13-a de septembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de septembro estas la 256-a tago de la jaro (la 257-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 109 tagoj restas.
Je la 13-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -509: (244 laŭ Romia erao) Konsekro de la templo de Jupitero sur Kapitolo (unua certa dato en la historio de Romo)
- 533: Armeo de Bizanca Imperio venkis vandalojn en batalo de Ad Decimum (regiono de Kartago)
- 604: Sabiniano fariĝis papo
- 1015: 7 mil membra armeo gvidata de pola duko Mjeŝko la 2-a transiris Elbon kaj eksieĝis Miśnia - la murzonigitan urbon savis elfluo de la rivero
- 1189: Abatejo Westminster: Rikardo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1309: En Myślibórz la ordeno de germanaj kavaliroj subskribis interkonsenton kun Brandenburgio, laŭ kiu ili aĉetis kontraŭ 10 mil hrivnoj fikcian rajton al Pomerio de Gdańsk, akiritan por Brandenburgio de la reĝo de Hungario kaj Ĉeĥio kaj titola reĝo de Pollando Venceslao la 3-a (Bohemio)
- 1310: Johano de Luksemburgo ricevis de sia patro feŭdon, la landon Luksemburgo
- 1333: Oni subskribis interkonsenton pri konstruo de la Katedralo de Königsberg en Princepiskoplando Sambio
- 1353: Pollando: Nowe Miasto Lubawskie ricevis urborajton
- 1376: Papo Gregorio la 11-a forlasis Avignon
- 1431: Dum militiro de la Ordeno de germanaj kavaliroj al Kujavio pola kamparana armeo decide venkis en la batalo de Dąbki, apud Wyrzysk (distrikto Pilski)
- 1438: Alfonso la 5-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1443: Pollando: Koniecpol iĝis urbo
- 1501: Mikelanĝelo komencis skulpti Davidon
- 1515: Italio: Batalo de Marignano inter francoj kaj svisoj komenciĝis apud Melegnano
- 1584: Renesanca arkitekturo: Monaĥejo de El Escorial apud Madrido estis finkonstruita
- 1598: Filipo la 3-a iĝis reĝo de Hispanio kaj Portugalio
- 1691: Venko de pola armeo gvidata de la reĝo Johano la 3-a Sobieski en batalo de Pererita apud Prut dum moldava militiro, kadre de pola-turka milito (1683-1699) - poloj transiris la riveron
- 1745: Francisko la 1-a Stefano kun Maria Tereza de Aŭstrio iĝis geimperiestroj de la Sankta Romia Imperio
- 1759: Sepjara milito: venko de brita armeo super la franca en Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo proksime al Kebekurbo (Nova Francio) malgraŭ mortigaj vundoj de generalo James Wolfe
- 1788: Konstitucia Kongreso indikis Nov-Jorkon provizora ĉefurbo de Usono
- 1789: Novjorko por unu jaro iĝis ĉefurbo de Usono
- 1791: Reĝo de Francio Ludoviko la 16-a subskribis novan konstitucion
- 1810: En Bonaero Unua Nacia Asembleo kreis publikan bibliotekon, kiu alinomiĝos Nacia Biblioteko de Argentino
- 1814: Venko de usona armeo super la brita en batalo de Baltimore
- 1845: Terpoma infekto unuafoje observata en Irlando - rezulte malbona rikolto kaŭzas grandan malsategon
- 1847: Meksika-usona milito: venko de usona armeo en batalo de Ĉapultepeko
- 1848: Eksplodo enbatis ferstangon al la kranio de Phineas Gage, igante lin grava frua kazo de personecoŝanĝo devenanta de damaĝita cerbo
- 1848: En Universitato de Lvovo ekfunkciis katedro de la ukraina lingvo
