10-a de junio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de junio estas la 161-a tago de la jaro (la 162-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 204 tagoj restas.
Je la 10-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 1128: Gotfredo la 5-a kavaliriĝis en katedralo de Rueno
- 1190: Dum la tria krucmilito dum bano en la rivero Salef dronis germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a
- 1194: Francio: Katedralo de Chartres forbrulis
- 1294: Pola princo de Łęczyca Kazimiro la 2-a pereis apud Bzura en batalo kontraŭ litovaj rabistoj, gvidataj de Vytėnis
- 1348: Angulŝtono de la kastelo Karlštejn estis metita - grandega fortikaĵo de Karolo la 4-a estis konstruita sur roko super la rivero Berounka en Ĉeĥio
- 1376: Filo de Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio), Venceslao la 1-a iĝis romia reĝo
- 1523: Kopenhago estas sieĝita de la armeo de Frederiko la 1-a el Danio, kaj la urbo agnoskas lin kiel sukcedanto de Kristiano la 2-a el Danio
- 1539: Koncilio de Trento: Papo Paŭlo la 3-a sendas leterojn al siaj episkopoj, malfruigante la Koncilion pro la milito kaj la malfacileco, kiujn la episkopoj alfrontis por vojaĝi al Venecio.
- 1540: Thomas Cromwell estis arestita kaj malliberigita en la Turo de Londono
- 1596: Barenca Maro: malkovro de la Urso-insulo far Vilhelmo Barenco kaj Jacob van Heemskerk
- 1624: Compiègne: Subskribo de la Traktato de Kompienjo inter Francio kaj Nederlando
- 1692: Masaĉuseco: en Salem oni pendigis unuan el 18 sorĉistinoj
- 1790: Philadelphia Spelling Book de John Barry iĝis unua usona libro protektata de aŭtorrajto
- 1793: Parizo: Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo fondiĝis surbaze de la Ĝardeno de la Plantoj
- 1794: Franca revolucio de 1789: Nacia Konvencio voĉdonis pri leĝo kiu difinis la nocion "malamiko de la popolo", de facto komencante periodon de la granda teroro
- Napoleonaj Militoj
- 1807: Venko de Napoleono Bonaparte super la rusa armeo, komandata de Levin August von Bennigsen, en la batalo de Heilsberg (Lidzbark Warmiński)
- 1809: Papo Pio la 7-a ekskomunikis imperiestron Napoleon Bonaparte
- 1817: Traktato de Parizo: laŭ 99-a artikolo de la Viena kongreso estis restarigita Duklando de Parmo
- 1829: La boata kurumo komencita - unua boat-rivaleco inter sportaj teamoj de Universitato de Oksfordo kaj Universitato de Kembriĝo sur Tamizo
- 1859: Historio de matematiko: lekcio pri sternaĵo de Bernhard Riemann konsiderata kiel komenco de diferenciala geometrio
- 1865: Munkeno: premiero de la opero Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner
- 1886: Bavario: konsilio de kuracistoj agnoskis reĝon Ludoviko la 2-a freneza
- 1898: En la kroata insulo Krk mortis lasta persono parolanta dalmatan lingvon
- 1902: Pollando: post januara ribelo Sosnowiec kiel la unua akiris urborajton
- 1909: Unua utiligo de alarmsignalo SOS de brita pasaĝera ŝipo RMS-Slavonia, kiu akcidentis sur Acoroj - enkondukitan kiel internacie alarma signalo, aldone al la brita CQD
- Unua mondmilito
- 1915: Germanaj kolonioj: Britio aneksis germanan Kamerunon
- 1916: Batalo de Asiago finiĝis (aŭstra malvenko); Husejn ibn Ali, ŝarifo el Mekao, organizis Araban Ribelon kontraŭ la Otomana Imperio kun la celo krei ununuran unuecan kaj sendependan araban ŝtaton, laŭ instigo de brita oficiro Thomas Edward Lawrence
