14-a de majo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 14-a de majo estas la 134-a tago de la jaro (la 135-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 231 tagoj restas.
Je la 14-a de majo okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1027: En katedralo en Reims Henriko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1097: Unua krucmilito: sieĝo de Nicea komenciĝis
- 1264: Anglio: dum enlanda milito okazis batalo de Lewes
- 1483: Karlo la 8-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1509: Franca armeo konkeris Venecian respublikon en batalo de Agnadello
- 1560: Per venko de turkoj finiĝis batalo de Ĝerbao - kristana ŝiparo perdis 60 ŝipojn kaj 20 mil homojn
- 1590: Pollando: Cieszanów iĝis urbo
- 1607: Nordameriko: Jamestown (Virginio) fondiĝis kiel unua konstanta brita setlejo
- 1610: Parizo: katolika fanatikulo François Ravaillac per ponardo murdis la francan reĝon Henriko la 4-a
- 1643: Post morto de la franca reĝo Ludoviko la 13-a ektronis lia pli aĝa 4-jara filo Ludoviko la 14-a - regentino iĝis la vidvino Anna de Aŭstrio, ministro iĝis kardinalo Jules Mazarin
- 1772: Unua dispartigo de Pollando fare de Reĝlando Prusio, Aŭstrio kaj Rusio - aŭstra armeo transpaŝis limojn de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (kontraŭpola kampanjo por la eŭropa publika opinio kaŭzis, ke Voltaire gratulis al la prusa reĝo en la enciklopedio la duan dispartigon)
- 1796: Edward Jenner kiel la unua aplikis vakcinadon kontraŭ variolo
- 1804: Ekspedicio de Lewis kaj Clark komenciĝis, kiu kiel unua atingis okcidentan marbordon de Usono apud la Pacifika Oceano
- 1809: Dum la pola-aŭstra milito Lublin estis rekonkerita de poloj
- 1811: Paragvajo sendependiĝis (de Hispanio)
- 1869: En Aŭstrio-Hungario oni enkondukis 8-jaran devigan instruadon, limigis maksimuman nombron de lernantoj por klaso al 80, kaj senigis eklezion de superrigardo
- 1879: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Filomelo
- 1894: Malfermo de la turo en Blackpool, la brita apudmara kuracloko, kiu tiutempe estis la plej alta konstruaĵo en la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1900: La 2-a Somera Olimpiko komenciĝis en Parizo - ĝi ekfamis pri malbona organizado, ĝis tiu grado, ke kelkiuj konkuristoj ne sciis, ke partoprenas Olimpiajn ludojn, kaj spektantoj devis erarvagi tra Parizo serĉe de aranĝoj, kiujn elektis
- 1908: Wilbur Wright unuafoje ekflugis kun pasaĝero
- 1912: Kristiano la 10-a iĝis reĝo de Danio
- 1913: Unua Balkana milito: eŭropaj potencoj alterigis taĉmenton en senleĝe aneksita de Montenegro estinta turka fortreso Shkodër, kiu estis transdononta al Albanio
- 1919: Ĉilio: en Koncepciono fondiĝis Universidad de Concepción
- 1919: Pola-ukraina milito: komenco de ofensivo de la pola armeo komandata de generalo Józef Haller en Orienta Galicio
- 1920: Pola-bolŝevika milito: en Belorusio komenciĝis bolŝevika ofensivo komandata de Miĥail Tuĥaĉevskij - haltigita de Pola Soldataro duone de aŭgusto en la Batalo de Varsovio, kiu protektis Okcidentan Eŭropon antaŭ komunista revolucio
- 1920: Laŭ iniciato de Stefan Żeromski fondiĝis Sindikato de Polaj Literaturistoj