- 1849: Nikolaj Gogol, post jara pilgrimado al la Sankta Lando, ekloĝis en Moskvo
- 1850: Brita astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Viktorio
- 1868: Usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Klimeno
- 1880: Pacifika Milito: ĉilia militŝipo estis sinkigita de perua eksplodiga boato
- 1890: Britoj establis fortikaĵon Salisbury, nun la ĉefurbo de Zimbabvo - Harareo
- 1898: Germanaj astronomoj Friedrich Karl Arnold Schwassmann kaj Max Wolf malkovris asteroidon Patricio
- 1899: Brita geografo Halford John Mackinder kiel la unua grimpis Monton Kenja
- Unua Mondmilito
- 1914: Batalo de Aisne (maldekstra alfluanto de Uazo) inter Germanio kaj Francio komenciĝis
- 1918: Usona prezidento Woodrow Wilson akceptis reprezentantojn de batalanta por sendependeco Pollando: Ignacy Paderewski kaj Roman Dmowski
- 1921: Dua Pola Respubliko: unua registaro de Wincenty Witos falis
- 1922: Greka-turka milito: post konkero de Izmir turkoj kaŭzis grandan incendion de la urbo, kie bruliĝis kristanaj kvartaloj
- 1923: Miguel Primo de Rivera organizis sensangan puĉon en Hispanio - Diktaturo de Primo de Rivera komenciĝis
- 1931: Szilveszter Matuska, hungara teroristo, eksplodiginta viadukton kun fervojo mortiginte 22 homojn; oni false akuzis komunistojn kaj ekzekutis kelkajn el ili
- 1934: Pollando anoncis al Ligo de Nacioj ke sen internacia kontrolo ĝi rezignas pri kunlaboro pri la malgranda Versajla traktato (rajtoj de naciaj malplimultoj), kiu ne devigis Germanion, neglektanta sufiĉe grandan polan malplimulton
- 1938: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki malfondis Sejmon kaj Senaton
- Dua Mondmilito
- 1939: germana-pola milito: pola Gerniko: rezulte de eksperimenta bombado de Frampol forbrulis ne malpli ol 90% de konstruaĵoj; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis 152 civilulojn en 5 lokoj, en tio 13 judojn, kaj en vilaĝo de distrikto Kozienicki murdis 54 virojn; germana polico pafmortigis en Bydgoszcz ĉ. 100 polojn kaj en Serock 29 personojn; nokte de la 13-a/14-a de septembro en Zambrów germanoj murdis ĉ. 200 polajn militkaptitojn; polaj taĉmentoj rekonkeris Kałuszyn; generalo Władysław Anders sukcese atakis germanojn en Mińsk Mazowiecki, sed pro ilia supereco devus poste retiriĝi; polaj ŝipetoj faris baraĵon kun maraj minoj sude de Hel; dum germana bombado de Stryj (nun en Lviva provinco) polaj soldatoj retiriĝis kaj la urbon okupis la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kun lokaj ukrainoj (500-700 personoj); Ordnungspolizei alveturigis unuan polan pastron de Gniezno-diocezo al koncentrejo Dachau; Gestapo en Opole anoncis likvidon de la pola malplimulto; el malliberejo en Bresto estis liberigita kungvidanto de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj Stepan Bandera, kondamnita al ĝismorta malliberigo pro partopreno en atenco kontraŭ pola ministro Bronisław Pieracki en 1934; du polaj ĉasaviadiloj "Łoś" devis surteriĝi en Sovetunio — la skipanojn mortigis NKVD kaj la flugmaŝinojn rigardis Stalin mem; Litovio rifuzis germanan proponon ataki Pollandon kaj okupi Vilnon; trajno kun 75 tunoj da oro el rezervoj de Pola Banko transiris polan-rumanan landlimon en Śniatyń - la ŝarĝo tra Konstanco, Istanbulo kaj Bejruto la 5-an de oktobro atingis francan Toulon
