La 10-a arondismento (france Xe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno. Ĝi havas proksimume 90000 loĝantojn kaj kovras 2.89 km².
En tiu arondismento situas du el la ses ĉefaj stacidomoj de la franca ĉefurbo, tio estas Gare du Nord kaj Gare de l'Est. Konstruitaj dum la 19-a jarcento, tiuj staciodomoj viciĝas inter la plej aktivaj en la tuta Eŭropo.
La 10-a arondismento ankaŭ entenas la plej grandan parton de la kanalo Saint-Martin, kiu kunigas la riveregon Sejnon kun la areo nordoriente de Parizo.