10132 Lummelunda

asteroido

10132 Lummelunda estas tre malgranda, sed neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 20-an de marto 1993 en la kadro de la "Enketo de Upsalo-ESO pri Asteroidoj kaj Kometoj" (angle Uppsala-ESO Survey of Asteroids and Comets, aŭ "UESAC"), elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

10132 Lummelunda
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 10132 Lummelunda
Aliaj nomoj 1993 FL84; 1981 WS7 ;
1994 TP2
Nomita laŭ Lummelunda socken vd
Malkovro
Malkovrinto UESAC
Dato de malkovro 20-a de marto 1993
Loko de malkovro Observatorio La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
331,743 Gm (2,218 AU)
277,185 Gm (1,853 AU)
386,302 Gm (2,582 AU)
Discentreco 0,1645
Meza anomaliangulo 115,900°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 8,060°
Periodo 1206,184 tagoj (3,302 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
182,847°
Argum. de periapsido 165,068°
Terdistanco
- Minimuma

126,965 Gm (0,8487 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 3,589 ± 0,152 km
Ĉefa korpo : 3,46 km
Rotacia periodo 0,1046 tago (2,5099 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,414 ± 0,062
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,00
vdr

Ĝi estas en orbita resonanco 4:7 Marso.

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la vilaĝo Lummelunda, ĉirkaŭ 15 km norde de Visby, ĉefurbo de Gotlando. Tie troviĝas kaverno longa de 4 km en la kalkoŝtono.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 27-an de aŭgusto 2017 de V. Benishek, F. Pilcher, P. Pravec, P. Kušnirák, H. Kucakova, D. Pray, R. Durkee, A. A. Macias, kaj F. J. Aceituno per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 9-an de oktobro 2017.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,97 km kaj orbitan grandan duonakson de ĉirkaŭ 7,3 km kun orbita periodo de 0,935 ± 0,0004 tago (22,44 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (10001 - 11000)Poste:
10131 Stånga10132 Lummelunda10133 Gerdahorneck