- 1940: Germana okupado de Pollando: okupaciaj regopovoj fondis Statistikan Oficejon por Ĝenerala Gubernio; Hans Frank subskribis Disponon pri limigo de restado en ĜG - jura bazo por kreo de judaj getoj; Nord-Afrika kampanjo komenciĝis: Itala Imperio atakis Egiption - itala 10-a Armeo ekatakis de Cirenaiko al Sidi Barrani; Batalo de Anglio: germanaj bomboj detruis la Palacon Buckingham en Londono
- 1941: Holokaŭsto: en Brahiń apud Homel germanoj murdis ĉ. 300 judojn; germana polico pafmortigis en Stary Sącz 20 judinojn; nokte de la 13-a/14-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis liniŝipojn en Brest
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Radogoszcz (vojevodio Tarnów) 3 polojn pro kaŝo de judo; Orienta Fronto: apud Novorossijsk trupoj de la 47-a Armeo stabiligis la defendon
- 1943: Germana polico forveturigis de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico 132 virojn; Gestapo pafmortigis en Zemborzyn 5-personan familion; Pola Rezistomovado: taĉmento de Popola Gvardio haltigis en Głosków du trajnojn kun greno kaj disdonis ĝin; trupoj de Brjanska Fronto konkeris du stacidomojn en la urbo Brjansko
- 1944: Ribelo de Varsovio: germanoj eksplodigis 4 pontojn super Vistulo; en ribela malsanulejo vivbruliĝis 60 personoj, la ceterajn vunditojn germanoj murdis; nokte de la 13-a/14-a de septembro sovetaj aviadiloj super Mezurbo unuafoje ĵetis nutraĵon kaj armilojn por ribelantoj; Ruĝa Armeo okupis apudvistulan Varsovian kvartalon Praga kaj konkeris Łomża; de Koncentrejo Ravensbrück Gestapo translokis 500 polinojn al alia en Buchenwald; Royal Air Force bombadis Osnabrukon - la malnova urbo brulis; en koncentrejo Dachau estis murdita barata verkistino Noor Inayat Khan; en rumana Banato hungaraj trupoj konkeris Arad
- 1945: Kapitulaco de japanaj armeoj en Birmo kaj Nauro
- 1946: En Krakovo estis ekzekutita germana militkrimulo Amon Göth
- 1950: Miguel Itzigsohn malkovris la asteroidon Fanatiko
- 1956: IBM lanĉis unuan diskaparaton
- 1959: Heinrich Lübke iĝis prezidento de Federacia Respubliko Germanio
- 1960: En Usono okazis unua simpozio pri bioniko
- 1968: Albanio retiriĝis de Varsovia Traktato
- 1970: Ĉefaj Mondaj Maratonoj: unua Novjorka maratono okazis en Centra Parko de la urbo
- 1971: Ĉikanita de komunistoj pola piloto Eugeniusz Pieniążek transiris landlimon pere de memkonstruita unupersona aviadilo "Kukułka" (Kukolo), kaj tra Slovakio kaj Hungario atingis Subotica en Jugoslavio, fine setliĝis en Svedio - en 2005 la aviadilon li transdonis al Muzeo de la Pola Aviado en Krakovo
- 1975: En Rijksmuseum furiozulo detruis la pentraĵon de Rembranto La noktaj gardistoj
- 1979: Bantustano Venda sendependiĝis - revenis al Sud-Afriko en 1994
- 1980: "Solidareco"
- Ŝtata Konsilio de Pola Popola Respubliko voĉdonis pri maniero registri establiĝantajn liberajn sindikatojn
- Dum kunsido de Landa Defend-Komitato oni decidis pri preparoj al militjuro
- 1981: Landa Defend-Komitato informis plej superajn regopovojn de Pola Popola Respubliko pri preteco enkonduki militan staton dum 48 horoj depost la decido, kiu sekvis la 12-an de decembro 1981
- 1982: Milita stato en Pollando: en malliberejo en Hrubieszów pli ol 100 kondamnitoj pro opozicia agado entreprenis fastostrikon, postulante statuson de politikaj enprizonigitoj
- 1982: [Soveta-afgana milito: 105 vilaĝanoj el Podkvab-e Ŝana estis vivbruligitaj de sovetaj soldatoj
- 1984: Ŝimon Peres iĝis duafoje ĉefministro de Israelo
- 1985: Premiero de komputila ludo Super Mario Fratoj, kiel la platforma videoludo lanĉita de Nintendo Entertainment System
- 1987: Nuklea akcidento: 100 mil homoj estis minacitaj al joniga radiado en Goiânia (Brazilo) - 7 mortis
- 1989: En Ukrainio unuaj AIDS-pacientoj estis identigitaj - du junaj loĝantoj de Kievo
- 1993: Jaser Arafat kaj Jicĥak Rabin subskribis en Vaŝingtono interkonsenton pri fondo de planota Palestina Aŭtonomio, pli frue negocita en Oslo
- 1994: Tuluzo: unua flugo de Airbus, la plej larĝkorpa aviadilo
- 1999: Moskvo: en bomba atenco kontraŭ loĝbloko pereis 119 personoj — la aŭtoritatoj akuzis pri tio ĉeĉenajn islamistojn, laŭ opoziciaj medioj kaj ekz. Aleksandr Litvinenko por provoki la duan rusan-ĉeĉenan militon, ĉar la unuan rusoj malgajnis, kaj prezidentigi Vladimir Putin, estron de specialaj servoj
- 2007: Deklaracio pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- 2008: Nov-Delhio: 30 personoj pereis kaj 90 vundiĝis en serio de 5 sinkronigitaj bombaj atencoj fare de islama terorismo sub gvido de Abdul Subhan Qureshi
- 2013: 37 personoj pereis en incendio de psikiatria malsanulejo en vilaĝo Luka (Novgoroda provinco, Rusio)
- 2015: Dum postkuro de ĝihadistoj sur Libia Dezerto egiptaj sekurecaj fortoj erare pripafis konvojon kun meksikaj turistoj, mortigante 12 kaj vundante 10 personojn
- 2017: Dum sesio de Internacia Olimpika Komitato en Limo oni anoncis Somerajn Olimpikojn en Parizo (2024) kaj en Los-Anĝeleso (2028)
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 202-a tago de rusa agreso: Perdoj de Rusia armeo dum la daŭranta septembra kontraŭofensivo en Ĥersona provinco estas 86 tankoj, 158 kirasitaj bataltransportiloj, 106 artileriaj sistemoj, 159 veturiloj kaj 46 aliaj unuoj — oni malkovris 40 militkrimojn, en Ĥarkiva provinco rekonkerita Vovĉansk, miloj da rusiaj soldatoj trafis al ukraina mallibero, kune kun altrangaj oficiroj; pasinttage ĉ. 350 rusiaj soldatoj estis mortigitaj; fuĝintaj el Izjum rusoj mortigis siajn vunditojn — novaj faktoj pri rusia kruelco; en liberigita Balaklijo 40 ukrainoj estis torturataj; pasinttage 8 lokoj oriente transiris sub la ukrainan kontrolon — ukrainaj trupoj atingis Oskol (alfluo de Donec); rusiaj soldatoj forlasis Kreminna; oni trovis, unuafoje paffalgitan, restaĵojn de irana senpilota aviadilo; nokte rusoj pripafis kaj detruis lernejon kaj antaŭlernejon en Lozova, kie frekventis 500 lernantoj kaj edukiĝis 80 infanoj; Volodimir Zelenskij: ni reakiris pli ol 6 mil km² — ĉiutage sur reakirataj okupataj teritorioj oni averaĝe konstatas 200 militkrimojn
