Tiu ĉi artikolo temas pri la vorto Ŭat (taje: วัด), kiu signas religian konstruaĵaron en Laoso, Kamboĝo kaj Tajlando. La vorto estas siama kaj kmera, simple transskribita al la esperanta karaktraro, ne esperantlingva. Ĝi ne konfuziĝu kun la fizika unuo nomata ŭato, vatto aŭ vato, kaj ankaŭ ne kun la materialo vato.

Ŭat (taje วัด, en multaj eŭropaj, latinliteraj lingvoj literumata "Wat") estas komplekso de (origine) religie uzataj konstruaĵoj ĉirkaŭita de muro. La vorto same uzatas en Laoso, Kamboĝo kaj Tajlando.

Ŭat en Bankoko
la templaro Angkor Ŭat en Kamboĝo

Etimologio redakti

Unu teorio estas ke la vorto wat estas pruntvorto el Sanskrito वाट (vāṭa), kiu signifas korton.[1][2]

Alia teorio estas ke ĝi devenas de la vorto āvāsa (restadejo, loĝejo) el la palia lingvo kaj de la vorto avasatha (vilaĝo, lernejo, domo) el Sanskrito.

Laŭ strikta senco, wat estas bikŝuejo kun loĝejo, sanktejo, halo kun statuo de la budho Gotamo kaj lernejo. Lokon kun malpli ol tri bikŝuoj ne estas ĝuste nomi wat, kvankam la termino estas ofte uzita nestrikte, eĉ por paroli pri ruinoj de antikvaj bikŝuejoj.

En Kamboĝo, wat estas ĝenerale bikŝuejo, kvankam la ekzakta termino estas វត្តពុទ្ធសាសនា (wat putthasasana). Kristana kirko povas esti nomita វិហារយេស៊ូ (vihearYesaou), viharo de Jesuo.

En la ĉiutaga lingvo en Tajlando, wat estas kultejo, escepte ĉe moskeo, kiu nomiĝas สุเหร่า (surao) aŭ มัสยิด (matsayit), aŭ sinagogo, kiu nomiĝas สุเหร่ายิว (surao yio). วัดจีน (wat chin) aŭ ศาลเจ้า (san chao) estas ĉina templo, เทวสถาน (wat khaek) estas Hinduisma templo kaj โบสถ์คริสต์ (bot khrit) aŭ วัดฝรั่ง (wat farang) estas Kristanisma kirko, kvankam en la taja, โบสถ์ (bot) ankaŭ estas uzita por priskribi moskeon.

En Tajlando, Wat Phra Kaew estas la nura budhisma wat kiu ne havas loĝantajn bikŝuojn,[3]

En neaziaj lingvoj kutimiĝis la tradukoj "templo" aŭ "templaro".

Funkcio redakti

Praktike en ĉiu laosa, kamboĝa kaj tajlanda vilaĝo, Ŭat estas la centro de la budhisma vivo. Pli grandaj urboj havas multajn Ŭat-centrojn, Bankoko ekzemple pli ol 400, tuta Tajlando 30.678 (laŭ la stato de 1998)[4].

 
Ŭat Phra That Chang Kham, Nan

Ŭat-centro estas financata de la civitanaro, de pli riĉaj mecenatoj kiel de pli malriĉaj komunumanoj, ĉar dono kaj ricevo de donacoj estas tradicia formo de religia financado en budhismaj socioj. Tajlandaj Ŭat-centroj, kies nomoj komenciĝas per Rat-, Racha-Maha-, ofte enkondukita de la antaŭsilabo Phra, estis donacoj de la tajlanda reĝa familio aŭ gastigas aparte altestimatajn kultajn objektojn.

En malurbaj partoj de Tajlando, Ŭat-centro ofte estas samtempe religia centro kaj elementa lernejo, hospitalo kaj herba saŭno, renkontejo kaj kunvenejo, flegejo por maljunuloj kaj mallongtempa tranoktejo por gastoj. La lokaj monaĥoj aŭ Mae Chi-virinoj, blanke vestitaj nemonaĥinoj, kiuj obeas ok respektive dek budhismajn regulojn pri virteco, servas en unu aŭ pluraj funkcioj de la centro.

Ŭat Tham Krabok 140 kilometrojn de Bankoko ekzemple mondfamas pro sia sukcesa terapiado de drogodependuloj,[5] Ŭat Phra Baht Nam Phu proksime Lopburi estas ĝismorta flegejo por Aidoso-malsanuloj.

Multaj historiaj Ŭat-templaroj estas impresaj vidindaĵoj - unu, aparte fama, el multaj ekzemploj estas la UNESKO-heredaĵo Angkor Ŭat en Kamboĝo.

Ŭatoj kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Ŭaton Benĉamabopit kiel Benĉamabotrip:

Ili vojaĝas suden al Krung-Tep, kie kanaloj
serpentaj disas. -Jen rimarku la Pinglon Aŭroran
de la Pagodo Arun, multekolore fajenca,
la Grandpalacajn Templojn kun mozaika vitraro,
tegitajn per orpanoj. Jen sekve Benĉamabotrip
kun gabloj nubocelaj, tegmentoj fajne pinaklaj.[6]

Referencoj redakti

  1. Ŝablono:Oxford Dictionaries
  2. Ŝablono:Cite Merriam-Webster
  3. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj . Into Asia. Alirita 16-07-2019.
  4. el la reta informilo Thailand at a Glance (angle) el la oficejo de la tajlanda ĉefministro. Arkivita el la originalo je 2004-09-19. Alirita 2004-09-19.
  5. retejo de la centro Ŭat Tham Krabok[rompita ligilo]
  6. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.