Ŝtonroko (el la angla hard rock) estas rokenrola ido kies fruaj komencoj tempas en la 1960-aj jaroj. Tiu muziktipo ricevis fortan influon de la garaĝa kaj psikedela roko sed distingiĝis per peza uzo de saturita elektra gitaro, basgitaro kaj drumoj.

Oni kutimas konfuzi la du esprimojn Ŝtonroko kaj Metalroko kaj la malsameco inter la du muzikspecoj ofte kaŭzas kverelojn inter fakuloj. Fakte, metalroko naskiĝis unu jardekon post la ŝtonroko, kaj povas esti konsiderata kiel ŝtonroka ŝoso. Dum ŝtonroko estas prefere agresema kaj montras gravajn blusajn influojn, metalroko estas pli potenca kaj peza. Fruajn metalrokajn grupojn kiel Black Sabbath, Led Zeppelin kaj Deep Purple oni nun konsideras kaj metalrokaj kaj ŝtonrokaj, dum grupojn kiel AC/DC, Aerosmith, Nazareth, Status Quo, Guns N' RosesKiss oni precipe konsideras ŝtonrokaj.