(72036) 2000 XM44

asteroido

(72036) 2000 XM44 estas tre malgranda sed neordinare hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 9-an de decembro 2000 de la usona amatora astronomo Charles W. Juels elde la Observatorio de Fountain Hills (Arizono, Usono).

(72036) 2000 XM44
asteroido
asteroido
Oficiala nomo (72036) 2000 XM44
Aliaj nomoj 2000 XM44
Malkovro
Malkovrinto Charles W. Juels
Dato de malkovro 9-a de decembro 2000
Loko de malkovro Fountain Hills (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
347,834 Gm (2,325 AU)
252,093 Gm (1,685 AU)
443,574 Gm (2,965 AU)
Discentreco 0,2752
Meza anomaliangulo 33,347°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 22,595°
Periodo 1294,994 tagoj (3,546 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
32,552°
Argum. de periapsido 107,902°
Terdistanco
- Minimuma

122,095 Gm (0,8162 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata 2,697 ± 0,432 km
Ĉefa korpo 2,62 km
Rotacia periodo 0,1076 tago (2,582 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,422 ± 0,180
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,4
vdr

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 18-an de marto 2019 de V. Benishek, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Kušnirák, D. Pray, W. Cooney, J. Gross kaj D. Terrell, uzinte lumajn kurbojn observitajn elde diversaj observatorioj, anoncita la 19-an de majo 2019.

Tiu satelito havas estimatan diametron de almenaŭ 0,66 km, orbitan duonan grandakson estimata je 4,9 km kaj orbitan periodon de 0,7822 ± 0,0005 tago (18,7728 horoj); ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (72001 – 73000)Poste:
(72035) 2000 XR38(72036) 2000 XM4472037 Castelldefels