118401 LINEAR

asteroido

118401 LINEAR estas tre malgranda, tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono proksima de la orbitaj resonancoj 1:3 kun Marso kaj 2:1 kun Jupitero.

118401 LINEAR
asteroido
asteroidoperioda kometo
Oficiala nomo 118401 LINEAR
Aliaj nomoj 1999 RE70 ; 2001 AR7
176P/LINEAR
Nomita laŭ Lincoln Near-Earth Asteroid Research vd
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 7-a de septembro 1999
Loko de malkovro Laboratorio Lincoln vd
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
477,690 Gm (3,193 AU)
385,512 Gm (2,577 AU)
569,867 Gm (3,809 AU)
Discentreco 0,1930
Meza anomaliangulo 203,317°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 0,2347°
Periodo 2084,150 tagoj (5,706 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
345,890°
Argum. de periapsido 35,138°
Terdistanco
- Minimuma

236,341 Gm (1,580 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,500 ± 0,100 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,070 ± 0,030
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,2
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 7-an de septembro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo « LINEAR » (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

Orbito redakti

Pro ĝia orbita granda duonakso de 3,1931575 astronomiaj unuoj, (kalkulata por la epoko de la 31-a de majo 2020), ĝi orbitas ĉ. 1,0236 miliono da km cis la arbitracia limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.

Nomo redakti

LINEAR estas la akronimo por Lincoln Near-Earth Asteroid Research.

Kometeca aktivo redakti

La kometa eco de 118401 LINEAR estis malkovrita la 26-an de novembro 2005 de Henry H. Hsieh kaj David C. Jewitt en la kadro de la projekto Hawaii Trails[1] elde la Norda Observatorio Gemini (unu el la Observatorioj de Mauna Kea) kaj konfirmita per la teleskopo de 2,2 m de la Universitato de Havajo, inter la 24 kaj la 27-an de decembro 2005, kaj elde la Observatorio Gemini la 29-an de decembro 2005. La kosmoteleskopo Spitzer estimis la diametron de 118401 LINEAR je 4,0 ± 0,4 km.[2]

Ĝi ricevis la kometan nomon 176P/LINEAR.

La ĉefzonaj kometoj estas rimarkindaj pro iliaj feblaj klinecoj kaj discentrecoj, male al la discentraj, foje klinataj orbitoj de la ceteraj kometoj. Ĉar 118401 LINEAR povas generi hararon da sublimitaj vaporiĝemaĵoj, ĝi devas esti glacia asteroido.

Oni taksas, ke la objektoj de la ĉefa asteroida zono, kies orbitoj estas pli malpli cirklaj, restus komete aktivaj dum ĉ. 10000 jaroj, antaù ol siaj glacioj tute forvaporiĝas, iĝante estingitaj kometoj. Estis sugestita, ke la ĉefzonaj kometoj rezultas de ĵusa alfrapo, kiu eksponis glacian intenaĵon.

En 2017, oni konas ok aliajn objektojn ambaŭe kometoj kaj asteroidoj[3]:

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (118001–119000)Poste:
(118400) 1999 RB63118401 LINEAR(118402) 1999 RK78
Antaŭe:Numeritaj periodaj kometojPoste:
175P/Hergenrother176P/LINEAR177P/Barnard