- Mondreago: Azerbajĝano nokte per raketoj atakis Armenion; jam 9 landoj, Pollando, Latvio, Litovio, Estonio, Ĉeĥio, Slovakio, Danio, Belgio kaj Nederlando ĉesis doni vizojn al rusiaj turistoj; Bulgario transdonos medicinajn pakaĵojn por 35 mil ukrainaj soldatoj
Naskiĝoj
redakti- 1087: Johano la 2-a Komneno, imperiestro de la Bizanca Imperio (m. 1143)
- 1475: Cezaro Borgia, itala dungosoldatestro, eksterleĝa filo de papo Aleksandro la 6-a (m. 1507)
- 1506: John Leland, angla poeto kaj antikvaĵisto (m. 1552)
- 1520: William Cecil, angla nobelo kaj politikisto (m. 1598)
- 1581: Ferenc Nagy Szabó, hungara tajlomajstro, memuaristo (m. 1658)
- 1583: Girolamo Frescobaldi, itala komponisto kaj orgenisto de baroko (m. 1643)
- 1630: Olof Rudbeck, sveda klerulo, humanisto, kuracisto, profesoro (m. 1702)
- 1693: Joseph Emanuel Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto (m. 1742)
- 1797: Sándor Aranyosrákosi Székely, hungara unitariisma episkopo, verkisto (m. 1854)
- 1814: Nicolaas Beets, nederlanda verkisto (m. 1903)
- 1819: Clara Schumann, germana pianistino kaj komponistino (m. 1896)
- 1830: Marie von Ebner-Eschenbach, aŭstra verkistino, enestanta en Austria antologio (m. 1916)
- 1835: Edward C. Hegeler, germana-usona entreprenisto kaj eldonisto (m. 1910)
- 1838: Diederich Volkmann, germana filologo kaj lernejestro (m. 1903)
- 1838: Otto Benndorf, germana kaj aŭstra arkeologo (m. 1907)
- 1846: Friedrich Zange, germana pedagogo kaj teologo (m. 1931)
- 1852: István Petelei, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1910)
- 1854: Napoleon Cybulski, pola fiziologo, malkovrinto de adrenalino, kunkreinto de endokrinologio, pioniro de elektroencefalografio (m. 1919)
- 1857: Michał Drzymała, pola kamparano, simbolo de la batalo pri poleco en la prusa aneksaĵo de Pollando (m. 1937)
- 1857: Károly Deme, hungara pedagogia verkisto kaj instruisto (m. 1926)
- 1857: Milton Hershey, usona ĉokolada magnato (n. 1945)
- 1860: John Pershing, usona generalo (m. 1948)
- 1868: Otokar Březina, ĉeĥa poeto, pensisto, mistikulo, eseisto (m. 1929)
- 1874: Ernő Desbordes, hungara, rumania hungara politikisto, publicisto (m. 1939)
- 1874: Arnold Schönberg, aŭstra-usona komponisto (m. 1951)
- 1877: Wilhelm Filchner, german-svisa esploristo de Pamiro, Tibeto kaj Antarkto (m. 1957)
- 1880: Zoltán Zsögön, hungara, rumania hungara poeto, verkisto (m. 1951)
- 1881: Ramón Grau San Martín, prezidento de Kubo (m. 1969)
- 1883: August Zaleski, pola politikisto, diplomato, prezidento de la pola ekzila registaro (m. 1972)
- 1883: Sergej Stepanoviĉ Ĉaĥotin, rusia, soveta mikrobiologo kaj sociologo, antaŭvidanto, esperantisto (m. 1973)
- 1891: Dezső Bürger, rumania hungara kemiisto, verkisto (m. 1944)
- 1893: Antono Llinás Bellvehi, hispana komercisto kaj esperantisto, SAT-ano (m. 1992)
- 1894: László Fémes, hungara, rumania hungara dramisto, ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1894: Katalin Pataky, hungara pentristino (m. 1946)
- 1894: Julian Tuwim, pola poeto, tradukisto de la rusa kaj franca poezio, satiristo, aŭtoro de porinfana literaturo, esperantisto (m. 1953)
