Malfermi la ĉefan menuon

1272 Gefiono

asteroido
(Alidirektita el 1272 Gefion)

1272 Gefiono estas malgranda tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Gefiona familio, asteroida familio al kiu ĝi donas sian nomon.

1272 Gefiono
asteroido
Oficiala nomo 1272 Gefion
Aliaj nomoj 1931 TZ1 ; A917 SF
Historio
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro
Loko de malkovro
10-a de oktobro 1931
Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
416,400 Gm (2,783 AU)
352,517 Gm (2,356 AU)
480,283 Gm (3,210 AU)
Discentreco 0,153
Meza anomaliangulo 65,110°
Klinangulo 8,423°
Periodo 1696,198 tagoj (4,644 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,85 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
321,605°
Argum. de periapsido 4,333°
Fizikaj ecoj
Diametro 6,965 ± 0,169 km
Rotacia periodo ~0,13 tago (~3,1 horoj)
Geometria albedo 0,252 ± 0,041
Observaj ecoj
Spektroklaso Sl
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,8
Information icon.svg
vdr

La Gefiona familio estis antaŭe konata sub la nomoj de Ceresa familioMinerva familio ĝis kiam oni konstatis, laŭ iliaj spektraj klasoj, ke Cereso kaj 93 Minervo estis entruduloj en tiu familio.

1272 Gefiono estis malkovrita la 10-an de oktobro 1931 de la germana astronomoKarl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Ĝi ŝuldas sian nomon al la Fontano de Gefiono (Gefionspringvandet) en Kopenhago, sur kiu staras statuo de la diino Gefjono de la Nord-ĝermana mitologio.

Eksteraj ligilojRedakti