15-a de februaro
dato
(Alidirektita el 15-an de februaro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 15-a de februaro estas la 46-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 319 tagoj restas (320 en superjaroj).
Interalie en tiu tago celebriĝas la "internacia tago de turistaj ĉiĉeronoj". En multaj urboj kaj unuopaj muzeoj tutmonde tiun tagon eblas senpage ĝui gvidadon, inter alie tra la internacia Esperanto-muzeo kaj la aliaj urbocentraj muzeoj de Vieno.[1]
En unuopaj jaroj je la 15-a de februaro okazis, interalie:
EventojRedakti
- -399: Antikva Grekio: greka filozofo Sokrato estis kondamnita je mortpuno per trinko de veneno
- 438: Teodozia kodo aperis
- 590: Ĥosro la 2-a iĝis reĝo de Persa Imperio
- 1002: En asembleo ĉe Pavio de lombardaj nobeloj, Arduino de Ivreo kroniĝis kiel reĝo de Italio
- 1045: Ekkonstruo de la Katedralo Sankta Sofio de Novgorod
- 1113: Papo Paskalo la 2-a sankciis monaĥan regulon de la Malta Ordeno
- 1145: Eŭgeno la 3-a iĝis papo
- 1282: Dum kunveno en Kępno duko de Pomerio Mściwój la 2-a kaj duko de Grandpollando Przemysł la 2-a ligis interkonsenton pri unuigo de siaj teritorioj
- 1288: Nikolao la 4-a iĝis papo
- 1386: Krakovo: litova grandduko kaj pola reĝo Jogajlo baptiĝis kun siaj fratoj en la katedralo sur Vavelo, akcentante la nomon Ladislao - kristanigo de Litovio komenciĝis
- 1493: Kristoforo Kolumbo verkis leteron pri sia unua vojaĝo al Ameriko - larĝe disvastigata post lia reveno al Portugalio
- 1563: Dum litova-rusa milito soldataro de caro Ivano la Terura konkeris Polackon
- 1630: Nederlando konkeris Olinda, komencante koloniigon de nord-orienta Brazilio
- 1637: Ferdinando la 3-a kroniĝis kiel germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1764: Misurio: urbo Sankta Luiso fondiĝis
- 1775: Pio la 6-a iĝis papo
- 1786: William Herschel malkovris planeduman nebulozon - Katokulan nebulon en la konstelacio Drako
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: prusa armeo aneksis Środa Wielkopolska
- 1794: Unua Respubliko de Francio: Nacia Konvencio oficialigis trikoloran flagon de Francio - kreita de la pentristo Louis David
- 1796: Francaj revoluciaj militoj: reganto de Batava Respubliko subigis Kolombon al britaj fortoj, finante invadon al Cejlono
- 1798: Francoj konkeris Romon
- 1804: Serba revolucio komenciĝis
- 1819: Kongreso de Angostura kunvenigita de Simón Bolívar komencis, inter aliaj aferoj, kreon de Granda Kolombio
- 1823: Aŭstralio: oficiala sciigo pri malkovro de oro en la Fiŝa Rivero en Novsudkimrio
- 1835: Konstitucio de Serbio voĉdonita de la Asembleo de la Serba Princlando - unua en la historio de Serbio
- 1845: En milana Teatro alla Scala okazis premiero de Giovanna d'Arco, opero de Giuseppe Verdi
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Giuseppe Garibaldi turnis sin al Eŭropo kun alvoko Ne forlasu Pollandon
- 1864: 22-jaraĝa Gerhard Adriaan Heineken aĉetis en Amsterdamo bierfarejon, kiu iĝis Heineken-firmao, la hodiaŭa tutmonda korporacio
- 1867: En Vieno okazis premiero de la Valso de la Danubo, komponita de Johann Strauß
- 1897: Ferdinand Braun enkondukis osciloskopan cirkviton
