11675 Billboyle

asteroido

11675 Billboyle estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de februaro 1998 de la franca amatora astronomo Pierre Antonini elde sia privata observatorio en Bédoin (Vaucluse, Francio).

11675 Billboyle
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 11675 Billboyle
Aliaj nomoj 1998 CP2 ; 1981 LG ;
1991 CU4 ; 1996 TM8
Nomita laŭ Willard Boyle vd
Malkovro
Malkovrinto Pierre Antonini
Dato de malkovro 15-a de februaro 1998
Loko de malkovro Bédoin (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
344,636 Gm (2,304 AU)
288,583 Gm (1,929 AU)
400,690 Gm (2,678 AU)
Discentreco 0,1626
Meza anomaliangulo 176,316°
Klinangulo 2,045°
Periodo 1277,179 tagoj (3,497 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,62 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
181,442°
Argum. de periapsido 29,691°
Terdistanco
- Minimuma

138,246 Gm (0,9241 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,812 km vd
Rotacia periodo 3,331653 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,175 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,2
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la kanada fizikisto Willard Boyle (19242011), kun-inventisto de la ŝargkuplita aparato ĉe la Laboratorio Bell en 1969 kaj Nobel-premiito pri fiziko en 2009. La ŝargkuplita lumkaptilo revoluciis kaj la profesian kaj la amatoran astronomion. La asteroido estis aŭtomate malkovrita per ŝargkuplita aparato dum amatora enketo.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (11001 - 12000)Poste:
(11674) 1998 BN2511675 Billboyle(11676) 1998 CQ2