UK 2022
La 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis de la 6-a ĝis 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kanado). Ĝia temo estis “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La kongresejo estis la urbocentra universitato UQAM. Oni unue planis la kongreson por 2020, sed oni poste ŝovis ĝin je du jaroj pro la kronvirusa pandemio. La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) estis la invitanto kaj Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estis la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la Universala Kongreso okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en 1910 en Vaŝingtono (Usono).
UK 2022 | |
---|---|
Loko | Montrealo, Kebekio, ![]() |
Oficiala retejo | esperanto2022.ca |
← Antaŭa | Sekva → |

Rogener Pavinski reĝisoris kaj produktis dokumentan filmon pri tiu ĉi kongreso. [1]
Organiza teamo redakti
La kerna teamo konsistis el ses lokanoj:
- Normand Fleury, estrarano kaj dum longa tempo prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia (ESK), kiun UEA honoris pro la elstara agado dum la solena fermo de la 102-a UK en Seulo (Sud-Koreujo), estis la LKK-estro.
- Nicolas Viau, prezidanto de ESK, estis ankaŭ la vicprezidanto de la LKK kaj zorgis pri alekstera komunikado.
- Joel Amis, la antaŭa ekzekutiva direktoro de Esperantic Studies Foundation (ESF), estis alia vicprezidanto de la LKK.
- Garry Evans, profesia ekonomikisto, estis la kasisto.
- Suzanne Roy (Suzano la Dua), la respondeculo pri ekskursoj
- Eugenia Amis, redaktoro de La Riverego kaj antaŭa redaktoro de Kontakto, okupiĝis pri la rilatoj kaj komunikado kun esperantistoj.
Heredaĵo redakti
Post la kongreso, kiel heredaĵo de la 107a UK, la organiza komitato senvualigis la 8an de septembro de 2023 memortabulon pri la pionira montreala esperantisto Albert Saint-Martin ĉe parko en la arondismento Le Plateau-Mont-Royal kiu jam portis lian nomon pro liaj politikaj aktivecoj.[2]
Referencoj redakti
- ↑ Filmo de Rogener Pavinski 107-a Universala Kongreso de Esperanto [Montrealo, 2022]
- ↑ Éditions de la rue Dorion. Fejsbuka mesaĝo, la 6an de septembro de 2023 Konsultita la 9an de septembro de 2023.
Vidu ankaŭ redakti
- IJK 2022 - en Nederlando
- Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, refondiĝo
- Unio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj, fondiĝo
- 1910 (teatraĵo)
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo (esperante, france kaj angle)
- 1910 - Originala Filmo de la teatraĵo, kiu premieris dum la kongreso
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • |