Ŝvittuko de Oviedo

La Ŝvittuko de Oviedo, aŭ Sudario/Mortotuko de Oviedo, estas sangomakulita tuko, mezuranta je ĉ. 84x53 cm, rezervita en la Cámara Santa de la Katedralo de San Salvador (Oviedo), Oviedo, Hispanio. La Ŝvittuko (latine Sudarium, ~ŝvitŝtofo) estas tiu ŝtofo – laŭ asertoj -, per kiu estis ĉirkaŭ-envolvita la kapo de Jesuo Kristo, post kiam li mortis, kiel menciite en la Evangelio laŭ Johano (20:6-7). La malgranda kapelo estis konstruita specife por la tuko fare de reĝo Alfonso la 2-a de Asturio en 840. La Arca Santa estas kompleksa relikvuja kesto kun romanika metala alfronto, por la stokado de la Ŝvittuko kaj aliaj restaĵoj. La ŝvittuko estas publike prezentita tri-foje jare: sankta vendredo, la Festeno de la Triumfo de la Kruco la 14-an de septembro, kaj ĝia oktavo la 21-an de septembro.

La ŝvittuko estas grave malpura kaj kunpremita, kun mallumaj makuloj, kiuj estas simetrie aranĝitaj sed formas neniun bildon, male al la bildo sur la Mortotuko de Torino. Ĝi ne estas menciita en raportoj pri la entombigo de Kristo, sed estas menciita kiel ekzista en la senhoma tombo poste (Johano 20:7).

Laŭ kredantoj, la ŝvittuko kaj la mortotuko iris malsamajn vojojn. Ekzistas neniu referenco de la ŝvittuko dum la unuaj plurcentjaroj post la Krucumo de Jesuo, ĝis ties mencio en 570 en noto de Antoninus de Piacenza (Antoninus de Piaĉenco), kiu skribas ke la ŝvittuko estas zorgita en kaverno proksime de la monaĥejo de Sankta Marko, en la najbareco de Jerusalemo.

La ŝvittuko estis ŝajne prenita de Palestino en 614, post la invado de la bizancaj provincoj fare de la Sasanida persa reĝo Khosrau la 2-a, kaj estis portita tra norda Afriko en 616 kaj alvenis en Hispanio baldaŭ poste.

La ŝtofo estis ĉe unu poento datita al la 7-a jarcento per la radiokarbona datado. Tamen, oni argumentas, ke la mezurado estis tre nefidinda kaj aliaj indikoj devas esti pripensitaj ankaŭ.

Vidu ankaŭ redakti