Žygimantas Kęstutaitis

(Alidirektita el Žygimantas Kęstutatis)

Žygimantas KęstutatisSigismondo la 1-a (naskiĝis proksimume 1365, mortis 20-an de marto 1440 en Trakai) estis Grandduko de Litovio (1432-1440). Filo de Kęstutis, frato de Vytautas.

Žygimantas Kęstutaitis
Grandduko de Litovio
Bildigo de Sigismondo el la 19-a jarcento
Bildigo de Sigismondo el la 19-a jarcento
Sigelo de Sigismondo
Sigelo de Sigismondo
Persona informo
Naskiĝo proks. 1365
en Trakai Island Castle
Morto 20-an de marto 1440 (1440-03-20)
en Trakai Island Castle
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Katedralo de Vilno vd
Religio politika kristanismo vd
Lingvoj litova vd
Familio
Dinastio Gediminidoj vd
Patro Kęstutis vd
Patrino Birutė vd
Gefratoj Rymgajla • Danutė of Lithuania • Tautvilas Kęstutaitis • Vytautas • Vaidotas • Voishvil • Butautas • Miklausė Marija vd
Infanoj Michael Žygimantaitis vd
Profesio
Okupo monarko vd
Grandduko de Litovio
Dum 1432–1440
Antaŭulo Švitrigaila
Sekvanto Kazimiro la 4-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dum lukto inter Vytautas kaj Jogaila, li estis kaptita de Jogaila (1382-1384). En la jaro 1384 en Prusio kune kun Vytautas kontraktis kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj kontraŭ Jogailo, al kiu li subiĝis en la jaro 1386.

Partoprenis en intertraktadoj kaj subskribo de paktoj kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj en la jaroj 1398, 1411, 1422, 1431. Partoprenis en Batalo de Grunwald. Dum regado de Vytautas ne havis politikan influon kaj subtenis fraton.

Post la morto de Vitautas kaj ekreĝado de Švitrigaila, en la jaro 1432, Žygimantas partoprenis en komploto kontraŭ li. Post fugo de Švitrigaila en Polack, Žygimantis estis proklamita kiel grandduko. Li venkis sian kontraŭulon en milito dum 1432-1437. Žygimantas pliigis rajtojn ne nur al katolikaj sed same al ortodoksaj nobeloj, sed ili plejparte ne subtenis lin, ĉar la grandduko strebis subigi la Grandduklandon de Litovio al Pollando.

Mortigo redakti

Žygimantas estis tre suspektema, eble sciante pri forta opozicio al si, kaj pro tio konstante serĉis komplotanojn, kruele punis ilin, konfiskadis bienojn, mortpunis. Pro tio ekis onidiroj, ke la grandduko eĉ volas plene ekstermi la nobelaron. Kontraŭ grandduko estis aranĝita komploto kunligita kun Švitrigaila. La grandduko estis mortigita en sia kastelo.