Žďárské vrchy (Montetoj de Žďár) estas montetaro sur dislimo de Bohemio kaj Moravio. Ĝi estas geomorfologia subtutaĵo de Bohemia-Moravia montetaro. Proksimume 60 % el la teritorio estas kovrita per arbaroj, plejparte temas pri artefaritaj piceaj unukultivoj anstataŭ la origina abiofaga arbaro. Trans la teritorio iras eŭropa dislimo Elbo - Danubo. El la petroj ĉi tie superas sĥistoj, tra kiuj lok-al-loke traiĝas gnejsaj turoj. En pleistoceno je Žďárské vrchy influis kruela vetero, erodis granitan supraĵon kaj kreis ŝtonajn marojn. La pli eltenaj lokoj denudadon superis kaj ĝis nun restis diversaj rokaj formoj, ekzemple Čtyři palice (Kvar klaboj), Dráteníčky (Dratumistoj), Zkamenělý zámek (Ŝtonigita kastelo) aŭ la plej alta verto de Žďárské vrchy - Devět skal (836 m s.m.) (Naŭ rokoj), kio estas fakte grupo de naŭ rokoj kreanta malgrandan rokan urbon. Estas ĉi tie valoraj torfejaj kaj humidemaj aroj kun signifaj aperoj de vico de protektataj kaj priminicataj kreskaĵaj specoj. Tio estis la ĉefaj kaŭzoj pro kiuj ĉi tie estis establita la Protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy.

Žďárské vrchy
germane: Saarer Bergland
montaro
Arbarkovritaj montodorsoj de Žďárské vrchy el montopinto Devět skal
Oficiala nomo: Žďárské vrchy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Vysočina, Regiono Pardubice
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio
Parto de Boh.-mor. montetaro
Najbaras kun Bítešská vrchovina, Havlíčkobrodská pahorkatina, Loučenská tabule, Nedvědická vrchovina, Sečská vrchovina
Subtutaĵoj Borovský les, Devítiskalská vrchovina, Milovská kotlina, Pohledeckoskalská vrchovina
Akvejo Sázava, Svratka
Plej alta punkto
 - situo Devět skal
 - alteco 836,4 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 15″ N 16° 01′ 56″ O / 49.67083 °N, 16.03222 °O / 49.67083; 16.03222 (mapo)
Areo 485,78 km² (48 578 ha)
Geologia konsisto amfibolito, granito, kvarcito, migmatito, ortognejso, paragnejso, sablo, gnejso, skarno, skisto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Vikimedia Komunejo: Žďárské vrchy
Portalo pri Ĉeĥio
Centra regiono de Žďárské vrchy
Rosička
Unu el rokaj formacioj sur verto Devět skal

Historio redakti

Jam en la frua mezepoko trans ĉi tie gvidis gravaj komercistaj vojoj, sed pli altaj lokoj estis prisetlitaj nur de la 13-a jarcento. En la 14-a jarcento komenciĝis ĉi tie minado de arĝento, kio signifis grandan alvenon de loĝantaro, ne nur la ĉeĥa, sed ankaŭ la germana. La minado finiĝis en la 18-a jarcento.La grundo estas favora nur por kulturado de malpretendemaj produktoj, ekzemple de terpomoj kaj la agrikulturado koncentriĝas prefere je bredado de animaloj. Ofta fenomeno, plej multe sur riveroj Sázava kaj Chrudimka, estis martelmaŝinoj, kies marteloj estis movigataj per akvo.

Protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy redakti

Protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy estis solene proklamita en la jaro 1970. Kiel fontejo de kelkaj bohemiaj kaj moraviaj riveroj (Sázava, Chrudimka, Doubrava, Svratka a Oslava) kaj regiono kun gravaj fiŝlagaj sistemoj (la plej grandaj fiŝlagoj estas Velké Dářko, Veselský fiŝlago, Matějovský fiŝlago, Řeka kaj Medlov, estis teritorio de PPR proklamita ankaŭ Protektata Regiono de Natura Akumulado de Akvoj.

Celo de la protektata pejzaĝa regiono estas konservo de harmonie egalpeza pejzaĝo kun signifa reprezentado de naturaj ekosistemoj.

Klimato redakti

Klimato de tiu ĉi regiono apartenas inter la plej malmildaj en la Ĉeĥa respubliko, ĉar tiu ĉi nealta montaro estas eksponata al nordokcidentaj ventoj el Elbo-regiono.

Signifaj vertoj de Žďárské vrchy redakti

Devět skal redakti

Devět skal (836 m s. m.) (Naŭ rokoj) estas la plej alta supro de Žďárské vrchy, grupo de gnejsaj rokoj, natura memoraĵo proklamita en la jaro 1976.

Křovina redakti

Křovina (830 m s. m.) - la verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Kopeček redakti

Kopeček (822 m s. m.) - la supro estas kalva kun elstara panoramo al la suda direkto. Sur la verto staras tri mastoj de alttensia elektra linio kun dratoj, kiuj servas por testi surdratan frostkovraĵon.

Křivý javor redakti

Křivý javor (824 m s. m.) - la verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Pasecká skála redakti

Pasecká skála (Pasecká roko) (819 m s. m.) estas elstara verto de Žďárské vrchy, natura memorindaĵo, panoramo je nordo.

Suchý kopec redakti

Suchý kopec (Seka monteto) (815 m s. m.) - la verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Buchtův kopec redakti

Buchtův kopec (Monteto de Buchta) (813,0 m s. m.) - la verto estas arbarriĉa sen panoramo. Sur la supro troviĝas de malproksime videbla konstruaĵo de Direktado de aviada funkciado, pro kio la verto estas la plej alta priloĝata loko en Bohemia-Moravia montetaro.

Pohledecká skála redakti

Pohledecká skála (Pohledecká roko) (812,0 m s. m.) - sur la supro staras nealirebla elsendmasto.

Malinska skála redakti

Malinská skála (Malínská roko) (811,1 m s. m.) - el la verto de roko estas belega panoramo ka eblas vidi Blatiny, Křižánky, Samotín, Sněžné, Buchtův kopec, Pasecká skála, Drátník (Dráteníčky) či Čtyři palice.

Žákova hora redakti

Žákova hora (Monto de Žák) (809,8 m s. m.) - sur la supro troviĝas geodesia punkto por mezurado de preciza formo de la terglobo. La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Vysoký kopec redakti

Vysoký kopec (Alta monteto) (805,8 m s. m.) - la verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Šindelný vrch redakti

Šindelný vrch (Šindelný monteto) (805,7 m s. m.) - la verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Kamenný vrch redakti

Kamenný vrch (Ŝtona monteto) (802,5 m s. m.) - la verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Lisovská skála redakti

Lisovská skála (Lisovská roko) (801,7 m s. m.) estas okcidenta antaŭsupro de Křoviny. La verton kreas gnejsa roko, kiu estas natura memoraĵo.

Tisůvka redakti

Tisůvka (Tisůvka monteto) (800,3 m s. m.). Sur la supro troviĝas gnejsa roko, kiu estas natura memorindaĵo. La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Fryšavský kopec redakti

Fryšavský kopec (Fryšavský monteto) (800,0 m s. m.) - nur per malprofundaj seloj estas ĉi tiu verto apartigita de Křivý javor kaj de Žákova hora. La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Signifaj setlejoj redakti