Ĉeboksari

urbo de Ĉuvaŝio en Rusio
(Alidirektita el Ŝupaŝkar)

Ĉeboksari, alternative per vera esperantigo: Ĉeboksaro (ĉuvaŝe Шупашкар, Ŝupaŝkar, ruse Чебоксары) estas ĉefurbo de Ĉuvaŝio en Rusio, kaj situas sur la dekstra bordo de rivero Volgo. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 489 498 loĝantoj sur areo de 250,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 951 loĝantoj/km². La urbo Ĉeboksari havas propran flagon, blazonon kaj himnon.

Ĉeboksari
administra dividaĵo de Rusio • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Provinco Ĉuvaŝio
Poŝtkodo 428000–428038
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 489 498  (2017) [+]
Loĝdenso 1 951 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 8′ N, 47° 15′ O (mapo)56.13333333333347.25Koordinatoj: 56° 8′ N, 47° 15′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 250,87 km² (25 087 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ĉeboksari (Respubliko Ĉuvaŝio)
Ĉeboksari (Respubliko Ĉuvaŝio)
DEC
Ĉeboksari
Ĉeboksari
Situo de Ĉeboksari
Ĉeboksari (Rusio)
Ĉeboksari (Rusio)
DEC
Ĉeboksari
Ĉeboksari
Situo de Ĉeboksari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cheboksary [+]
vdr

La unua mencio pri la urbo venas de la jaro 1469. Dum la foslaboroj estis trovitaj setlaĵoj de bolgaroj, kiuj datiĝas de la 14a jarcento. En 1555 Ĉeboksari fariĝas fortikaĵo de Moskva ŝtato. En la jaro 1781 ĝi fariĝas urbo.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 97401.

La interurba telefona kodo estas 8352, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

En la urbo estas fervoja stacio, fino de linio de Kanaŝ.

En jaro 1959 la urbo havis 94 mil loĝantojn.

En jaro 2003 estis konstruita la Monumento al Patrino Mastrino.

Vidindaĵoj redakti

La parko etnokultura Suvar estas plezurparko sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo, proksime de Čeboksari, en la terenoj de ĉuvaŝa sanprotekta ferieja komplekso.

Esperanto-movado redakti

Ĉeboksari estas konata en la esperanto-movado pro la Lingvaj Festivaloj, Novjarfestoj en Betularo (NEBO), ĉeforganizo de pluraj rusiaj esperanto-aranĝoj: Volgia Esperanto-Renkontiĝo (VER, 1990), trifoje EoLA (1993, 2002, 2008), OkSEJT (1998), Rusia Esperantista Kongreso (REK, 2000). Ekde la jaro 1997 estas Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR), kiu ĉefrolas en la Esperanto-movado de Ĉeboksari. La Asocio havas oficejon, konatan ankaŭ kiel Ĉeboksara Esperanto-Centro.

La Esperanto-artisto JoMo verkis kanton kiu nomiĝas "Ĉeboksaro". Ĝia teksto rakontas pri la brileco de la urbo kaj la ĉarmeco de ties loĝantoj.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Lingva Festivalo redakti

Ekde 1996 en Ĉeboksari okazas ĉiujara tradicia Lingva Festivalo, kie dekoj da lingvoj estas prezentataj. Tradicie la Festivalo okazas antaŭlastan semajnfinon de oktobro. Bazaj programeroj de la Lingva Festivalo estas prezento de lingvoj, lingvaj teritorioj, lingvaj konkursoj, kvizoj, rondaj tabloj pri lingvaj temoj, malfermaj dialogoj kun honoraj gastoj, internacia koncerto k.a. Krom la festivala programo estas ankaŭ tiel nomata antaŭfestivala programo kun konkursoj inter studentaj teamoj, karavanoj - kulturaj etfestivaloj en mezlernejoj, lingvaj konkursoj en amaskomunikiloj, ekspozicioj ks.

Ĝemelurboj redakti

Ĉeboksari havas la sekvajn ĝemelurbojn :

Eksteraj ligiloj redakti