1052 Belgica

asteroido

1052 Belgica estas malgranda, treege hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Flora familio.

1052 Belgica
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 1052 Belgica
Aliaj nomoj 1925 VD; 1965 UO1;
A908 TB
Nomita laŭ Belgio vd
Malkovro
Malkovrinto Eugène Joseph Delporte
Dato de malkovro 15-a de novembro 1925
Loko de malkovro Uccle
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
334,584 Gm (2,237 AU)
286,735 Gm (1,917 AU)
382,433 Gm (2,556 AU)
Discentreco 0,143
Meza anomaliangulo 355.961°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 4,694°
Periodo 1221,709 tagoj (3,345 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,92 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
99,661°
Argum. de periapsido 297,576°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 10.41 ± 0.08 km
Ĉefa korpo: 9.79 ± 0.08 km
Rotacia periodo 0,1129 tago (2,7097 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.273 ± 0.074
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 11,97
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 15-an de novembro 1925 de la belga astronomo Eugène Joseph Delporte elde la Reĝa observatorio de Belgio en Uccle (Belgio).

Nomo redakti

En tiu tempo, la asteroidoj ricevis latinajn nomojn: Belgica estas la latina nomo de la lando, elde kie ĝi estis malkovrita.

Ecoj redakti

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de novembro 2012 de L. Franco, P. Pravec, A. Ferrero kaj J. Oey uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 7-an de januaro 2013.

Tiu satelito havas diametron de ĉirkaŭ 3.53 km, orbitan duonan grandakson taksata je 34 km kaj orbitan periodon de 1,969 tago (47,26 horoj). La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1051 Meropo1052 Belgica1053 Vigdis