Železná Ruda
Železná Ruda (laŭlitere "fererco"), IFA:[ʒɛlɛznaː ruda], (germane Markt Eisenstein) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la regiono Plzeň, apud la ŝtatlimo kun Germanio, proksimume 2,5 km de germana vilaĝo Bayerisch Eisenstein. Ĝi estas unu el la ĉefaj sportaj kaj turismaj ripozcentroj de la montaro Šumava montaro kaj situas rande de la Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 1 642 loĝantoj (2024).
Železná Ruda | |||
germane Markt Eisenstein | |||
urbo | |||
Urbocentro de Železná Ruda
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Železná Ruda | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Klatovy | ||
Administra municipo | Nýrsko | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | PPR Šumava | ||
Montaro | Šumava | ||
Lagoj | Lago de Diablo, Nigra lago | ||
Situo | Železná Ruda | ||
- alteco | 820 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 08′ 28″ N 13° 13′ 48″ O / 49.14111 °N, 13.23000 °O (mapo) | ||
Areo | 79,79 km² (7 979 ha) | ||
Loĝantaro | 1 642 (2024) | ||
Denseco | 20,58 loĝ./km² | ||
Monto | Špičák | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 340 04 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0322 | ||
NUTS 5 | CZ0322 557528 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Železná Ruda | |||
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/zeleznaruda/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La germana loko aliflanke de la limo portas la analogan nomon Bayerisch Eisenstein (bavara feroŝtono). Tra la du urboj pasas internaciaj fervoja linio kaj ŝoseo inter Pilzeno kaj Deggendorf.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nýrsko, Hamry, Prášily, Čachrov, Dešenice, Lindberg, Bayerisch Eisenstein kaj Lohberg.
Turismo
redaktiPro sia proksimeco al la Nacia Parko Šumava, Železná Ruda estas tutjare turisme interesa, sed ĝi allogas turistojn precipe vintre. La ski-sportejo de Železná Ruda etendiĝas inter 865 kaj 1202 metroj super marnivelo kaj kutime certigas sufiĉon da neĝo. Ski-migrantoj povas uzi la kurejojn en la nacia parko kaj ankaŭ tiujn je la germana flanko; descend-skiuloj disponas dekon da ski-telferetoj kaj seĝ-telferon al monto Pancíř. Kvankam la pliparto de la turistoj venas el Ĉeĥio, oni plilongigis kelkajn germanajn trajnojn por atingi la du staciojn de Železná Ruda kaj la stacion Špičák, proksiman al la samnoma monto.
Pro turismo la urbo havas multe da hoteloj, pensionoj kaj restoracioj kaj kelkajn amuzejojn, ekz. ludkazinon.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 465 |
1880 | 4 424 |
1890 | 4 492 |
1900 | 4 395 |
1910 | 4 349 |
1921 | 4 639 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 080 |
1950 | 2 715 |
1961 | 1 431 |
1970 | 1 363 |
1980 | 1 215 |
1991 | 1 680 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 017 |
2014 | 1 765 |
2016 | 1 674 |
2017 | 1 636 |
2018 | 1 630 |
2019 | 1 631 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 643 |
2021 | 1 632 |
2022 | 1 573 |
2023 | 1 681 |
2024 | 1 642 |
Fervojo
redaktiĈe Železná Ruda estas unu el nur du lokoj, kie facile eblas trairi la Bohemian Arbaron; tial Bavario kaj Aŭstrio-Hungario la 21-an de januaro 1851 interkonsentis, tie konstrui fervojajn ligojn, kiu devis pasi tra Železná Ruda. Sed nur en 1877 la fervojo inter Pilzeno kaj Bayerisch Eisenstein ekfunkciis. La trairo tra la Bohemia Arbaro estis malfacila; necesis konstrui sub monto Špičák tunelon 1.747 metrojn longan, kiu ĝis 2007 estis la plej longa fervoja tunelo de Ĉeĥio.
Post la Dua Mondmilito la linio estis interrompita ĉe la landlimo. En 1990 oni reaktivigis la trafikon, kvankam la trako estis kaduka. Nun estas regula translima trafiko, eĉ kelkaj germanaj trajnoj servas la ĉelimajn ĉeĥajn staciojn. Sed kvankam la linio estas parto de la plej mallonga ligo inter Pilzeno kaj Munkeno, ĝi ne povas tempe konkurenci al la pli rapidaj trajnoj tra Česká Kubice.
Urbopartoj
redakti- Alžbětín
- Debrník
- Hojsova Stráž
- Pancíř
- Špičák
- Železná Ruda
Rilataj artikoloj
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Preĝejo de virgulino Maria de la Stelo en Železná Ruda
-
Modelo de la Maria preĝejo en parko Boheminium
-
Muzeo en Železná Ruda
Eksteraj ligiloj
redakti- Vikivojaĝa paĝo[rompita ligilo]
- Muzeo de Šumava esperantlingve