Ŝvao

(Alidirektita el Ŝva)

Meza centra vokaloŝvao estas vokalo de meza serio meza nivelo («neŭtrala»). En skribo de sonoj, ekzemple en la Internacia Fonetika Alfabeto, ĝi estas skribata kiel renversita litero «e» (ə). Laŭ sono ĝi estas simila al iu vokalo meze inter "a" kaj "e".

Meza centra vokalo
ə
Priskribo de la signo de la IFA Latina minusklo e renversita
IPA-numero 322
Kodoj
HTML, dekume ə
Unikodo, deksesume U+0259 
X-SAMPA @
Kirshenbaum @
Brajlo de IFA Braille QuestionMark.svg
Sono
Gnome-speakernotes.svg
Sona ekzemplo
[ə]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Information icon.svg
vdr

La sonon reprezentas aparta litero ekzemple en la lingvoj rumana (ă), albana (ë), bulgara (ъ), kaj loĵbana (y).

Ĉi tiu sono ne ekzistas en Esperanto.

La nomo "ŝvao" venas el la nomo de la hebrea diakrita vokalpunkta signo "ŝva", kiu, metita sub la litero (konsonanto), markas jen (precipe vortokomence) la supremenciitan sonon, jen foreston de vokalo.

Eksteraj ligilojRedakti