝtonepoka virino ne havis ŝancon iĝi tiel dika.

Kontraŭe la trovitaj bestofiguroj montras ofte surprizigan realismon, ofte reprezentitaj en situo de forfuĝo aŭ en la momento de la mortigo. Sciencistoj supozas, ke la figuroj utilis por alvoki ĉassukceson.

Unu el la plej konataj junpaleolitikaj skulptaĵoj estas la ĉirkaŭ 11 centimetrojn alta Venuso de Willendorf trovita en la nuntempa Aŭstrujo.

Troveblas ankaŭ gravuritaj ostoj, kies interpretado oni plej ofte ne sukcesas. Reprezentaĵoj de viroj estas multe pli maloftaj. Tiuj figuroj ne prezentas seksajn troigojn kiel la virinaj. Falussimboloj kiel skulptaĵoj okazis nur en postaj jarmiloj, sed ja ekzistas junŝtonaĝaj rokpentraĵoj tiaj.

Religio redakti

Ŝajne la homoj de la mezpaleolitiko jam entombigis mortintojn. Grandaj kolektoj de poleno eble indikas aldonon de floroj aŭ plantoj, ankaŭ okro, altvalora materialo, estis aldonita, same kiel uzataj aŭ novaj iloj.

Pri ideoj pri vivo postmorta aŭ religia sento tamen oni scias preskaŭ nenion, kvankam la trovaĵoj ja indikas tiajn ideojn.[23] Ritoj kaj religiaj ceremonioj - fekondeckulto, pluv- kaj ĉasmagio, entombigaj ritoj, kuracado kaj tiel plu estas, kvankam malfacile pruveblaj supozataj de sciencistoj. Interalie troviĝis muzikiloj, kaj oni supozas la ekziston de dancoj kaj kantoj

Interŝanĝo kaj komerco redakti

Interŝanĝo de nutraĵoj, materialoj, iloj en la proksima ĉirkaŭo verŝajne jam ekzistis ĉe la unuaj kulturoj de la ŝtonepoko. Gravaj varoj estis jam frue, eĉ granddistance negociitaj. Trovaĵoj de konkoj for de marbordoj estas konsiderataj eroj de juveloj; siliko kaj aliaj materialoj por fabriki ilojn kaj armilojn estis disvastigitaj laŭ tiel nomataj silikovojoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oldest tool use and meat-eating revealed | Natural History Museum (18a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 18a de Aŭgusto 2010.
  2. Stone Age (angle). Alirita 2020-05-31.
  3. Goody, Jack. (2012) Metals, Culture, and Capitalism.
  4. (2016) “Origins of human intelligence: The chain of tool-making and brain evolution”, Anthropological Notebooks 22 (1), p. 5–22. 
  5. Barham & Mitchell 2008, p. 106
  6. Barham & Mitchell 2008, p. 147
  7. Morelle, Rebecca, "Oldest tools pre-date first humans", BBC News, 20a de Majo 2015.
  8. (21a de Majo 2015) “3.3-million-year-old stone tools from Lomekwi 3, West Turkana, Kenya”, Nature 521 (7552), p. 310–315. doi:10.1038/nature14464. 
  9. Rogers & Semaw 2009, paĝoj 162–163
  10. Ĉu aethiopicus estas de la genro Australopithecus aŭ de la genro Paranthropus, disigita por inkludi la pli fortikajn formojn, antropologia opinio estas dividita kaj ambaŭ uzoj okazas en profesiaj fontoj.
  11. Rogers & Semaw 2009, p. 164
  12. Zimmer, Carl, "Archaeologists in China Discover the Oldest Stone Tools Outside Africa – Chipped rocks found in western China indicate that human ancestors ventured from Africa earlier than previously believed.", The New York Times, 11a de Julio 2018.
  13. (2021) “Early Balkan Metallurgy: Origins, Evolution and Society, 6200–3700 BC”, Journal of World Prehistory 34 (2), p. 195–278. doi:10.1007/s10963-021-09155-7. 
  14. (1980) “An Ethnohistorical Reconstruction of Traditional Igbo Society”, West African Culture Dynamics: Archaeological and Historical Perspectives. Mouton de Gruyter. ISBN 978-90-279-7920-9.
  15. (Aprilo 1965) “Pre-Hispanic Metallurgy and Metalworking in the New World”, Proceedings of the American Philosophical Society 109 (2), p. 89–98. 
  16. KM 11708 Kiuruveden kirves; Esinekuva (finne).
  17. "ASA Statement on the use of 'primitive' as a descriptor of contemporary human groups", Association of Social Anthropologists of the UK and Commonwealth, 27 August 2007. Arkivigite je 2011-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
  18. Clark 1970, p. 22
  19. Clark 1970, paĝoj 18–19
  20. Deacon & Deacon 1999, paĝoj 5–6
  21. (Junio 1959) “J. Desmond Clark and Sonia Cole (eld.): Third Pan-African Congress on Prehistory, Livingstone, 1955. xxxix, 440 pp., 7 col. plates. London: Chatto & Windus, 1957. 75s.”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies (en) 22 (2), p. 400. doi:10.1017/S0041977X00069135. 
  22. (fr) Emmanuel Anati, 2003, Aux origines de l'art, 50000 ans d'art préhistorique et tribal, Éditions Fayard, 520 p.
  23. Ranger, Terence O.; Kimambo, Isaria N. (1976). The Historical Study of African Religion. University of California Press. p. 30. ISBN 978-0-520-03179-1. Alirita la 25an de Septembro 2017.