- 1926: Maja puĉo: pro kontraŭatako de la soldataro de marŝalo Józef Piłsudski polaj regopovoj retiriĝis ĝis Wilanów, kie vespere ĉefministro Wincenty Witos demisiis, kaj prezidento Stanisław Wojciechowski elposteniĝis favore al marŝalo Maciej Rataj
- 1938: Ĉilio forlasis Ligon de Nacioj
- 1938: Antaŭ futbala matĉo en Berlino kun germanoj reprezentantaro de angla nacia teamo de futbalo levis manojn laŭ germana-nazia saluto Heil Hitler direkte al honora loĝio, sur kiu sidis interalie Rudolf Heß, Joseph Goebbels kaj Joachim von Ribbentrop
- 1939: Lina Medina iĝis la plej juna patrino de filo, kiel la plej juna adoleskanto, pro frumatura pubereco
- 1939: Vizito de pola militista delegitaro kun ministro pri armeaj aferoj en Parizo komenciĝis - la interparoloj fruktis pri precizigo de francaj aliancaj devoj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico daŭrigis en Varsovio stratan homkaptadon; Nederlando kapitulacis dum aerbombado de Roterdamo - dum interparoloj pri kapitulaco Luftwaffe detruis ĉefe centron de la urbo; Luftwaffe sinkigis ĉe la nederlanda marbordo la polan pasaĝeran ŝipon MS Chrobry; batalo de akvobaraĵo Afsluitdijk finiĝis - Wehrmacht malsukcesis; Parizo: vicministro pri armeaj aferoj brigada generalo Marian Kukiel skribis en sia multobligita Oficira sekreta ordono n-ro 18: Mi postulas de ĉiuj soldatoj trakti kiel aparte sekretaj ĉiun informon pri polaj organizaĵoj kaj ilia agado en la lando kaj inter elmigrantaro; oni devas kompreni ke ankaŭ en Francio, Rumanio, Hungario ktp aktivas spionagentejoj la rusa kaj germana
- 1941: Krakovo: germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio ordonis forigi de publikaj lokoj, kune kun lernejoj, memoraĵojn pri Józef Piłsudski; en Poznań en aresto estis 642 poloj, akuzitaj pri apartaneco al subtera Nacia Partio, kaj Gestapo konstatis ekziston de konspira organizaĵo "Żelazna Brygada" (Fera Brigado), kiu verŝajne disponis pri sabotaj grupoj, alvenintaj de Ateno; en okupata parto de Francio germana polico faris unuan pli grandan surstratan homkaptadon de viroj kun juda nacieco - inter 3747 kaptitoj estis parto kun pola civitaneco; Egiptio: "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando) informis, ke al Haifo alvenis 400 elmigrintojn de Pollando, Ĉeĥoslovakio, Germanio kaj Jugoslavio - inter 150 polaj troviĝas 70 judoj
- 1942: Holokaŭsto: al koncentrejo Majdanek germanoj alveturigis 320 judojn kun pola kaj germana civitaneco; en Novjorko inaŭguris agadon Pola Scienca Instituto
- 1943: Germana polico pafekzekutis en Krynki 75 personojn kaj en Piotrowice 25 judojn; en Poznań germanoj ekzekutis 8 personojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis en la tagoj 13-a kaj 14-a de majo en pola vilaĝo Niemilia ĉirkaŭ 200 personojn; germanaj regopovoj notis ĉi-tage en ĜG 220 agojn de la Pola Rezistomovado; japana submarŝipo sinkigis aŭstralian malsanulŝipon AHS Centaur - pereis 268 personoj el 332 sur la ferdeko; Sovetunio: en Sielce apud Okao (Rjazanja provinco) komenciĝis formiĝi pola 1-a Infanteria Divizio je la nomo al Tadeusz Kościuszko, tute subigita al Ruĝa Armeo - ŝanco por miloj de poloj malliberigitaj en gulagoj, kaj por Stalin unu el instrumentoj de la dua estonta okupado de Pollando, post anekso de Orientaj Limregionoj