- 1898: Mistera eksplodigo de Kirasŝipo Maine en la haveno de Havano estis preteksto por komenco de la hispana-usona milito - Hispanio perdis koloniojn kaj Usono rezignis pri la doktrino de izolado
- 1902: Metroo de Berlino ekfunkciis
- 1908: En Varsovio ekfunkciis elektrocentralo de Urbaj Tramoj - nuntempe en la konstruaĵo troviĝas Muzeo de la Varsovia Ribelo
- Unua mondmilito:
- 1918: Nokte de la 15-a/16-a de februaro la Dua Brigado de la Polaj Legioj komandata de pola generalo Józef Haller rompis aŭstro-rusan fronton apud Rarańcza en Bukovino por ligiĝi kun polaj taĉmentoj en Rusio
- 1921: Reĝlando de Rumanio establas sian leĝigon en Helsinko
- 1921: Unua ĉeĥoslovaka censo okazis
- 1923: Okcidentaj ŝtatoj transdonis la Memel-regionon al Litovio
- 1923: Grekio kiel lasta eŭropa ŝtato adoptis Gregorian kalendaron
- 1927: Radio Kraków kiel dua en la Dua Pola Respubliko komencis disaŭdigi (post Varsovio)
- 1936: Unua germana aŭto Volkswagen estis produktita
- 1939: Premiero de la usona vesterna filmo Diliĝenco, reĝisorita de John Ford
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafekzekutis de la 12-a ĝis la 15-a de februaro en Skarżysko-Kamienna 380 membrojn de la organizaĵo "Orzeł Biały" (Blanka Aglo) kaj en Niemce 11 judojn; germanaj regopovoj deportis de Kalisz 1000 polojn, kiuj de la forveturanta trajno al Ĝenerala Gubernio kriis: "Vivu Pollando!"; germana polico sur multaj stratoj de Varsovio kaptis homojn por trudlaboro en Nazia Germanio; sovetaj regopovoj ordonis al pastroj kaj klerikoj forlasi Altan Animzorgan Seminarion en Lvovo; en Lublin laŭ iniciato de Maciej Rataj elektiĝis gvidantaro de konspira Popola Partio; ĉirkaŭ la 15-a de februaro oni sukcesis ligi perradian kontakton inter Area Komandejo de la Asocio de Armita Batalado en Lvovo kaj Ligitec-Bazo kun la Lando en Bukareŝto; litovaj regopovoj en Vilno malfondis kelke da klasoj de Ŝtata Gimnazio kun instrua pola lingvo, en Vilno aperis konspira revuo "Wolność" (Libereco); Nov-Jorko: ĉefredaktoro de "Nowy Świat" Piotr Yolles skribis en artkolo "Ĝusta enhavo de la milito": Ni protestas kontraŭ angla-franca-usona tezo, ke Aliancanoj ne militas kontraŭ Germanio, sed nur kontraŭ Adolf Hitler. Tio ne Hitler murdas senkulpulojn kaj sendefendulojn, tio ne li pelas milojn de junaj knabinoj al germanaj soldatejoj, por ilin malhonori kaj infekti, tio ne Hitler detruas monumentojn, torturas profesorojn de universitato, pendigas pastrojn kaj ĵurnalistojn - tio ne Hitler, sed GERMANOJ. Tio milionoj da Hitleroj, kaj ne unu. Kial ili diras, ke nur kontraŭ Hitler ili batalas?; Londono: telegrafaj kompanioj ricevis informon pri rompo de kontaktoj kun 49 polaj urboj "sub ambaŭ okupacioj"