Bibliografio redakti

  • Barham, Lawrence; Mitchell, Peter (2008). The First Africans: African Archaeology from the Earliest Toolmakers to Most Recent Foragers. Cambridge World Archaeology. Oxford: Oxford University Press.
  • Manfred Baur, Gudrun Ziegler: Die Odyssee des Menschen. (La odiseo de la homo.) Ullstein, Berlin 2001. ISBN 3-550-07168-X
  • Marion Benz, Christian Maise: Archäologie. (Arkeologio.) Theiss, Stuttgart 2006. ISBN 3-8062-1966-4
  • Johannes Bergemann: Orientierung Archäologie. (Orientigo arkeologia.) Rowohlt, Reinbek 2000. ISBN 3-499-55612-X
  • Reinhard Bernbeck: Theorien in der Archäologie. (Arkeologiaj teorioj.) UTB, Stuttgart 1997. ISBN 3-8252-1964-X
  • Almut Bick: Die Steinzeit (La ŝtonepoko). Theiss WissenKompakt, Stuttgart 2006. ISBN 3-8062-1996-6
  • Clark, J. Desmond (1970). The Prehistory of Africa. Ancient People and Places, Volume 72. New York; Washington: Praeger Publishers.
  • Deacon, Hilary John; Deacon, Janette (1999). Human beginnings in South Africa: uncovering the secrets of the Stone Age. Walnut Creek, California [u.a.]: Altamira Press.
  • Manfred K. H. Eggert: Prähistorische Archäologie. (Prahistoria arkeologio.) Konzepte und Methoden. UTB, Stuttgart 2005. ISBN 3-8252-2092-3
  • Uta von Freeden, Siegmar von Schnurbein: Spuren der Jahrtausende. (Spuroj de jarmiloj.) Theiss, Stuttgart 2002. ISBN 3-8062-1337-2
  • Egon Gersbach: Ausgrabung heute. (Elfosado hodiaŭ.) Theiss, Stuttgart 1998. ISBN 3-8062-1379-8
  • Winfried Henke, Hartmut Rothe: Menschwerdung. (Homiĝo.) Fischer, Frankfurt 2003. ISBN 3-596-15554-1
  • Winfried Henke, Hartmut Rothe: Stammesgeschichte des Menschen. (Triba historio de la homo.) Springer, Berlin 1998. ISBN 3-540-64831-3
  • Donald C. Johanson, Edgar Blake, David Brill: Lucy und ihre Kinder. (Lucy kaj ŝiaj gefiloj.) Spektrum Akademischer Verlag, Stuttgart 2000. ISBN 3-8274-1049-5
  • Richard E. Leakey: Die ersten Spuren. (La unuaj spuroj.) Goldmann, München 1999. ISBN 3-442-15031-0
  • Ina Mahlstedt: Die religiöse Welt der Jungsteinzeit. (La religia mondo de la junŝtonepoko.) Theiss, Stuttgart 2004. ISBN 3-8062-1839-0
  • Hansjürgen Müller-Beck: Die Steinzeit. (La ŝtonepoko.) Beck, München 2004. ISBN 3-406-47719-4
  • Manfred Nawroth, Rüdiger von Schnurbein, Rainer-Maria Weiss: Menschen, Zeiten, Räume - Archäologie in Deutschland. (Homoj, epokoj, lokoj - arkeologio en Germanujo.) Theiss, Stuttgart 2002. ISBN 3-8062-1752-1
  • Steve Olson: Herkunft und Geschichte des Menschen. (Deveno kaj historio de la homo.) Berlin Verlag, Berlin 2003. ISBN 3-8270-0500-0
  • Colin Renfrew, Paul Bahn: Archaeology - Theories, Methods and Practice. (Arkeologio - teorioj, metodoj kaj praktikoj.) Thames & Hudson, London 1991, 5 2005. ISBN 0-500-28441-5
  • Rogers, Michael J.; Semaw, Sileshi (2009). "From Nothing to Something: The Appearance and Context of the Earliest Archaeological Record". En Camps i Calbet, Marta; Chauhan, Parth R. (eld.). Sourcebook of paleolithic transitions: methods, theories, and interpretations. New York: Springer.
  • Ralf W. Schmitz, Jürgen Thissen: Neandertal. (Neandertalo.) Spektrum Akademischer Verlag, Stuttgart 2002. ISBN 3-8274-1345-1
  • Friedemann Schrenk: Die Frühzeit des Menschen. (La praepoko de la homo.) Beck, München 2003. ISBN 3-406-48030-6
  • Friedemann Schrenk, Timothy G. Brommage: Adams Eltern. Expeditionen in die Welt der Frühmenschen. (La gepatroj de Adamo. Ekspedicioj en la mondon de la prahomoj.) Beck, München 2002. ISBN 3-406-48615-0
  • Klaus-Dieter Linsmeier, Dieter Beste: Die Evolution des Menschen. (La evoluo de la homo.) Spektrum der Wissenschaft Dossiers. 2 Bde. Spektrum-der-Wiss.-Verl.-Ges., Heidelberg 2000, 2004. ISBN 3-936278-65-2, ISBN 3-936278-56-3
  • Spencer Wells: Die Wege der Menschheit. (Vojoj de la homaro.) Fischer, Frankfurt 2003. ISBN 3-10-089430-8
  • Gerd-Christian Weniger: Projekt Menschwerdung. (Projekto homiĝo.) Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2003. ISBN 3-8274-1425-3

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stone Age en la angla Vikipedio.