10-a jarmilo a.K.

La 10-a jarmilo a.K. ekis la 1an de januaro 10000 a.K. kaj finis la 31an de decembro 9001 a.K.

Dum la 10-a jarmilo a.K. (aŭ a.n.e.) okazis la komenco de la agrikulturo en Proksima Oriento. En tiu regiono, la lokanoj malnomadiĝis kaj aperis domoj de agrikultura produktado. En multaj aliaj regionoj de la mondo kie agrikulturo ekis iom poste, tiu periodo formas parton de la Mezolitiko.

OkazaĵojRedakti

  • 10000 a.K.: Komenco de la Mezolitiko. La klimata ŝanĝo fandas glacitavolojn en la nordo de la amerika kontinento. Fino de glaciepoko.
  • 10000 a.K.: unuaj rokpentraĵoj en grotoj de la Mezolitiko, kun bildoj de ĉasado kaj luktoj.
  • 10000 a.K.: oni kultivis kukurbojn kaj oni uzis ilin kiel ujo por akvo kaj manĝaĵoj.
  • 10000 a.K.: grandaj inundoj pro fandiĝo de glaĉeroj.
  • 9700 a.K.: en Kanado reformiĝis la lago Agassiz (aktuale malaperinta), inter la nunaj Grandaj Lagoj kaj la Golfo Hudson, pli granda ol la maro Kaspio.
  • 9600 a.K.: finis la Plejstoceno kaj ekis la Holoceno.
  • 9600 a.K.: finis la Paleolitiko kaj ekis la Mezolitiko.
  • Sur la marbordo de la Kaspia maro (Azio) oni uzis grotojn por homa loĝado.
  • En Hispanio, Francio, Svisio, Belgio kaj Skotlando disvolviĝis la azilia kulturo (de pentritaj ŝtonetoj).
  • En Francio disvolviĝis la magdalenia kulturo kun rokpentraĵoj en grotoj.
  • En Solutreo (Francio) estis ĉasado de sovaĝaj ĉevaloj.
  • En Egipto aperis la falĉiletoj kaj la pistiloj kaj pistujoj por cerealoj; la lokanoj ĉasis, fiŝkaptis kaj kolektis uzante ilojn el ŝtono.
  • Japanio: la Ĵomon-epoko uzis ceramikon, fiŝkaptis, ĉasadis kaj kolektis grenon, nuksojn kaj semojn. Aktuale oni konas 10 000 arkeologiajn lokojn.
  • En Irako, estis almenaŭ tri lingvaj grupoj, inklude sumeranojn kaj semidojn, kiuj eble kunhavis similajn vivmanirton kaj politikon: la lokanoj kolektis naturan tritikon kaj hordeon; eble uzis ilin por produkti bieron.
  • En Randaberg (Norvegio), aperis restoj de homoj.
  • En Persio oni eklernis aldomigi kaprojn.
  • En Saharo okazas la periodo "Bubalus".
  • 9500 a.K.: en Turkio estas prueoj de rikoktoj ―sed ne necese de kultivado― de naturaj cerealoj.
  • 9500 a.K.: en Göbekli Tepe ekis la unua fazo de konstruado de grupo de temploj kiuj ankoraŭ survivis kaj estas konsiderataj la plej antikvaj de la mondo.
  • 9300 a.K.: en la valo de la rivero Jordano oni kultivis figarbojn.[1]
  • 9000 a.K. (aŭ antaŭŭ): en Jeriĥo, oni ekkonstruis la unuajn murojn de ŝtono (loĝejoj kaj eble templo).
  • 9000 a.K.: en la zono el Sirio ĝis Irako ekis la neolitika kulturo. Homoj eklernis aldomigi ŝafojn.
  • 9000 a.K.: en la amerika kontinento finis la periodo paleoindiano, dum kiu oni ĉasis bestojn kiuj jam ne ekzistas, kiel mastodontoj, megaterioj kaj milodontoj.
  • 9000 a.K.: la pampo ekloĝiĝis.
  • 9000 a.K.: en la Cueva de las Manos (Argentina Patagonio) lokanoj antaŭaĵoj de tehuelĉoj pentris bestojn sur muroj. Ĉirkaŭ la 550-aj jaroj a.K. pentros negativajn bildojn de manoj kaj ĉirkaŭ la 180-aj jaroj a.K. pozitivajn bildojn de manoj (uzante ilin jam farbitaj).

NotojRedakti

  1. Kislev et al. (2006); Lev-Yadun et al. (2006).