- 1941: Unua paraŝuta alteriĝo de polaj mutobskuruloj, pretigitaj en Britio por spiona kaj flankataka laboro, okazis erare super Skoczów, anstataŭ Włoszczowa - kune kun kuriero ili unuope atingis Varsovion (ĝis 1944 timaniere revenis 316 oficiroj kiel Stefan Bałuk, Janusz Brochwicz-Lewiński, Hieronim Dekutowski, Jan Nowak-Jeziorański, Leopold Okulicki, Jan Piwnik, Stanisław Sosabowski, Elżbieta Zawacka); en ĜG oni raportis pri kresko de forta Pola Rezistomovado kune kun enkorpigitaj teritorioj; super Krakovo kaj Katowice aviadiloj de RAF disĵetis flugfoliojn; en Poznań germanoj gilotinis 7 polojn; en Egiptio aperis dusemajnrevuo "Nasze Drogi" (Niaj Vojoj) de Memstara Brigado de Karpatiaj Pafistoj - la lasta aperis novembre 1941 en Jerusalemo; en Glasgow dusemajnrevuo "Ogniwo Przyjaźni" (Ĉenero de Amikeco) aperigis dulingvan artikolon No Poland without Danzing. Nie ma Polski bez Gdańska; al Moskvo venis germana delegitaro por interkonsenti pri soveto-germana landlimo inter Grodna regiono (rivero Igorka) kaj la Balta Maro
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj deportis al koncentrejo Aŭŝvico unuan transporton de polaj judoj, arestitaj de Gestapo en Bytom - ĉiuj pereis tuj post sia alveno (komenco de la amasaj transportoj de judoj); germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Wiśniowa 5 personojn, en tio virinon; Malaja Fronto: Batalo de Singapuro finita: japanoj konkeris Singapuron - kulmino de la japana faŝismo kun la plej granda brita kapitulaco - ĝeneralaj perdoj 138 340 personoj (38 496 britoj, 188 490 aŭstralianoj, 67 340 baratanoj, 14 382 lokaj volontuloj), el tio ĉ. 130 mil soldatoj estis malliberigitaj, japanaj perdoj laŭ oficialaj donitaĵoj estis 9 824 soldatoj; en la Pola Armeo en Sovetunio estis 46 159 personoj
- 1943: Antaŭ Supera Landa Juĝejo en Królewiec finiĝis proceso de 24 membroj de konspira organizaĵo Korpuso de Suvalkio - 9 estis kondamnitaj al mortpuno; germana polico pafmortigis en Dębica 16 personojn pro nelaŭleĝa komerco per saloo kaj tabako; batalgrupo de Gvidantaro de Civila Batalo en Varsovio plenumis verdikton pri mortpuno kontraŭ oficiro de blua polico, kiu partoprenis surstratan homkaptadon; SS-anoj murdis en Aŭŝvico Józef Noji, polan atletikiston kaj olimpikiston, pro provo kontrabandi leteron; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj akiris enTomaszów Lubelski 8 fusilojn kaj pafarmilejon; Joseph Goebbels rekomendis favorigon de la landoj de Orienta Eŭropo por "batalo kontraŭ bolŝevismo"; Orienta Fronto: la Ruĝa Armeo alinomis la Donan Fronton al la Centra (65-a kaj 70-a Armeoj, Kirasita Armeo kaj 16-a Aviada Armeo); aviado de la Balta Militŝiparo atakis Helsinkon kaj Talinon; Okcidenta Fronto: usona aviado atakis Palermon
- 1944: Germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 190 virojn kaj 18 virinojn, 15 loĝantojn de vilaĝo Polany en distrikto Radomski, kaj 6 judojn en Kraśnik; kuna agado de partizanaj taĉmentoj de la Enlanda Armeo kun la sovetaj en Tarnogród; partizana taĉmento de la Ruĝa Armeo batalis kontraŭ la 1-a bataliono de la 77-a infanteria regimento de la Enlanda Armeo; la Pola Enlanda Armeo komencis en Volinio operacon Tempesto; Batalo de Monte Cassino: britoj detruis la plej malnovan monaĥejon Montokasino en Okcidenta Eŭropo — la dua nesukcesa batalo (el kvar) pri Monto Kasino komenciĝis — oni ĵetis 576 tunojn da bomboj (kun atakoj de novzelanda korpuso, barataj trupoj kaj pola kompanio de la 4-a Infanteria Divizio); pola ekzila registaro en letero al Winston Churchill esprimis malkontenton pri ŝanĝo de la orienta pola landlimo laŭ Curzon-linio; Bomba Korpuso de RAF atakis nokte Berlinon, de la 15-a/16-a de februaro