- 1918: Adriatiko: aŭstro-hungara kirasŝipo SMS Szent István estis sinkigita de torpeda boato apud Dalmatio - 89 skipanoj pereis
- 1920: Soveta-Pola Milito: polaj taĉmentoj retiriĝis de Kievo - ĉefa evakua itinero iris nordokcidenten (laŭ fervojlinio al Korosteń), samtempe per fervoja transporto evakuiĝis parto de pola loĝantaro kaj ukraina administracio
- 1921: Muzeo-grandbieno de Leo Tolstoj Jasnaja Poljana estis fondita
- 1924: Romo: itala socialisto Giacomo Matteotti estis murdita de faŝistoj
- 1934: Ukraina filio de Gulago establiĝis en Sovetunio
- 1935: Simbola komenco de la memhelpa organizo Alkoholuloj Anonimaj en Akron - prilaborita en Nov-Jorko
- 1935: Ĉaka milito inter Bolivio kaj Paragvajo finiĝis
- 1938: 28 indiĝenaj aŭstralianoj estis murditaj
- 1943: Argentino: hungaro László Bíró patentigis globkrajonon
- Dua mondmilito
- 1940: Norvegio kapitulacis; Italio deklaris militon kontraŭ Francio kaj Britio; franca registaro translokiĝis de Parizo al Tours; Okcidenta Fronto: germanaj unuoj trairis Sejnon okupante Elbeuf; parton de pola Unua Mekanikigita Divizio oni direktis al fronto en Ĉampanjo sub la nomo 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio
- 1941: Kadre de Aranĝo T4 Gestapo pafmortigis laŭvican kelkdekon de pacientoj de malsanulejo en Śrem; taĉmento de Popola Gvardio batalis kontraŭ germanoj apud Polichno; Nord-Afrika kampanjo: brita paraŝuttaĉmento okupis havenon Assab; germana aviado komencis preparon al atako al Sovetunio
- 1942: Operaco Reinhardt: Germana polico pafmortigis en Olszanka ĉirkaŭ 280 kaj en Nowa Wies (proksima al Kolbuszowa) ĉirkaŭ 200 judojn, kaj en Ryglice 12 personojn; germanoj komencis likvidon de geto en Olkusz - dum 5 tagoj en du transportoj oni forveturigis al Aŭŝvico ĉ. 3 mil judojn; 50 junaj poloj, membroj de puna kompanio kondamnita de Aŭŝvica Gestapo al morto, unumomente fuĝis de laborejo - nur 9 saviĝis - venĝe germanoj mortigis en gaskamero ĉirkaŭ 320 polojn el la puna kompanio; germana venĝo kontraŭ loĝantaro de la ĉeĥa vilaĝo Lidice pro atenco kontraŭ Heydrich - en la Ekstermo de Lidice sume perdis la vivon 340 loĝantoj (ĉiuj 192 viroj, 60 virinoj kaj 88 infanoj); alvoko de Nacia Konsilio de la Pola Respubliko en ekzilo al parlamentoj de la mondo pri kondamno de la germanaj krimoj en Pollando
- 1943: Venĝe pro helpo al judoj germana ĝendarmaro masakris vilaĝon Hucisko (apud Głogów Małopolski) kaj murdis loĝantojn de proksimaj vilaĝoj - entute pereis 35 personoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo detruis germanan aviadan gardejon apud Siedlce; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj de "Baryka" - segejon en Jasienica, kaj alia el areo Pińczów frakasis komunuman arestejon liberigante 5 aktivulojn de Pola Subtera Ŝtato; komenco de bomba ofensivo de Aliancita aviado kontraŭ germanoj - usona aviado atakis tage, kaj brita nokte, antaŭ ĉio bazojn de ĉasaviadiloj kaj ties fabrikojn; nokte germana 4-a Aviada Floto atakis Gorki