- 1897: Árpád Kovács, rumania hungara juristo (m. 1946)
- 1899: Corneliu Zelea Codreanu, rumana mistikulo kaj politikisto, iniciatinto kaj gvidanto de Fergvardio aganta en intermilita periodo, kontraŭkomunista kaj kontraŭa al judoj kaj framasonismo, murdita (m. 1938)
- 1899: Georgo Peradze, kartvela-pola sciencisto, teologo kaj orientalisto, arkimandrito, ortodoksisma sanktulo, viktimo de Aŭŝvico (m. 1942)
- 1904: Richard Scheringer, germana soldato kaj politikisto (m. 1986)
- 1912: József Szamosi, hungara ĵurnalisto, reĝisoro (2010)
- 1913: Győző Mátéffy, rumania hungara pedagogo, publicisto (m. nekonata)
- 1914: Leonard Feather, brita ĵazmuzikisto (m. 1994)
- 1916: Géza Benedek, rumania hungara kuracisto (m. 2010)
- 1918: Dick Haymes, argentina kantisto de svingo kaj aktoro (m. 1980)
- 1922: Yma Sumac, perua-usona kantistino (soprano) kaj aktorino (m. 2008)
- 1928: Robert Indiana, usona artisto (m. 2018)
- 1933: Eginald Schlattner, germanlingva verkisto kaj pastoro el Rumanio
- 1937: Don Bluth, usona reĝisoro, videoluda dezajnisto
- 1941: Óscar Arias, prezidento de Kostariko, Nobelpremiita pri paco
- 1941: Zoltán Bogáthy, rumania hungara psikologo
- 1942: Judit Szabó, rumania hungara etnografino, muzeologino
- 1946: Sławomir Petelicki, pola generalo, diplomato, komandanto de kontraŭterorisma militista unuo GROM, murdita (m. 2012)
- 1949: Giorgio Silfer, itala lingvisto kaj verkisto, kunfondinto de LF-koop, Esperanta PEN-Centro, Kvinpetalo, "Literatura Foiro", ĉefiniciatinto de Esperanta Civito kaj kunlanĉinto de raŭmismo, kungvidanto de Kultura Centro Esperantista, edzo de Perla Martinelli
- 1950: Włodzimierz Cimoszewicz, pola politikisto kaj juristo
- 1951: Salva Kiir Mayardit, sud-sudana ribelgvidanto, ĉefo de Liberiga Armeo de la Sudana Popolo, prezidento
- 1953: Ludger Schméink, germana esperantisto, ĉefredaktoro de "Ruhr-Espero", iniciatinto de translima partnereco inter esperantistoj de Essen kaj Nederlando, vikipediisto
- 1957: Aleksandr Ŝevĉenko, sovetia, rusia inĝeniero kaj ĵurnalisto, partopreninto de Esperanto-kurso ĉe Irina Gonĉarova, kun sia edzino Elena kaj Dmitrij Perevalov, fondinta esperantistan eldonejon Impeto, kunredaktoro de Esperanto-ĵurnalo "Moskva gazeto", Esperanto-vortaristo, tradukinto kaj eldoninto de la romano de Vladimir Varankin "Metropoliteno", patro de Dima Ŝevĉenko (m. 2012)
- 1960: Béla Finta, rumania hungara matematikisto, docento
- 1964: Rafał A. Ziemkiewicz, pola verkisto kaj ĵurnalisto
- 1971: Goran Ivanišević, kroata tenisisto
- 1973: Martin Kocher, aŭstra ministro kaj ekonomikisto
- 1982: Soraya Arnelas, hispana kantistino
- 1984: Annamária Máthé. rumania hungara aktorino
- 1989: Thomas Müller, germana futbalisto
Mortoj
redakti- 81: Tito, imperiestro de la Romia Imperio (n. 30)
- 1321: Dante Alighieri, itala poeto (n. 1265)
- 1506: Andrea Mantegna, itala pentristo kaj gravuristo (n. 1431)
- 1557: John Cheke, angla klerulo kaj politikisto (n. 1514)
- 1592: Michel de Montaigne, franca verkisto (n. 1533)
- 1598: Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio (n. 1527)
