Ŭadi Halfa, Wadi Halfa (arabe وادي حلفا) estas urbo de la ŝtato Norda, en norda Sudano, ĉe la bordoj de la Lago Nubia (la Sudana sekcio de la Lago Naser). Ĝi estas fino de fervojo el Ĥartumo kaj la punkto kie varoj estas transŝanĝataj el fervojo al pramoj kiuj navigacias laŭ la Lago Naser. La urbo havas populacion de ĉirkaŭ 15 725 (2007).

Ŭadi Halfa
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 48′ N, 31° 23′ O (mapo)21.79277777777831.3775Koordinatoj: 21° 48′ N, 31° 23′ O (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Ŭadi Halfa (Sudano)
Ŭadi Halfa (Sudano)
DEC
Ŭadi Halfa
Ŭadi Halfa
Situo de Ŭadi Halfa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wadi Halfa [+]
vdr
Ŭadi Halfa

LA urbo situantas inter nombraj antikvaj lokoj de Nubio kaj estis kerno de grava arkeologia laboro fare de teamoj klopodantaj savi objektojn el la inundoj kaŭzataj de la konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano. La moderna urbo estis fondita en la 19-a jarcento kaj estas konata ĉefe kiel stabejo (1895–1898) de la britoregata trupo de Egipto kaj Britio klopodanta venki super la fortoj de Muhammad Ahmad, memproklamita Mahdi. La fervojo al la Nilo estis origine komencita en 1897 por subteni tiun militan aferon. Dum la Dua Mondmilito, Ŭadi Halfa estis komunikadkerno por la Aliancanoj en Afriko. La nuna urbo havas industriojn kia fiŝfabriko konstruita de ĉinoj. Plej el la urbo estis relokita, ĉefe al Nova Halfa, post la konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano pro la inundoj.

21° 47′ N 31° 22′ O / 21.783 °N, 31.367 °O / 21.783; 31.367 (mapo)