Tork Angegh estis antikva armena vira diaĵo de la forto, kuraĝo, la produktado kaj la artoj, ankaŭ nomita Torq kaj Durk/Turk. Li estis konsiderita unu el la pranepoj de Hajko kaj laŭdire reprezentita kiel nesimpatia virfiguro. Li estas menciita de la 4-a-jarcenta armena historiisto Moseo de Ĥoreno kaj konsiderita unu el la signifaj diaĵoj de la armena diaro influita de la irana kaj helena religioj kaj mitologioj. Analogeco estas ofte farita kun la mezorienta dio Nergalo, ankaŭ reprezentita kiel nesimpatia masklo.

Тоrk Аngеgh
diaĵogiganto
Informoj
Sekso vira
Patro Q10985157
vdr
Monumento al Tork Angegh. en Erevano, Armenio. Skulptisto: Karlen Nurinĝanjan.

La mito

redakti

Tork Angegh estis paŝtisto, sed ne ordinara, li estis heroa. Kiam leonoj kaj tigroj vidis lin, ili alproksimiĝis al li pensante, ke li ankaŭ estas besto kaj ilia potenca reĝo. En iu printempo Tork estis malĝoja, kaj li ne povis forigi sian malĝojon. Li scivolis tagojn kaj noktojn rigardante la sunon per siaj malĝojaj okuloj.

La diino Astghik vidanta lin ekde la ĉielo, venis al li kaj demandis la kialon de lia malĝojo. Tork respondis, ke la kaŭzo de lia malĝojo estis lia soleco, estante sen amo, kaj neniu amus iun gigantan kaj malbelan ulon kiel li. Kaj la diino de la amo rakontis al li pri la bela virgulino Hajkanuŝ, nur ŝi povus ami Tork. Tork trovis la belecon, li ricevis reciprokan amon kaj tio dispelis lian malĝojon.

Tork Angegh uzis nek glavon nek sagojn, li vekis teruron ĉe siaj malamikoj nur per sia aspekto. Sed se ili superus sian ŝokon, tiam li uzus siajn fortojn. Iam invadintoj venis al la bordo de ponta maro per ŝipoj kaj atakis la armenajn setlejojn. Tork ricevis novaĵojn pri granda detruo kaj iris kontraŭ la malamikojn. De malproksime, ili vidis lian timigan altecon kaj furiozan potencon, kaj kuris reen al siaj ŝipoj. Tork alvenis al la bordo, kiam la ŝiparo de la malamiko jam estis sufiĉe malproksima. Kolerega, li tranĉis rokojn en la grandeco de montetoj kaj ĵetis ilin al la malamiko: kiam la rokoj trafis la maron, potencaj ondegoj leviĝis kaj sinkigis la ŝipojn de la malamikoj.

La origino

redakti

Oni ĝenerale supozas, ke Tork Angegh estas kombinaĵo de du diaĵoj, kiuj lasis spurojn de si mem en lia nomo: Tarku, la antikva anatolia diaĵo de fekundeco, kaj Angegh, pagana dio, kiu estis honorata ĉefe en la provinco Angegh, en sudokcidenta Armenio. Historiisto Moseo de Ĥoreno ankaŭ deklaras ke li estis princo de tiu provinco, tial la referencoj en armena historio al Angegha tun (la Domo de Angegh). Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la nomo Tork Angegh signifas Tork de Angegh anstataŭ Tork la Malbela. Estas ankaŭ interese rimarki, ke en la antikva armena traduko de la Biblio, la nomo de la babilona dio Nargal (4 Reĝoj 17: 30) estas tradukita kiel Angegh.

Vidu ankaŭ

redakti

Piednotoj

redakti