- 1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio pli ol 100 personojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj atakis malliberejon en Pińczów liberigante 400 polojn; 27-a Volinia Divizio de Infanterio post 5-monata batalado en Volinio kaj Polesio trairis Bugon apud Stradecz kaj ekbatalis en Lublinio en la regiono de Lubartów; taĉmento de kapitano Dragon Sotirovic bruligis ukrainan vilaĝon Ŝołomyja (Lvova provinco); Masakro de Oradour-sur-Glane: germana truparo Waffen-SS en partizana vilaĝo Oradour-sur-Glane murdis venĝe 642 personojn pro mortigo de unu oficiro de SS; la 4-a Divizio de Kirasitaj Grenadistoj de SS-Polico murdis 218 loĝantojn de greka vilaĝo Distomo en Tajgeto; Orienta Fronto: 21-a kaj 22-a kaj 23-a sovetaj armeoj kadre de Leningrada Fronto komencis atakojn sur istmo de Karelio; Itala Fronto: marborde de Adriatiko barata 4-a Infanteria Divizio el brita 5-a Armea Korpuso okupis Chietti kaj Pescara; Argentino: ministro pri defendo Juan Domingo Perón prezentis militajn celojn de Aliancanoj por kritiko de la publika opinio
- 1945: Ĉina Fronto: (provinco Gŭangŝjio) ĉinaj trupoj postsekvas la japanajn direkte al Ljuĝou; aŭstraliaj taĉmentoj albordiĝis sur Brunejo en Borneo; postmilita Eŭropo: en Frankfurto ĉe Majno renkontiĝis marŝalo Georgij Ĵukov kaj Andrej Viŝinskij kun generalo Dwight D. Eisenhower kaj marŝalo Bernard Montgomery
- Postmilito
- 1946: En Popola Pollando estis fondita Vroclava Scienca Societo, kiun eniris polaj sciencistoj, deportataj de la sovetaj regopovoj el Lvovo en la jaroj 1944-1946 (kadre de la amasa deporto de poloj el Orientaj Limregionoj)
- 1946: En Jugoslavio komenciĝis proceso de la serba generalo Draguljob Mihajloviĉ
- 1952: Stalinismo: rezulte de aviadila akcidento de bombaviadilo en centro de Poznań 9 personoj pereis kaj ne malpli ol dekkelkaj estis vunditaj — dum 55 jaroj la katastrofo estis sekretigita
- 1955: Angulŝtono por Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro CERN apud Ĝenevo metita
- 1957: Progresema Konservativa Partio de Kanado de John Diefenbaker venkis en federaciaj balotoj finante 22-jaran regoperiodon de Liberala Partio
- 1962: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis apartismon de Sud-Afriko
- 1967: Testoflugo de la sovetia ĉasaviadilo MiG-23
- 1967: Novzelanda dolaro ekvalidis
- 1967: Sestaga milito finiĝis (venko de israela armeo kontraŭ jordania, egipta kaj siria) - sub la okupadon transiris Sinajo, Golana Altaĵo, Judeo kun Jerusalemo kaj Samario
- 1970: Pola Popola Respubliko: pro perfido de unu membro estis dekonspirita sekreta kontraŭkomunista organizaĵo „Ruch” (Movado), fondita en 1965 — la 20-an de junio okazis unuaj arestoj
- 1971: Prezidento de Usono Richard Nixon anoncis nuligon de ekonomia sankcio kontraŭ Ĉinio
- 1979: Unua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando finiĝis
- 1985: Israelo retirigis sian armeon de suda Libano
- 1986: Francio atribuis al Władysława Kostak Honoran legion pro agado dum la dua mondmilito
- 1988: De la 10-a de junio dum 3 tagoj en sep lokoj de Sanktakruca Provinco okazis solenaĵoj de reentombigo de mutobskurulo Jan Piwnik
- 1988: La 8-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Germanio
- 1990: Aleksio la 2-a iĝis la 15-a patriarko de Moskvo kaj de la tuta Rusio, estro de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 1991: Usono: Kidnapo de Jaycee Lee Dugard - ĝis 2009
- 1992: La 9-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Svedio
- 1998: La 16-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Francio
- 2000: Londono: malfermo de la Miljaro-ponto
- 2000: La 11-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Nederlando kaj Belgio
- 2002: Ringa suna eklipso videbla en Azio, Aŭstralio kaj Nordameriko
- 2003: NASA lanĉis kosmosondilon Spirito direkte al Marso
