KEEU estas la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio.

La 6-a okazis en aŭgusto de 2004 en Bilbao, Hispanio. Partoprenis ĝin 284 Esperantistoj el 24 landoj. La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. En la inaŭguro festprelegis pri la temo "Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo" Michael Cwik el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la vaska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Rafaela Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Michael Cwik).

La 7-a okazis en julio/aŭgusto de 2007 en Maribor, Slovenio. Partoprenis ĉ. 256 Esperantistoj, inkluzive de 2 Esperantistaj membroj de Eŭropa parlamento (Margareta Handzlik de Pollando kaj Ljudmila Novak de Slovenio). Unuan fojon la kongreso havis nelingvan temon: Akvo.

La 8-a Eŭropa Esperanto-Kongreso okazis samtempe kun la 86-a Germana Esperanto-Kongreso de 28.05.-03.06.2009 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. La ĉeftemo estis: "Esperanto por multkultura Eŭropo". Aliĝis pli ol 350 homoj el 28 landoj.

Nomoj de la kongresoj redakti

La nomoj tre varias. La kongreso en Herzberg en 2009 nomiĝas laŭ la oficiala retpaĝo "8a Eŭropa Esperanto-Kongreso". Tiu en Maribor en 2007 ŝajne estis "7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio". La antaŭa en Bilbao 2004 estis laŭ Eventoj "6-a Esperanta Eŭrop-Unia Kongreso (EEU-Kongreso)" kaj laŭ esperanto.ie Arkivigite je 2005-02-12 per la retarkivo Wayback Machine "6-a Eŭropa Kongreso de Esperanto" aŭ "Sesa Eŭropa Esperanto-Kongreso" (esperanto.ie Arkivigite je 2017-10-25 per la retarkivo Wayback Machine). La 5-a kongreso en Verono nomiĝas en la reto jen "Eŭropa Esperanto-Kongreso", jen "Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso", jen "Eŭropa Kongreso", jen "Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio".

Pli fruaj "Eŭropaj Esperanto-Kongresoj" redakti

Laŭ la Historio de EEU en 1973 okazis "Eŭropa Kongreso de Esperanto" en Luksemburgo. Laŭ la sama fonto tamen la unua "Eŭropa Esperanto-Kongreso" okazis en aprilo 1976 en Eindhoven (Nederlando). Ŝajne poste sekvis paŭzo ĝis en 1992 kunvenis la unua kongreso de EEU.

Listo de kongresoj de EEU redakti

Ĝis nun 9 fojojn okazis Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (KEEU). En somero de 2008 ĝi okazis en Herzberg am Harz, Germanio, kaj en somero de 2012 en Galivo (Galway/Gaillimh, Irlando)[1]. La temo de la kongreso de 2012 estis "Lerni lingvojn en la EU: lerni pli, kosti malpli".

jaro (vicordo) urbo lando aliĝintoj
2024 (11a) Strasburgo   Francio planita
2014 (10a) Rijeko   Kroatio ?
2012 (9a) Galivo   Irlando 157
2009 (8a) Herzberg am Harz   Germanio 350
2007 (7a) Mariboro   Slovenio 256
2004 (6a) Bilbao   Hispanio 284
2002 (5a) Verono   Italio x
2000 (4a) Ostendo   Belgio x
1997 (3a) Stutgarto   Germanio x
1995 (2a) Parizo   Francio pli ol 400
1992 (1a) Verono   Italio x

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti