15760 Albiono

transneptuna objekto
(Alidirektita el (15760) 1992 QB1)

15760 Albiono estas granda transneptuna objekto.

15760 Albiono
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
kubevano
Oficiala nomo 15760 Albion
Aliaj nomoj 1992 QB1
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Cordella, Albion vd
Malkovro
Malkovrintoj J. X. Luu kaj D. C. Jewitt
Dato de malkovro 30-an de aŭgusto 1992
Loko de malkovro Mauna Kea, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio kubevano
transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,567 Tm (43,898 AU)
6,122 Tm (40,921 AU)
7,012 Tm (46,875 AU)
Discentreco 0,06782
Meza anomaliangulo 24,140°
Klinangulo 2,191°
Periodo 106234,474 tagoj (290,854 jaroj)
Meza cirkulrapido 4,496 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
359,494°
Argum. de periapsido 4,297°
Terdistanco
- Minimuma

5,971 Tm (39,919 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 167 km[1]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ~0,07
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 7,1
Videbla magnitudo ~23,4
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 30-an de aŭgusto 1992 de la usonaj geastronomoj Jane X. Luu kaj David C. Jewitt elde la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii, Usono).[2]

Ĝi estas la unua malkovrita objekto de Kujper-zono, post Plutono kaj Karono. Sed male al Plutono, ĝia orbito estas malforte discentra kaj klinata.

Nomo redakti

Ĝia nomo referas al Albiono, unua loĝanto de insulo laŭ la mitologio de William Blake. Li dividis sin en kvar "Zoa" (Urthona, Urizen, Luvah kaj Tharmas), ĉiu reprezentas po unu gravan aspekton de la homa karaktero.

Komence, ĝiaj malkovrintoj intencis nomi ĝin "Smiley", (alude al romano de John le Carré) sed jam ekzistis la asteroido 1613 Smiley. Ĝi do restis sennoma ĝis la 31-a de januaro 2018[3] kaj ĝia (ambigua) kodo "QB1", angle prononcata [kjubiŭan], donis sian nomon al la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (15001 - 16000)Poste:
(15759) 1992 GM415760 Albiono15761 Schumi