Ŭang Ĉingŭei

(Alidirektita el Ŭang Ĝingŭei)

Ŭang ĈingŭeiŬang Ĝingŭei, Wang Jingwei (Wang Ching-wei; 4a de Majo 1883 – 10a de Novembro 1944), denaske Wang Zhaoming (Wang Chao-ming), sed amplekse konata per sia plumnomo "Jingwei", estis ĉina politikisto. Li estis dekomence membro de maldekstra branĉo de la Kuomintang (KMT), estrante registaron en Vuhano opozicie al la dekstra branĉo de la registaro en Nankino, sed poste iĝis pli kaj pli kontraŭkomunisma post liaj klopodoj kunlabori kun la Ĉina Komunista Partio finis en politika malsukceso. Lia politika orientiĝo iĝis akre dekstrema poste en sia kariero post li kunlaboris kun la japanoj.

Ŭang Ĉingŭei
Persona informo
汪精衛
Naskiĝo 4-an de majo 1883 (1883-05-04)
en Sanshui District
Morto 10-an de novembro 1944 (1944-11-10) (61-jaraĝa)
en Nagoja Urbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Tokyo School of Law vd
Partio KuomintangoTongmenghui vd
Familio
Gefratoj Wang Zhaoyong vd
Edz(in)o Chen Bijun vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŭang estis proksima asociito de Sun Jatsen dum la lastaj dudek jaroj de la vivo de Sun. Post la morto de Sun en 1925 Ŭang engaĝiĝis en politika lukto kontraŭ Ĉiang Kai-ŝek por la kontrolo super la Kuomintang, sed perdis. Ŭang restis ene de la Kuomintang, sed plue havis malkonsentojn kun Ĉiang ĝis la eksplodo de la Dua japana-ĉina milito en 1937, post kio li akceptis inviton el la Japana Imperio por formi Japan-apogitan kunlaboreman registaron en Nankino. Ŭang estis la ŝtatestro de tiu projapana pupregistaro ĝis li mortis, tuj antaŭ la fino de la Dua Mondmilito. Kvankam li estas ankoraŭ konsiderata kiel grava kontribuanto en la Ksinhaja Revolucio, lia kunlaborado kun Imperia Japanio estas celo de kritikoj kaj de akademia debato,[1][2] kaj la tipaj rakontoj ofte rigardas lin kiel perfidanto en la Milito de Rezistado.[3][4]

Notoj redakti

  1. [1]
  2. [2]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-26. Alirita 2021-07-14.
  4. [3]