- 2004: Franca aktorino Brigitte Bardot estis kondamnita pro "incito al rasa malamo"
- 2008: Eritreo por kelkaj tagoj invadis Ĝibution
- 2008: Milito en Afganio (2001-2021): usona aeratako mortigis 11 paramilitajn membrojn de Pakistana Fronta Korpuso kaj 8 talibanojn sur Federacie Administrataj Tribareoj
- 2009: Japana lunesplora sondilo Kaguja falis surfacon de la Luno
- 2009: En brazila urbo San-Paŭlo okazis rekorda trafikŝtopiĝo (293 km)
- 2010: Kirgizio: Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj komenciĝis
- 2014: Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio: nokte de la 9-a/10-a de junio ribelantoj konkeris Mosulon - masakro en malliberejo Baduŝ
- 2016: Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Francio
- 2022: Ĉefministro Mateusz Morawiecki inaŭguris en la Reĝa Kastelo de Varsovio la 12-an kongreson Pollando. Granda Projekto, titolitan Nova Eŭropo — la unuan tagon per medalo "Kuraĝo kaj Kredindeco" estis distingita ukraina bardo-soldato Taras Kompaniĉenko kaj la trian pola filozofo Ryszard Legutko per honora premio nome de Lech Kaczyński
- 2023: Pola tenisistino Iga Świątek la trian fojon laŭvice gajnis French Open en Parizo
- 1999: Papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia pilgrimado tra Podlaĥio ricevis en Drohiczyn Medalon de Toleremo, unuafoje atribuitan de Fondumo Zamenhof
Naskiĝoj
redakti- 1625: János Apáczai Csere, hungara pedagogo kaj filozofo (m. 1659)
- 1632: Esprit Fléchier, franca episkopo kaj retorikisto (m. 1710)
- 1673: René Duguay-Trouin, franca maristo kaj pirato (m. 1736)
- 1688: James Francis Edward Stuart, angla nobelo edziĝinta al pola princino Maria Klementina Sobieska (m. 1766)
- 1762: Georg Friedrich Benecke, germana germanisto pri malnovaltgermana lingvo (m. 1844)
- 1793: Ludwig von Schorn, germana arthistoriisto, edzo de Henriette von Schorn (m. 1842)
- 1799: Fedele Bruni, rusia pentristo, reprezentanto de akademismo (m. 1875)
- 1804: Hermann Schlegel, germana ornitologo kaj herpetologo (m. 1884)
- 1805: Victor Baltard, franca arkitekto el la Dua Franca Imperio (m. 1874)
- 1819: Gustave Courbet, franca pentristo, reprezentanto de realismo (m. 1877)
- 1832: Nikolaus Otto, germana aŭtodidakta inventisto de benzinmotoro, honora doktoro (m. 1891)
- 1842: Jean-Jules-Antoine Lecomte du Nouy, franca orientisma pentristo kaj skulptisto (m. 1923)
- 1857: Edward Henry Potthast, usona impresionisma pentristo (m. 1927)
- 1860: Johannes Biereye, germana pedagogo kaj historiisto (m. 1949)
- 1861: Pierre Duhem, franca fizikisto, matematikisto kaj filozofo pri scienco (m. 1916)
- 1863: Louis Couperus, nederlanda prozisto kaj novelisto (m. 1923)
- 1869: Paul Schultze-Naumburg, germana arkitekto, pentristo, politikisto, artteoriisto (m. 1949)
- 1872: Endre Kőrös, hungara verkisto, instruisto, tradukisto (m. 1944)
- 1876: Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana grandduko (m. 1923)
- 1879: Dezső Szabó, hungara verkisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1945)
- 1880: Margit Kaffka, hungara poetino kaj verkistino, enestanta en Hungara Antologio (m. 1918)
- 1880: André Derain, franca artisto, kundondinto de faŭvismo (m. 1954)
- 1882: Nils Økland, norvega poeto, instruisto kaj norvega esperantisto, kiu instruis esperanton en Stavanger kaj Haugesund, aktivulo de Norvega Esperantista Ligo, populariganto de la konstruita lingvo en artikoloj (m. 1969)
