1-a Resurtronigo (Francio)

La 1-a Resurtronigo estas periodo en la historio de Francio, en kiu mallonge revenis sur la trono de Francio la dinastio de la burbonoj, inter la abdiko de Napoleono la 1-a printempe de 1814 kaj la Cent-Tagoj, en marto 1815. La reĝimo stariĝis post la venko de la Sesa Koalicio (Unuiĝinta Reĝlando, Rusio, Prusio, Svedio kaj Aŭstrio) en la kampanjo de Francio, kiam la lando estis laca pro la konfliktoj okazintaj en la 1-a Imperio. Kiam la aliancitaj potencoj estis dividitaj pri la persono lokota sur la trono de Francio, subtila ludo okazis inter la ekziliĝintaj burbonoj, la francaj institucioj kaj la eksterlandaj potencoj, antaŭ la abdiko de la imperiestro en la 6-a de aprilo malfermis la vojon al Ludoviko la 18-a, kiu eniris Parizon fine de la monato kaj ekloĝis en la palaco Tuileries.

La nova reĝimo estis konstitucia : temas, por pacigi la landon, miksi la revenon de la monarkio kun iuj ĉefaj akiritaĵojn de la franca Revolucio de 1789. Por tio, la suvereno konsentas al la francoj la ĉarton de 1814. La reĝa povo estis restarigita konservante parton de la individuaj rajtoij akiritajn en la Revolucio. Dum sia mallonga ekzisto, la reĝimo provis repacigi la landon. Tiu metodo malplaĉis al la plej ekstremismaj monarkiistoj, kiuj esperis venĝon pro la damaĝoj suferintaj en la revolucia periodo, kiam la reveno de la eklezia povo kaj la redukto de la armeoj rapide kreis malamikojn al la reĝimo.

En tiu kunteksto Napoleono la 1-a albordiĝis en Francion la 1-an de marto 1815. Per armeo unue limigita, li arigis la malkontentulojn kaj marŝis tra la lando[1]. La reĝo, kiu unue esperas forigi lin, tamen ne sukcesas haltigi lin, kiam pli kaj pli da trupoj kuniĝis al li. Ludoviko la 18-a fuĝis el Parizo la 19-an de marto, kaj la reĝimo disfalis la morgaŭon, kiam Napoleono alvenis al palaco Tuileries. Denove la monarkio estis en ekzilo, en Gento. Nur post la Cent-Tagoj kaj la batalo de Waterloo, Ludoviko la 18-a povis reveni sur la tronon, inaŭgurante la 2-an Resurtronigon.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La vojo, laŭ kiu iris Napoleono estas nun konata kiel la Napoleona Vojo.

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti


Bibliografio redakti

  • Michel Bruguière. (1969) La Première Restauration et son budget (france). Librairie Droz, p. 276. ISBN 978-2262009120.
  • Francis Démier. (2012) La France sous la Restauration (1814 - 1830) (france), p. 1095. Francis Démier2012. ISBN 9782070396818.
  • Bertrand Goujon. (2012) Monarchies postrévolutionnaires,1814 - 1848 (france). Seuil, p. 443. Bertrand Goujon2012. ISBN 9782021033472.
  • (1973) La France des notables (france). Seuil, p. 249. André Jardin et André-Jean Tudesq1973. ISBN 2-02-000666-9.
  • Pierre Simon. (2010 (réed.)) L'élaboration de la charte constitutionnelle de 1814 (france). Nabu Press.
  • (1996) Histoire de la Restauration (1814-1830) : naissance de la France moderne (france). Perrin, p. 499. ISBN 978-2262009120.
  • Benoît Yvert. (2013) La Restauration, Les idées et les hommes (france). CNRS, p. 262. ISBN 978-2-271-07738-7.

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Ligiltabelo Historio de Francio