Ḥāʾ

araba litero
Ḥāʾ
Izolite Fine Interne Komence
ح ـﺢ ـﺤ

La ḥāʾ (arabe ﺣﺎء, ḥāʾ) estas la sesa litero de la araba alfabeto. Reprezentas la fonemon, /ħ/.[1] En la abjad-numeraloj havas la valoron de 8.[2] Ĝi estas la signo U+062D en Unikodo.

Ĝi ĝenerale respondas al H en Esperanto: la arabaj vortoj por haŝiŝo, Muhamado kaj Saharo enhavas ĉi tiun literon. Sed ankaŭ la araba litero Hāʾ respondas al H en Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–29. ISBN 84-7472-017-6.
  2. Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.