- 1894: Oskar Karlweis, aŭstra aktoro kaj kantisto (m. 1956)
- 1906: János Viski, hungara komponisto, disĉiplo de Zoltán Kodály (m. 1961)
- 1910: Howlin' Wolf, Afrik-usona kantisto, harmonikisto kaj gitaristo de Ĉikaga bluso (m. 1976)
- 1911: Béla Egyed, hungara kuracisto kaj kirurgo, kies libroj aperis en la angla, franca, kaj germana lingvoj (m. 1990)
- 1911: Ilse-Sibylle Stapff, germana historiistino kaj muzeologino (m. 2007)
- 1915: Saul Bellow, kanada Nobelpremiita verkisto (m. 2005)
- 1922: Judy Garland, usona kantistino, aktorino (m. 1969)
- 1924: Mihály Galbács, rumania hungara literaturhistoriisto
- 1928: Antal Czier, rumania hungara agronomo
- 1928: Maurice Sendak, usona verkisto kaj ilustristo (m. 2012)
- 1929: Harald Juhnke, germana aktoro kaj kantisto (m. 2006)
- 1929: Edward Osborne Wilson, usona biologo (m. 2021)
- 1930: András Kristó, hungara geologo kaj pedagogo (m. 1994)
- 1930: Jacek Trznadel, pola verkisto, poeto, literatura kritikisto kaj publicisto, aŭtoro de libro pri verkistoj kreantaj dum stalinismo, tradukisto kaj socia aganto okupiĝanta pri la krimo de Katin kaj la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, kunfondinto de la Pola Fondaĵo de Katin
- 1931: João Gilberto, brazila muzikisto, kunkreinto de bosanovo
- 1934: Alois Mock, aŭstra politikisto kaj kanceliero
- 1938: Violetta Villas, pola artistino, kantistino (koloratursoprano), filma kaj teatra aktorino, komponistino, kantaŭtorino kaj poliglotino (m. 2011)
- 1941: István Bágyoni Szabó, hungara poeto, tradukisto
- 1941: Jürgen Prochnow, germana aktoro, rolinta en La Da Vinĉi-a Kodo
- 1944: Károly Dénes, rumania hungara instruisto, grafikisto (m. 1986)
- 1953: John Edwards, usona senatano el Norda Karolino
- 1954: Margit Gaál, rumania hungara industriartistrino (feltofaristino)
- 1956: Annamária Kinde, rumania hungara ĵurnalistino, poetino, tradukistino (m. 2014)
- 1956: Rolandas Paksas, prezidento de Litovio, fondinto de la politika partio Ordo kaj Justeco
- 1959: Eliot Spitzer, usona politikisto
- 1965: Veronica Ferres, germana aktoro, laŭreatino de la Premio Bambi
- 1968: Sándor Zoltán Németh, rumania hungara esploristo pri matematiko
- 1965: Elizabeth Hurley, brita aktorino, produktorino kaj modelulino
- 1971: Katalin Lajos, rumania hungara lingvistino, etnografino
- 1982: Boróka Piros, hungara pentristino
- 1983: Leelee Sobieski, usona aktorino
- 1988: Melanie Müller, germana kantistino kaj aktorino
- 1992: Kate Upton, usona modelo kaj aktorino
Mortoj
redakti- -323: Aleksandro la Granda, reĝo de Antikva Makedonio
- 754: As-Saffah, unua kalifo de Abasida Kaliflando (n. 721/722)
- 1190: Frederiko la 1-a, duko de Ŝvabio, germana-romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 1125)
- 1424: Ernesto, duko de Stirio kaj Karintio (n. 1377)
- 1556: Martin Agricola, germana muzikteoriisto kaj komponisto priskribinta polan violonon (n. 1486)
- 1580: Luís Vaz de Camões, portugala renesanca poeto imitanta Horacion kaj Francesco Petrarca, aŭtoro de la nacia epopeo La Luzidoj (n. ĉirkaŭ 1524)
- 1588: Valentin Weigel, germana teologo, teozofo kaj filozofo, populariganta mistikon de Paracelsus kaj Johano Taŭlero (n. 1533)
- 1712: Christian Franz Paullini, germana kuracisto kaj teologo (n. 1643)
- 1830: Johann Gottfried Keßler, germana mineralogo, arkitekto kaj ĉefministro (n. 1754)
- 1831: Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski, rusia generalo (n. 1785)
