130-aj jaroj

jardeko

1-a jarcento | 2-a jarcento | 3-a jarcento

Jaroj 110 | Jaroj 120 | Jaroj 130 | Jaroj 140 | Jaroj 150

130 | 131 | 132 | 133 | 134 | 135 | 136 | 137 | 138 | 139

Eventoj redakti

Romia Imperio redakti

  • 130: morto de Antinous.
  • 130: En Romo, leĝo malpermesas la mortigon de sklavoj sen proceso.
  • 130: La Templo de Olimpia Zeŭso estas finita en Ateno.
  • 130: Ptolemeo tabulas angulojn de refrakto por pluraj materialoj.
  • Post 131: publikigo de Porĉiama Edikto en Romo. Ĉi tiu ŝanĝo signifas, ke senataj dekretoj fariĝas nura konfirmo de la imperia parolo.
  • 131: Reorganizo de la Imperia Konsilio: Centra administrado plifortiĝas, kaj administraj postenoj estas konfiditaj al kavaliroj laŭ tre strikta hierarkio. Per tiu reorganizado, la Romia senato ne plu regas la komercon
  • 131: Edikto de Hadriano malpermesanta la praktikon de cirkumcido. Aldone, Hadriano malpermesas publikan legadon de la Torao, punitan de morto, same kiel observadon de festoj kaj sabatoj, instruadon de juda juro kaj ordigon de rabenoj.
  • 131: La Templo de Baalshamin estas konstruita en Palmira[1].
  • 132: Konstruado komenciĝas sur la Maŭzoleo de Hadriano en Romo, hodiaŭ konata kiel Kastelo de Sankta Anĝelo.
  • 132-135: ribelo de Bar Kokhba en Judujo. Fundo de Aelia Capitolina. Hadriano forpelas la Judojn el Judujo. La provinco estas nomata Sirio-Palestino.
  • 134: La Villa Adriana (vilao de Hadriano) en Tivoli estas finita.
  • 134: En Romo, Ateneo malfermiĝas kun fakultatoj en Retoriko, Juro kaj Filozofio.
  • 135: Juda diasporo komenciĝas kiam imperiestro Hadriano forpelas judojn de Jerusalemo. La postvivantojn de la masakroj disiĝas tra la Romia Imperio.
  • 136-138: milito de Romo kontraŭ la Sueboj[2].
  • 138: morto de Hadriano. Komenco de la reĝado de Antoninus, romia imperiestro (fino en 161).

Azio redakti

  • 130: Huviŝka iĝas reĝo de la Kushana Imperio en Barato.
  • 132: Ĉina sciencisto Zhang Heng elpensas la unuan sismometron por decidi la ĝustan kardinalan direkton de tertremoj okazintaj je centojn da kilometroj; la aparato uzas serion de kompleksaj dentradoj ĉirkaŭ centra svinganta pendolo

Gravaj personoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (en) Javier Teixidor (2015). The Pagan God: Popular Religion in the Greco-Roman Near East. Princeton University Press. p. 132. ISBN 978-1-4008-7139-1
  2. (fr) Patrick Le Roux, Le Haut-Empire romain en Occident, d'Auguste aux Sévères, Éditions du Seuil, 1998, 499 p. (ISBN 978-2-02-025932-3)