- 1944: Senrezulta tuttaga batalo de Rąblów (proksime al Puławy) de polaj, el Popola Armeo, kaj sovetaj partizanoj kontraŭ elektitaj taĉmentoj de Wehrmacht kaj kirasita unuo de Waffen-SS, kiuj nombris ĉirkaŭ 2 mil soldatoj; sub germana okupado grupiĝo de Pola Enlanda Armeo de Stołpce (Minska regiono) venkis du brigadojn de sovetaj partizanoj; Litovio de Kaŭno: 36-a brigado de Pola Enlanda Armeo de leŭtenanto Witold Kiewlicz batalis por haltigi litovajn reprezaliojn kontraŭ poloj
- 1945: Japanio: rezulte de usona aera bombatako bruliĝis kastelo en Urbo Nagoja sur Honŝu; supera komandantaro de Aliancanoj en Italio informis Jugoslavian Armeon en Bari, ke plua provizo por jugoslaviaj soldatoj estas ĉesigita; Balkana Fronto: dutaga Batalo de Poljana komencita; trupoj de jugoslavia 3-a Armeo, 14-a Sturma Divizio kaj 4-a operaca Zono post dutagaj bataloj konkeris Slovenj Gradec kaj Guštanj, kaj en Celje-regiono - Šoštanj (Občina Šoštanj), Slovenj Gradec kaj Dravograd (Občina Dravograd) - kapitulaco de 30-mila grupiĝo de germanaj-kunkaborismaj trupoj en Slovenio; ĉeĥoslovaka 1-a Armea Korpuso transformiĝis al 1-a Armeo; Rumanio: en Bukareŝto komenciĝis unua proceso de kvar generaloj-militkrimuloj
- 1948: Independence Hall: Deklaro de sendependeco de Israelo fare de David Ben-Gurion en la Brita Mandato Palestino
- 1954: En Hago estis subskribita konvencio pri protekto de la kultura heredaĵo dum armitaj konfliktoj
- 1955: Malvarma milito: subskribo de la Varsovia Pakto flanke de Sovetunio, Pola Popola Respubliko, Albanio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Germana Demokratia Respubliko, Hungario, Rumanio kiel respondo al eniro de Germana Federacia Respubliko al NATO - Orienta Bloko estis politike kaj armee subigita al Sovetunio, unu el ties celoj estis agreso al Okcidenta Eŭropo
- 1962: Ateno: Hispana princo Johano Karlo la 1-a edziĝis al greka princino Sofia de Grekio
- 1963: Kuvajto aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1970: La ĉefurbo de Dagestano Maĥaĉkalo serioze detruiĝis pro tertremo
- 1970: Okcidentgermana terorista grupo liberigis de malliberejo sian membron Andreas Baader - la liberiĝo estas konsiderata kiel naskiĝo de la maldekstra ekstremisma terorisma organizo Frakcio Ruĝa Armeo
- 1973: NASA: lanĉo de la usona kosmostacio Skylab, kiu funkciis dum pli ol 6 jaroj kun teleskopo direktita al la suno
- 1983: Sicilio: erupcio de la vulkano Etna
- 1983: Komunista krimo: en doloro mortis abituranto Grzegorz Przemyk, pro pribatitaj organoj fare de milico, ĉar ne havis ĉe si legitimilon - generalo Wojciech Jaruzelski permesis "disciplini" la polan socion, "anarkiigitan" de Solidareco, antaŭ li mortis depost la eksterleĝa milita stato en Pollando batitaj ĝis sveno Emil Barchański kaj dekkelkaj gejunuloj, la generalo estis sufiĉe sana por partopreni solenaĵojn en Moskvo, sed tro malsana por respondeci pri krimoj
- 1992: Janez Drnovšek iĝis ĉefministro de Slovenio
- 1993: Estonio, Litovio kaj Slovenio aliĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1995: Tenzin Gyatso, la 14-a Dalai-Lamao agnoskis Gedhun Choekyi Nyima la 11-a reenkarniĝo de la panĉen-lamao.
