(89959) 2002 NT7

asteroido

(89959) 2002 NT7 estas malgranda, hela, apolona asteroido rigardita kiel potence danĝera.

(89959) 2002 NT7
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (89959) 2002 NT7
Aliaj nomoj 2002 NT7
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 9-a de julio 2002
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
259,657 Gm (1,736 AU)
122,459 Gm (0,8186 AU)
396,856 Gm (2,653 AU)
Discentreco 0,5284
Meza anomaliangulo 236,794°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 42,348°
Periodo 835,240 tagoj (2,287 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
132,030°
Argum. de periapsido 300,694°
Terdistanco
- Minimuma

80 800 km (0,00054 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,407 ± 0,085 km
Rotacia periodo 0,2303 tago (5,527 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,224 ± 0,053
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,5
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 9-an de julio 2002 dum la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

Orbito redakti

Ĝia tre discentra kaj tre klinata orbito krucas tiun de la Tero kaj etendiĝas pli malproksimen ol la orbito de Marso, ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido. Ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de Marso, sed ĝia suprenira nodo troviĝas danĝere proksimiĝa de la orbito de la Tero.

Ĝia tera MOID estas, laǔ la fontoj, inter 0,00003 kaj 0,00054 astronomia unuo (inter 4 500 kaj 80 800 kilometroj) : tio, kiu lasis kredi je minaco de baldaǔa kolizio.[1] Tamen, postaj observoj montris, ke estas nenia danĝero de alfrapo dum la venontaj 100 jaroj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (89001 – 90000)Poste:
(89958) 2002 LY45(89959) 2002 NT7(89960) 2002 ND35