(10302) 1989 ML

asteroido

(10302) 1989 ML estas tre malgranda, tre hela amora asteroido malkovrita la 29-an de junio 1989 de la usonaj geastronomoj Eleanor Francis Helin kaj Jeff T. Alu elde la Observatorio de la Monto Palomar, en kantono San Diego (Kalifornio, Usono).

(10302) 1989 ML
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (10302) 1989 ML
Aliaj nomoj 1989 ML ; 1992 WA
Malkovro
Malkovrintoj E. F. Helin kaj J. T. Alu
Dato de malkovro 29-a de junio 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
190,311 Gm (1,272 AU)
164,328 Gm (1,098 AU)
216,293 Gm (1,446 AU)
Discentreco 0,1365
Meza anomaliangulo 104,358°
Klinangulo 4,378°
Periodo 524,090 tagoj (1,435 jaro)
Meza cirkulrapido 26,28 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
104,358°
Argum. de periapsido 183,338°
Terdistanco
- Minimuma

12,042 Gm (0,08050 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,248 km
Rotacia periodo 0,792 tago (19 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,51
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Absoluta magnitudo 19,3
vdr

Ĝia orbito estas tute entenata inter tiuj de Tero kaj Marso, ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido sed ne trairas la orbitojn de ambaŭ planedoj.

Ĝia spektra klaso "X" indikas, ke ĝia surfaca komponiĝo estas ankoraŭ nekonata. La Delta-V (diferenco de rapido) necesa por atingi ĝin elde malalta tera orbito estas nur 4,8 km/s[1] : (10302) 1989 ML estas do relative facile (malmultekoste) atingebla celo por kosmosondilo.

Ĝi estis rigardita kiel celo por la japana sondilo Hajabusa (tiam nomata "Muse-C") sed estis forlasita pro teknika kialo. Ĝi estis ankaŭ konsiderita de la Eŭropa Kosma Agentejo kiel kandidato celo por la misio Don Kiĥoto por studi la efikojn de kosmoŝipo alfrapanta asteroidon, sed tiu celo estis ankaŭ ŝanĝita.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (10001 - 11000)Poste:
10301 Kataoka(10302) 1989 ML10303 Fréret