12 Viktorio

asteroido
(Alidirektita el 12 Victoria)

12 Viktorio estas granda asteroido de la asteroida zono.

12 Viktorio
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 12 Victoria
Aliaj nomoj A850 RA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Viktorio vd
Malkovro
Malkovrinto John Russell Hind
Dato de malkovro 13-a de septembro 1850
Loko de malkovro Greenwich (Britio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
349,166 Gm (2,334 AU)
272,097 Gm (1,819 AU)
426,234 Gm (2,849 AU)
Discentreco 0,221
Meza anomaliangulo 80,591°
Klinangulo 8,363°
Periodo 1 302,439 t (3,57 j)
Meza cirkulrapido 19,26 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
235,547°
Argum. de periapsido 69,747°
Naturaj satelitoj eble duopa asteroido ?
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
112,8 km
115,087 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,5 ×1018 kg
~2 000 kg/m3
~ 0,0315 m/s2
~ 0,06 km/s
Rotacia periodo 0,3609 t (8,6599 h)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 174 K
Geometria albedo 0,177
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 6,55
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

12,16
8,68
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,057"
0,178"
vdr

Malkovro redakti

Viktorio estis la dekdua malkovrita asteroido, kaj tria malkovrita far de la brita astronomo John Russell Hind, la 13-an de septembro 1850 elde la Royal Greenwich Observatory en ĉirkaŭurbo de Londono (Britio).

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Viktorio, romia diino de la venko, sed ankaŭ antaŭnomo de la reĝino Viktoria, tio, kiu estigis kverelon. Benjamin Apthorp Gould proponis anstataŭe la nomon de Klio (kiu estos tiu de 84 Klio) sed William Cranch Bond, rigardita kiel astronomia eminentulo de Usono, asertis ke la tiama kutimo de mitologiaj nomoj estis respektita. Tiu opinio venkis.

Simbolo redakti

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Viktorio estas    (stelo kun branĉo de laŭro).

Ecoj redakti

Ĝia surfaco, meze hela, ŝajnas konsisti el miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kaj silikatoj.

Observoj per radaro, ondbrila interferiometrio kaj aliaj metodoj de bilda traktado[1] montras ke 12 Viktorio estas longoforma, oni suspektas ĝin esti duopa asteroido.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
11 Partenopo12 Viktorio13 Egerio