14827 Hipno

apolona asteroido
(Alidirektita el 14827 Hypnos)

14827 Hipno estas malgranda apolona asteroido, malkovrita la 5-an de majo 1986 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono), Ĝi estas klasifikata kiel potence danĝera objekto.

14827 Hipno
asteroido
Oficiala nomo 14827 Hypnos
Aliaj nomoj 1986 JK
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
5-an de majo 1986
Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
425,204 Gm (2,842 AU)
142,173 Gm (0,950 AU)
708,234 Gm (4,734 AU)
Discentreco 0,6656
Meza anomaliangulo 0,9167°
Klinangulo 1,981°
Periodo 1750,274 tagoj (4,792 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
57,978°
Argum. de periapsido 238,127°
Terdistanco
- Minimuma

2,249 Gm (0,01504 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,9 ―1,2 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 18,3
Information icon.svg
vdr

NomoRedakti

Ĝi ricevis la nomon de la greka dio Hipno, dio de la dormo kaj frato de la morto. Li eniris en la dormon de la mortemuloj kaj, laŭ komando de la olimpaj gedioj, donis al ili sonĝojn de frenezo aŭ inspiro, depende de ties diaj protektantoj aŭ malamikoj.

La discentra orbito de Hipno krucas tiujn de Marso kaj de Tero kaj etendiĝas preskaŭ ĝis tiu de Jupitero : ĝi povas proksimiĝi je 0,8929 AU (133,575 milionoj da km) de la giganta planedo. Ĝi eble estas estingita kometo.

Eksteraj ligilojRedakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (14001 - 15000)Poste:
14826 Nicollier14827 Hipno(14828) 1986 QT1