(66146) 1998 TU3
(66146) 1998 TU3 estas tre malgranda, rapide rotacianta[1] merkurrenkonta, venusrenkonta kaj terrenkonta atona asteroido malkovrita la 14-an de septembro 1998 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
(66146) 1998 TU3 | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (66146) 1998 TU3 |
Aliaj nomoj | 1998 TU3 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 13-a de oktobro 1998 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
117,755 Gm (0,7871 AU) 60,795 Gm (0,4064 AU) 174,716 Gm (1,168 AU) |
Discentreco | 0,4837 |
Meza anomaliangulo | 289,615° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 5,415° |
Periodo | 255,083 tagoj (0,6984 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
102,134° |
Argum. de periapsido | 84,733° |
Terdistanco - Minimuma |
10,999 Gm (0,07353 AU) |
Naturaj satelitoj | ? |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2,864 ± 1,165 km |
Rotacia periodo | 0,099 tago (2,375 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,224 ± 0,216 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,5 |
En aŭgusto 2019, ĝi estas celo de radaraj observoj elde la Observatorio de Goldstone.[2][3]
Orbito redakti
Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de tri planedoj de la interna sunsistemo: Merkuro, Venuso kaj Tero.
- Ĝia merkura MOID estas 0,00869 AU (1,300 miliono da km).
- Ĝia venusa MOID estas 0,00986 AU (1,475 miliono da km).
- Ĝia tera MOID estas 0,07352 AU (10,998 milionoj da km).
Proksimaj pasoj redakti
- La 1-an de junio 1908 ĝi pasis al 0,0199147 AU (2,979 milionoj da kilometroj) de Merkuro.
- La 22-an de februaro 2113 ĝi pasos al 0,00935515 AU (1,400 miliono da kilometroj) de tiu ĉi planedo.
- La 19-an de marto 1964 ĝi pasis al 0,0119606 AU (1,789 miliono da kilometroj) de Venuso.
- La 12-an de oktobro 2065 ĝi pasos al 0,0125403 AU (1,876 miliono da kilometroj) de ĉi tiu planedo.
- La 25-an de aŭgusto 2019 ĝi pasis al 0,0742308 AU (11,105 milionoj da kilometroj) de la Tero.
- La 26-an de aŭgusto 2105 ĝi pasos al 0,0764249 AU (11,433 milionoj da kilometroj) de nia planedo.
Suspektinda satelito redakti
Observoj de la lumaj kurboj de (66146) 1998 TU3 far'de Tran Nhat Truong, M. Hicks, D. Mayes, T. Barajas kaj K. Garcia inter la 6-a de aŭgusto kaj la 10-an de oktobro 2010 montris neregulaĵojn, kiuj lasas suspekti la ĉeeston de satelito; anoncita en januaro 2011[4]
La ĉeesto de tia asteroida luno ne estus surpriza: multe da rapide rotaciantaj terrenkontaj asteroidoj estas duopaj.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Kiom rapide asteroidoj rotacias ? el NASA's Cosmos (angle)
- ↑ Estontaj Observoj de Goldstone, el la paĝaro de Asteroid Radar Research (angle)
- ↑ 3,0 3,1 Planoj de Radaraj Observoj de Goldstone: Asteroidoj (171576) 1999 VP11, (66146) 1998 TU3, 2003 UV11, kaj (496816) 1989 UP (angle)
- ↑ Fizikaj karakteriziloj de la duopa asteroido 66146 (1998 TU3) de Tran Nhat Truong, M. Hicks, D. Mayes, T. Barajas kaj K. Garcia, el ReaserchGate, januaro 2011 (angle)
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (66001 – 67000) | Poste: |
---|---|---|
(66145) 1998 TM | (66146) 1998 TU3 | (66147) 1998 TC10 |