- 1995: Blanka-ruĝa-blanka flago de Belorusio rezulte de referendumo estis anstataŭigita de standardo rememoriganta Belorusan Sovetan Socialisman Respublikon
- 1999: Malam Bacai Sanhá iĝis prezidento de Gvineo Bisaŭa
- 2005: En Varsovio oni malkovris monumenton al Charles de Gaulle, kiu partoprenis polan-bolŝevikan militon
- 2006: René Préval refoje iĝis prezidento de Haitio
- 2011: Michel Martelly iĝis prezidento de Haitio
- 2013: Usona aktorino Angelina Jolie en artikolo publikigita en The New York Times informis, ke duoble amputis mamojn pro posedo de geno kaŭzanta malsanon je mama kancero
- 2016: Ukraina kantistino Ĝamala venkis la 61-an Eŭrovido-Kantokonkurson en Stokholmo per la kanto "1944" pri la granda soveta deportado de krime-tataroj
- 2017: Emmanuel Macron ĵurigita al la posteno de la prezidento de Francio
- 2019: Forpasis usona katino Grumpy Cat, konata de memeoj
NaskiĝojRedakti
- 1316: Karolo la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, reĝo de Germanio kaj Ĉeĥio, fondinto de la Universitato de Karolo (m. 1378)
- 1652: Johann Philipp Förtsch, germana komponisto, kuracisto, ŝtatviro (m. 1732)
- 1666: Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo (m. 1732)
- 1699: Hans Joachim von Zieten, prusa generalo de kavalerio (m. 1786)
- 1710: Adolfo Frederiko, reĝo de Svedio el Oldenburga dinastio (m. 1771)
- 1727: (baptita) Thomas Gainsborough, angla pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj (m. 1788)
- 1771: Robert Owen, brita industriisto, filantropo kaj socialisto kontribuinta al kooperativa movado (m. 1858)
- 1780: Jules de Polignac, franca nobelo kaj ĉefministro (m. 1847)
- 1843: Gyula Vajda, hungara historiisto, pianisto, profesoro (m. 1909)
- 1855: Eduard von Keyserling, germana verkisto el germanaj baltoj, reprezentanto de impresionismo (m. 1918)
- 1867: Kurt Eisner, germana politikisto socialdemokratia kaj publicisto, murdita (m. 1919)
- 1867: Adam Stefan Sapieha, pola kardinalo kaj senatano, papa ĉambelano, nomata Princo Senfleksebla, distingita per Ordeno de la Blanka Aglo (m. 1951)
- 1867: Reinhold Schmidt, germana instruisto, pioniro de Esperanto, aŭtoro de esperantlingva dramo Gustaf Vasa
- 1868: Magnus Hirschfeld, germana kuracisto kaj seksologo (m. 1935)
- 1868: Sándor Papp, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1937)
- 1871: Vasil Stefanik, ukraina poeto, kies verkoj aperis en esperantlingvaj "Literatura Mondo" kaj "Ukraina Stelo" (m. 1936)
- 1885: Otto Klemperer, germana dirigento kaj komponisto (m. 1973)
- 1897: Sidney Bechet, usona klarnetisto kaj sopransaksofonisto, ĵaza komponisto (m. 1959)
- 1903: Aurél Vajkai, hungara etnografo, fondinto de muzeo (m. 1987)
- 1904: Marcel Junod, svisa kuracisto, delegito de Ruĝa Kruco, memorigita en la Hiroŝima paca parko (m. 1961)
- 1906: Gábor Péter, hungara komunista politikisto kaj kaŝpolicestro, respondeca pri kruelaj reprezalioj kaj justicaj murdoj (m. 1993)
- 1907: Aĝub Ĥan, prezidento de Pakistano, generalo, distingita per la Ordeno de la Brita Imperio (m. 1974)
- 1913: Sidney S. Culbert, usona profesoro pri psikologio fiksinta nombron de Esperanto-parolantoj (m. 2003)
- 1916: György Méhes, hungara verkisto, laŭreato de Kossuth-premio (m. 2007)
- 1917: Lou Harrison, usona komponisto influata de indonezia muziko kaj esperantisto, kies esperantlingva La Koro Sutro aŭskulteblas en Interreto (m. 2003)
- 1918: Marie Smith Jones, lasta konata parolantino de ejaka lingvo (m. 2008)
- 1922: Franjo Tuđman, generalo kaj la unua prezidento de Kroatio (m. 1999)
- 1923: André Albault, franca okulkuracisto, pioniro de denaskismo, diversrolulo en la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio, prezidanto de la Unuiĝo Franca por Esperanto, redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo" kaj "Monda Kulturo", kunredaktoro de Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta), kuntradukinto de la plurlingva Anatomia Nomenklaturo, aŭtoro de Nova Helpalfabeto (m. 2017)
- 1925: Oona O'Neill, filino de la usona verkisto Eugene O'Neill kaj edzino de Charlie Chaplin (m. 1991)
- 1925: Gusztáv Herédi, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 1997)
- 1925: István Nemeskürty, hungara verkisto, literaturisto, profesoro (m. 2015)
- 1927: János Taub, hungara reĝisoro, aktorpedagogo, laŭreato de Kossuth-premio (n. 2010)
- 1933: László Kovács, hungara-usona kameraisto (m. 2007)
- 1936: Ed Borsboom, nederlanda germanistikisto, Esperanto-verkisto, aktivulo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kontribuinta al Internacia Esperanto-Instituto ĉe Andreo Cseh, La Chaux-de-Fonds ĉe Claude Gacond, Kvinpetalo ĉe Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange, ŝtata tradukisto por Esperanto, aŭtoro de Vivo de Lanti kaj Vivo de Andreo Cseh
- 1939: Rupert Neudeck, germana teologo kaj ĵurnalisto laboranta por radiostacio Deutschlandfunk, doktoriĝinta pri la politika etiko ĉe Jean-Paul Sartre kaj Albert Camus (m. 2016)
- 1940: Trevor Steele, aŭstralia instruisto kaj Esperanto-verkisto, spertulo pri aborigenoj, Ĝenerala Direktoro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto, konata de esperantlingaj rakontoj kiel Sed nur fragmento aŭ la romano Kvazaŭ ĉio dependus de mi
- 1942: István Kelemen, rumania hungara skulptisto
- 1943: Endre Botár, hungara aktoro
- 1943: Ólafur Ragnar Grímsson, prezidento de Islando, Alta Protektanto de UK 2013
- 1944: George Lucas, usona filmisto, aŭtoro de filmserioj Stelaj Militoj kaj pri Indiana Jones
- 1945: Yochanan Vollach, israela futbalisto, estro de sportoklubo en Hajfo
- 1946: Ágnes Tóth, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino, poetino
- 1949: Franz-Georg Rössler, germana komponisto kaj instruisto, adepto de Analiza Skolo pri nova interpreto de la Fundamento de Esperanto, kontribuinta interalie al esperantlingva Turingio Internacia de Radio F.R.E.I. (m. 2017)
- 1950: Dezső Benedek, usona antropologo hungardevena
- 1950: Zita Harmath, rumania hungara pentristino kaj instruistino
- 1951: Lídia Molnár, rumania hungara ornitologino publikiganta en revuoj
- 1953: Norodom Sihamoni, reĝo de Kamboĝo, poligloto
- 1959: Patrick Bruel, franca kantisto kaj aktoro juddevena, rolinta en Blovo de ŝiroko, poker-ludanto
- 1960: Barbara Włodarczyk, pola televida ĵurnalistino okupiĝanta pri landoj de estinta Sovetunio kaj landoj najbaraj al Pollando
- 1969: Cate Blanchett, aŭstralia aktorino kaj reĝisorino
- 1971: Sofia Coppola, usona aktorino kaj filmreĝisorino italdevena
- 1984: Mark Zuckerberg, usona interreta entreprenisto juddevena, ateisto, fondinto de la interkona retejo Facebook
- 1996: Martin Garrix, nederlanda diskĵokeo kaj muzikproduktisto
MortojRedakti
- 649: Teodoro la 1-a, greka papo, monaĥo, kontraŭbatalanta monotelitismon
- 964: Johano la 12-a, papo de Katolika Eklezio (naskiĝis ĉirkaŭ 937)
- 1219: Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke), batalisto kaj politikisto (n. 1146)
- 1294: Jan la 1-a, germana duko de Brabanto (n. 1253)
- 1565: Nikolaus von Amsdorf, germana teologo kaj reformisto (n. 1483)
- 1610: Henriko la 4-a, reĝo de Francio, la unua el la burbona branĉo de la kapetida dinastio (n. 1553)
- 1643: Ludoviko la 13-a, reĝo de Francio reganta en la ombro de la kardinalo Armand Jean du Plessis de Richelieu (n. 1601)
- 1736: Louis Auguste de Bourbon, eksteredza filo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1670)
- 1831: Wacław Seweryn Rzewuski, pola vojaĝisto, orientalisto, poeto, rajdisto kaj spertulo pri ĉevaloj (n. 1784)
- 1833: Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw, germana orgenisto kaj komponisto de la klasika muziko (n. 1745)
- 1847: Fanny Hensel, germana komponistino de romantisma muziko (n. 1805)
- 1851: Christian Friedrich Tieck, germana skulptisto plibeliginta la Vajmaran urbokastelon (n. 1776)
- 1860: Ludwig Bechstein, germana verkisto, bibliotekisto kaj arkivisto, konata de Popolaj fabeloj (n. 1801)
- 1878: Okubo Toshimichi, japana samurajo kaj politikisto, kunfondinto de la moderna Japanio (n. 1830)
- 1881: Mary Seacole, jamajka flegistino skotdevena, rolinta en la krimea milito (n. 1805)
- 1899: Lars Fredrik Nilson, sveda kemiisto malkovrinta skandion (n. 1840)
- 1912: Frederiko la 8-a, reĝo de Danio el dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (n. 1843)
- 1912: August Strindberg, sveda verkisto, reprezentanto de naturalismo (n. 1849)
- 1920: Władysław Bartkowiak, pola serĝento kaj piloto, partoprenanta la ribelon de Grandpolujo kaj la polan-bolŝevikan militon, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1900)
- 1925: Henry Rider Haggard, angla verkisto, aŭtoro de aventuraj romanoj plejofte okazantaj en Afriko (n. 1856)
- 1931: Viktor Dyk, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de simbolismo (n. 1877)
- 1935: Magnus Hirschfeld, germana kuracisto kaj seksologo (n. 1868)
- 1940: Emma Goldman, rusa-usona anarkiistino juddevena (n. 1869)
- 1943: Henri La Fontaine, belga juristo, laŭreato de Nobel-premio pri paco (n. 1854)
- 1945: András Arató, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1913)
- 1959: Sidney Bechet, usona saksofonisto, klarnetisto kaj ĵaza komponisto kreoldevena (n. 1897)
- 1970: Lajos Daróczi, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1903)
- 1971: Vilmos Csutak, hungara historiisto, publikiginta en "Erdélyi Helikon", "Transilvania Literatura Revuo", "Juna Transilvanio" (n. 1874)
- 1972: Romas Kalanta, litova studento, kiu sinbruliĝis en Kaŭno proteste kontraŭ okupado de Litovio fare de Sovetunio, nacia heroo (n. 1953)
- 1973: Raymond Schwartz, franca bankoficisto, Esperanto-verkisto, humuristo, aŭtoro de la romano Kiel Akvo de l' Rivero, gvidinta kabaredojn kiel Verda Kato aŭ Tri koboldoj (n. 1894)
- 1979: José Camón Aznar, hispana historiisto, filozofo, verkisto, profesoro pri la historio de arto (n. 1898)
- 1983: Grzegorz Przemyk, pola opozicia mezlernejano kaj poeto, viktimo de komunista diktaturo, filo de persekutata poetino Barbara Sadowska (n. 1964)
- 1986: Zsuzsanna László, rumania hungara pentristino, muzeologino (n. 1949)
- 1987: Rita Hayworth, usona aktorino kaj dancistino hispan-irlanddevena (n. 1918)
- 1988: Willem Drees, nederlanda socialdemokrato, malliberigita de Buchenwald, ĉefministro de Nederlando partopreninta la 30-an SAT-Kongreson en Roterdamo (n. 1886)
- 1998: Frank Sinatra, usona kantisto kaj aktoro italdevena, rolinta en la filmo El ĉi tie al eterneco (n. 1915)
- 2009: Monica Bleibtreu, aŭstra aktorino, profesorino pri aktorado kaj scenaristino (n. 1944)
- 2015: B.B. King, usona blusa gitaristo, kantisto kaj kantverkisto (n. 1925)
- 2018: Tom Wolfe, usona verkisto kaj ĵurnalisto kunlaboranta kun "The Washington Post" (n. 1931)
- 2019: Sven Lindqvist, sveda ĵurnalisto, doktoro pri historio de literaturo en la Universitato de Stokholmo (n. 1932)
- 2019: Tim Conway, usona komikulo, filma kaj televida aktoro (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Pollando: Tago de Farmaciisto
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta apostolo Matiaso
Tagoj de semajnoRedakti
La 14-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.