- 1836: André Marie Ampère, franca matematikisto kaj fizikisto, konata de ampero (n. 1775)
- 1849: Friedrich Kalkbrenner, germana pianisto, komponisto kaj pedagogo (n. 1785)
- 1858: Robert Brown, skota botanikisto malkovrinta ĉelkernon (n. 1773)
- 1902: Jacint Verdaguer, kataluna poeto, enestanta en El Parnaso de Popoloj (n. 1845)
- 1902: Auguste Schmidt, germana pedagogino kaj feminisma pionirino (n. 1833)
- 1912: Penĉo Slavejkov, bulgara poeto, reprezentanto de modernismo (n. 1866)
- 1918: Arrigo Boito, itala verkisto kaj komponisto (n. 1842)
- 1923: Pierre Loti, franca verkisto, maroficiro (n. 1850)
- 1924: Giacomo Matteotti, itala socialista politikisto (n. 1885)
- 1926: Antoni Gaudí, kataluna arkitekto, sekulara franciskana ordenano, konstruisto de Domo Vicens, Casa Milà aŭ la Templo Sankta Familio (n. 1852)
- 1929: Hélène Smith, franca psikistino, popularigantino de aŭtomata skribado (n. 1861)
- 1934: Frederick Delius, angla komponisto (n. 1862)
- 1936: Dániel Tóthpál, hungara ĵurnalisto (n. 1907)
- 1944: Oleh Olĵiĉ, ukraina poeto kaj arkeologo (n. 1907)
- 1946: Jack Johnson, usona boksisto (n. 1878)
- 1949: Sigrid Undset, norvega Nobelpremiita katolika verkistino (n. 1882)
- 1949: Carl Vaugoin, aŭstra politikisto, kanceliero (n. 1873)
- 1957: Ŝalom Aŝ, pola-usona prozisto, dramisto kaj eseisto verkanta en la jida lingvo (n. 1880)
- 1966: Erazmus Gyula Nyárády, rumania hungara botanikisto (n. 1881)
- 1967: Spencer Tracy, usona aktoro teatra kaj filma (n. 1900)
- 1969: György Dadányi, rumania hungara ĵurnalisto, hungara verkisto (n. 1893)
- 1973: William Motter Inge, usona verkisto, Oskarpremiita (n. 1913)
- 1976: Adolph Zukor, usona produktoro, fondinto de Paramount Pictures (n. 1873)
- 1976: Howlin' Wolf, Afrik-usona kantisto, harmonikisto kaj gitaristo de Ĉikaga bluso (n. 1910)
- 1982: Rainer Werner Fassbinder, germana reĝisoro, aktoro kaj scenaristo (n. 1945)
- 1987: Miklós Ajtay, hungara ĵurnalisto, estetikisto (n. 1899)
- 1990: Tamás Bródy, hungara dirigento, komponisto (n. 1913)
- 1991: Vercors, franca verkisto kaj desegnisto (n. 1902)
- 1994: Hans Lechner, aŭstra agronomo kaj politikisto (n. 1913)
- 2001: Leila Pahlavi, princino de Irano, filino de Mohamed Reza Pahlavi (n. 1970)
- 2003: Fay F. Koppel, aŭstralia esperantistino el Melbourne, aŭtorino de libro pri Esperanta literaturo De Z al A, dumviva membro de UEA, honorigita de Aŭstralia Esperanto-Asocio (n. 1912)
- 2004: Ray Charles, usona ritmenblusa muzikisto (n. 1930)
- 2011: György Szabados, hungara komponisto, pianisto (n. 1939)
- 2011: Jurij Budanov, rusia oficiro, militkrimulo, murdita (n. 1963)
- 2014: Marcello Alencar, brazila politikisto kaj juristo (n. 1925)
- 2014: Sándor Csíki, rumania hungara instruisto, publicisto, publikaktivulo (n. 1958)
- 2016: Christina Grimmie, usona kantistino kaj lirikistino, murdita (n. 1994)
- 2023: Giuseppe Grattapaglia, itala esperantisto (n. 1931)
- 2023: Theodore Kaczynski, usona matematikisto, teroristo (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Oliva de Palermo, kristana virgulino el Sicilio, martiro
- Franca Gujano: Forigo de Sklavismo
- Jordanio: datreveno de kontraŭturka ribelo
- Nacia tago en Portugalio, datreveno de la morto de Luís de Camões
- Internacia Tago de Heraldiko
- Internacia Tago de Secesio
La 10-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.