43857 Tanijinzan

asteroido
(Alidirektita el (43857) 1993 VP2)

43857 Tanijinzan estas malgranda, malhela kaj malrapide rotacianta asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 15-an de novembro 1993 de la japana astronomo Tsutomu Seki elde la Observatorio de Geisei (gubernio Koĉi, Japanio).

43857 Tanijinzan
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 43857 Tanijinzan
Aliaj nomoj 1993 VP2; 2001 HF38
Nomita laŭ Jinzan Tani vd
Malkovro
Malkovrinto Tsutomu Seki
Dato de malkovro 15-a de novembro 1993
Loko de malkovro Geisei (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
415,798 Gm (2,779 AU)
340,037 Gm (2,273 AU)
491,559 Gm (3,286 AU)
Discentreco 0,1822
Meza anomaliangulo 77,741°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 22,642°
Periodo 1692,523 tagoj (4,634 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
231,798°
Argum. de periapsido 120,718°
Terdistanco
- Minimuma

201,701 Gm (1,348 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 13,236 ± 0,241 km
Rotacia periodo 22,716 tagoj (545,192 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,044 ± 0,006
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,17
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la astronomo Tani Jinzan (japane 谷秦山, 16631718)[1] de la epoko de Edo, fakulo pri kalendaro en Tosa (nun, gubernio Koĉi). En 1694, per precizaj observoj de la Suno, la Luno kaj konstelacioj, li determinis, ke la latitudo de la Kastelo de Koĉi estas 33 gradoj kaj duono norde.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (43001 – 44000)Poste:
(43856) 1993 UV443857 Tanijinzan(43858) 1994 AT