(33128) 1998 BU48

asteroido

(33128) 1998 BU48 estas tre granda malhela transneptuna objekto de la klaso de la Centaŭroj,[1] malkovrita la 22-an de januaro 1998 de la amatora astronomino Nichole M. Danzl elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).

(33128) 1998 BU48
transneptuna objekto
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo (33128) 1998 BU48
Aliaj nomoj 1998 BU48
Malkovro
Malkovrinto Nichole M. Danzl
Dato de malkovro 22-a de januaro 1998
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto
Neptunrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
4,985 Tm (33,327 AU)
3,086 Tm (20,629 AU)
6,885 Tm (46,024 AU)
Discentreco 0,3810
Meza anomaliangulo 75,924°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 14,252°
Periodo 70272,320 tagoj (192,395 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
132,791°
Argum. de periapsido 282,702°
Terdistanco
- Minimuma

Tm (19,6703 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 213 km
Rotacia periodo tago (19,6703 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,052
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,9
vdr

Ĝi estas en orbita resonanco 6:7 kun Neptuno. Ĝi trakuras ses foje sian orbiton dum Neptuno trakuras sep foje la sian.

Ĝia perihelio (20,629 astronomiaj unuoj) estas pli malgranda ol la aphelio de Neptuno (30,441 AU), ĝi do estas klasifikata kiel neptunrenkonta asteroido; la minimuma distanco inter ambaŭ orbitoj (Neptuna MOID) estas nur 0,479671 AU (71,758 milionoj da km).

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (26001 – 27000)Poste:
(33127) 1998 BO46(33128) 1998 BU4833129 Ivankrasko