1421 Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri asteroido. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
1421 Esperanto estas mezgranda, ne tre hela sunsistema asteroido.
1421 Esperanto | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Zamenhof/Esperanto-objekto • asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 1421 Esperanto |
Aliaj nomoj | 1936 FQ; 1931 HC; 1958 GD; A906 UD; A917 XD; A920 GD |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Esperanto vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Yrjö Väisälä |
Dato de malkovro | 18-a de marto 1936 |
Loko de malkovro | Turku, Finnlando |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
461,993 Gm (3,0882338 AU) 424,152 Gm (2,8352809 AU) 499,834 Gm (3,3411867 AU) |
Discentreco | 0,0819086 |
Meza anomaliangulo | 251,65404° |
Klinangulo | 9,80882° |
Periodo | 1982,27396 tagoj (5,4272 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,94 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
42,64503° |
Argum. de periapsido | 164,91929° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 42,31 ± 3,1 km |
Rotacia periodo | 0,9159 tagoj (21,982) horoj |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0714 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | ? |
Absoluta magnitudo | 10,30 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita de Yrjö Väisälä la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando.
Nomo
redaktiLa trovinto donis al ĝi nomon omaĝe al la internacia lingvo proponita de L. L. Zamenhof (pseŭdonime D-ro Esperanto). 1421 estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ 1421 Esperanto aŭ (1421) Esperanto; ofte oni tute forlasas la numeron.
Ecoj
redaktiLa asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 42 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kun Fobo, luno de Marso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroido Cereso, kiu en 2006 estis reklasita nanplanedo, havas diametron de preskaŭ 1000 km.
Orbito
redaktiLa granda duonakso de la orbito de Esperanto (duono de ties plej longa diametro) estas 3,088 AU kaj la discentreco 0,082. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero, en la ĉefa asteroida zono.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Zamenhof, Esperanto, kaj astronomio; el Sky Caramba angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1420 Radcliffe | 1421 Esperanto | 1422 Strömgrenia |