10681 Khture

asteroido

10681 Khture estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 14-an de oktobro 1979 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno, tiam en Sovetunio, de 1992 en Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

10681 Khture
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 10681 Khture
Aliaj nomoj 1979 TH2 ; 1979 WT ;
1990 SK27 ; 1996 TC36
Nomita laŭ Ĥarkiva Nacia Universitato Radioelektroniko vd
Malkovro
Malkovrinto Nikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro 14-a de oktobro 1979
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo, Ukrainio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
470,665 Gm (3,146 AU)
390,419 Gm (2,610 AU)
550,912 Gm (3,683 AU)
Discentreco 0,1705
Meza anomaliangulo 352,413°
Klinangulo 1,143°
Periodo 2038,348 tagoj (5,581 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,78 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
25,291°
Argum. de periapsido 48,981°
Terdistanco
- Minimuma

243,011 Gm (1,624 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 12,7 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,063 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,1
vdr

Nomo redakti

Ĝi estas nomita en refero al la Ĥarkova ŝtata Universitato de Radio-Elektroniko aŭ ĤTURE (ruse : Харьковский государственный технический университет радиоэлектроники ; ХТУРЭ[1]) nun : Ĥarkova Nacia Universitato de Radio-Elektroniko (ukraine : Харківський національний університет радіоелектроніки), fondita en 1930. Agnoskita faka lernejo de radio-elektroniko, komputado, telekomunikado, metrologio kaj medicinaj kaj bioteknikaj sistemoj, ĤTURE estas ankaŭ konata pro sia servo pri tempo kaj sia radioastronomia esploro pri la meteoroj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Transskribita laŭ la angla alfabeto: "KhTURE"

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (10001 - 11000)Poste:
10680 Ermakov10681 Khture10682 Kutryk