Șugag

komunumo en Rumanio

Șugag [ŝugag] (hungare Sugág, germane Schugag) estas komunumo en Rumanio sude de Sebeș, la plej suda komunumo de la distrikto Alba. En 1910 ĝi havis 2 210 loĝantojn (rumanoj), en 1992 4 258, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 602 loĝantoj sur areo de 253,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². Estas fama ĝia lignoskulptado. Ĝia unua mencio estas el 1770. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi: Arți, Bârsana, Dobra, Jidoștina, Mărtinie kaj Tău Bistra.

Șugag
Komunuma centro
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Alba
Alinome Sugág hungare, Schugag germane
Iama hungara departemento Alsó-Fehér
Situo 45° 47′ N, 23° 38′ O (mapo)45.77523.629166666667Koordinatoj: 45° 47′ N, 23° 38′ O (mapo)
Șugag (Rumanio)
Șugag (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 517775
Loĝantaro 3 239 (2002, 2 602 en 2021)
Kodo laŭ SIRUTA 8014
vdr

Șugag estas la plej suda komunumo de la distrikto Alba; la suda parto tamen ne estas loĝata. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN 67C, nomata Transalpina (tramontara), kiu trairas la pasejon Urdele, 2 145 metrojn altan. Ĝi estas la plej alta nacia vojo de Rumanio.

Historio redakti

Ĝis 1919 la teritorio apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti