Malfermi la ĉefan menuon

14827 Hipno estas tre malgranda apolona asteroido, malkovrita la 5-an de majo 1986 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono), Ĝi estas klasifikata kiel potence danĝera objekto.

14827 Hipno
asteroido
Oficiala nomo 14827 Hypnos
Aliaj nomoj 1986 JK
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
5-an de majo 1986
Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
425,204 Gm (2,842 AU)
142,173 Gm (0,950 AU)
708,234 Gm (4,734 AU)
Discentreco 0,6656
Meza anomaliangulo 0,9167°
Klinangulo 1,981°
Periodo 1750,274 tagoj (4,792 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
57,978°
Argum. de periapsido 238,127°
Terdistanco
- Minimuma

2,249 Gm (0,01504 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,9 ―1,2 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 18,3
v  d  r
Information icon.svg

Ĝi ricevis la nomon de la greka dio Hipno, dio de la dormo kaj frato de la morto. Li eniris en la dormon de la mortemuloj kaj, laŭ komando de la olimpaj gedioj, donis al ili sonĝojn de frenezo aŭ inspiro, depende de ties diaj protektantoj aŭ malamikoj.

La discentra orbito de Hipno krucas tiujn de Marso kaj de Tero kaj etendiĝas preskaŭ ĝis tiun de Jupitero : ĝi povas proksimiĝi je 0,8929 AU (133,575 milionoj da km) de la giganta planedo. Ĝi eble estas estingita kometo.

- La 31-an de majo 1958 ĝi pasis al 0,02697063 AU (4,0347 milionoj da km) de Tero
- La 2-an de junio 2024 ĝi pasos al 0,07845862 AU (11,737 milionoj da km) de nia planedo.

Eksteraj ligilojRedakti