- 1705: Emeriko Thököly, hungara ŝtatestro, ribelestro de kurucoj kontraŭ Habsburgoj (n. 1657)
- 1759: James Wolfe, brita generalo (n. 1727)
- 1794: Jean-Pierre Claris de Florian, franca verkisto (n. 1755)
- 1806: Charles James Fox, brita politikisto (n. 1749)
- 1808: Catharina Elisabeth Goethe, patrino de Johann Wolfgang von Goethe (n. 1731)
- 1831: Sándor Rudnay, hungara-slovaka primaso, teologo (n. 1760)
- 1870: Johann Gottlieb Benjamin Siegert, germana kuracisto kaj farmakologo (n. 1796)
- 1872: Ludwig Feuerbach, germana materiisma filozofo, kreinto de naturalisma etiko (n. 1804)
- 1885: Friedrich Kiel, germana komponisto, muzikpedagogo (n. 1821)
- 1887: Alois von Brinz, germana juristo kaj politikisto (n. 1820)
- 1894: Emmanuel Chabrier, franca komponisto kaj pianisto (n. 1841)
- 1913: Albert Szaniszló, hungara agrikulturisto, zoologo, fakverkisto (n. 1844)
- 1913: Aurel Vlaicu, rumana inĝeniero, pioniro de aviado (n. 1882)
- 1914: František Gellner, ĉeĥa verkisto, poeto kaj karikaturisto (n. 1881)
- 1921: Béla Jánosi, hungara filozofo, estetikisto (n. 1857)
- 1928: Italo Svevo, itala verkisto kaj publicisto (n. 1861)
- 1931: Lili Elbe, dana transgenra artistino (n. 1882)
- 1932: Dezső Járosy, hungara muzikestetikisto, orgenisto, kapelestro (n. 1882)
- 1944: Dezső Bürger, rumania hungara kemiisto, verkisto (n. 1891)
- 1944: Noor Inayat Khan, barata verkistino, partoprenantino de la franca rezistado, ekzekutita en koncentrejo Dachau (n. 1914)
- 1958: Charles Crane, urbestro de Honolulu, eldonisto de gazeto en la havaja lingvo (n. 1869)
- 1963: Karl Meister, germana klasika filologo (n. 1880)
- 1977: Leopold Stokowski, brita dirigento (m. 1882)
- 1978: Ádám Réz, hungara tradukisto, kritikisto, publicisto (n. 1926)
- 1983: Boris Palotai, hungara verkistino (n. 1904)
- 1984: István Juhász, rumanihungara historiisto, redaktoro de "Reformita Revuo" (n. 1915)
- 1989: Géza Frid, hungara-nederlanda komponisto (n. 1904)
- 1989: Jenő Horváth, hungara pastro, poeto, verkisto (n. 1900)
- 1995: Győző Csorba, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1916)
- 1996: Tupac Shakur, usona repmuzikisto, murdita (n. 1971)
- 2005: Julio César Turbay Ayala, prezidento de Kolombio (n. 1916)
- 2006: Ann W. Richards, usona politikistino, ŝtatestrino de Teksaso (n. 1933)
- 2014: István Avar, hungara aktoro de la nacio (n. 1931)
- 2019: György Konrád, hungara verkisto, politikisto kaj sociologo (n. 1933)
- 2020: György Keleti, hungara politikisto, ministro, oficiro (n. 1946)
- 2021: Antony Hewish, brita astrofizikisto kaj radioastronomo, Nobelpremiita pro malkovro de pulsaro (n. 1924)
- 2022: Jean-Luc Godard, franca filmisto (n. 1930)
- 2023: Roger Whittaker, angla muzikisto (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romkatolika Kalendaro: memoro de Sankta Johano Krizostomo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Tago de programisto (krom superjaro)
- Memor-Tagoj de Viktimoj de Gestapo en Krakovo, ekde 2007, memore al transpreno de germanaj nazioj de Silezia Domo en 1939
La 13-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.