- 1945: Ruĝa Armeo liberigis Tuchola, Chojnice kaj Krosno Odrzańskie, ĉirkaŭis Vroclavon; kadre de operaco Solstico komenciĝis kirasita batalo pri Stargard; dum la batalo pri Poznań rezulte de pripafo de soveta artilerio brulis la katedralo de Poznano; dua soveta okupado de Pollando: NKVD pafmortigis apud Drohobiĉ kaj Borislav ne malpli ol kelkdekon de poloj; radio Krakovo rekomencis disaŭdigi pole; Ligo pri Sendependeco de Pollando en Londono protestis kontraŭ voĉdonoj de la konferenco de Jalto, kiu finiĝas per la decido senarmiligi Germanion; en Britio ĉesis aperi bulteno "Kunmeto de Voĉoj de Soveta Gazetaro pri Polaj Aferoj"; Usona 8-a Aviada Armeo atakis Cottbus (per 1000 tunoj da bomboj), Dresdenon (per 641) kaj Magdeburgon (per 900); Urugvajo: en Montevideo oni publikigis oficialan komunikon pri militdeklaro al la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1946: Universitato de Pensilvanio anoncis kreon de unua komputilo en la mondo - ENIAC
- 1947: Rodoso kaj Dodekanesoj estis transdonitaj al Grekio
- 1949: Cisjordanio: oni komencis elfosadon el la groto de Qumran n-1, loko de la unuaj 7 Manuskriptoj de la Morta Maro
- 1950: Premiero de la animata filmo Cindrulino de Walt Disney, bazita sur la fabelo Cindrulino de Charles Perrault
- 1951: Stalinismo: oni parafis interkonsenton inter Pollando kaj Sovetunio pri la plej granda korekto de apudlimaj teritorioj
- 1953: Sveda firmao Asea AB sintezis unuan diamanton
- 1956: Urho Kekkonen iĝis prezidento de Finnlando
- 1959: Danio: Socialista Popola Partio estas fondita, ekskludita komunisto Aksel Larsen iĝis prezidanto
- 1961: Ĉiuj 72 homoj de Sabena Flugo 548, inkluzive la tuta usona teamo de arta sketado, kaj unu homo sur la tero estis mortigitaj kiam la aviadilo kraŝis alproksimiĝante al Flughaveno Bruselo Nacia
- 1962: Sejmo de Pola Popola Respubliko akceptis leĝon pri pola civitaneco likvidante la duoblan civitanecon - miloj da civitanoj de la Dua Pola Respubliko estantaj pro la milito en ekzilo, plejparte poloj, iĝis fremdlandanoj
- 1963: En Francio estis malkovrita komploto kontraŭ Charles de Gaulle
- 1965: Kanado: nacia flago kun folio de acero adoptiĝis
- 1970: IBM ofertis malrigidan magnetan diskon por stokado de informoj - disketon
- 1971: Unuiĝinta Reĝlando: fin-farita la decimal-igo de la brita mono - brita pundo egala al 100 pencoj, ankaŭ la irlanda pundo
- 1976: Sovetunio: oni komencis produkti kamionojn KamAZ
- 1979: Gas-eksplodo en la varsovia PKO-domo: 45 personoj mortis, ĉ. 100 vundiĝis
- 1985: Mondĉampiono pri ŝako inter defendanta ĉampiono Anatolij Karpov kaj pretendanto Garri Kasparov estis nuligita post 48 ludoj per decido de FIDE-prezidanto
- 1989: Afgana milito (1979-1989): lastaj taĉmentoj de la soveta armeo post preskaŭ 10 jaroj forlasis Afganion, kune kun kontrolanta evakuon generalo Boris Gromov, kiu simbole transpaŝis "Ponton de Amikeco" sur landlima rivero Amudarjo
- 1991: Viŝegrada grupo fondiĝis en Hungario dum kunveno de la hungara ĉefministro József Antall kun la ĉeĥoslovaka prezidento Václav Havel kaj la pola prezidento Lech Wałęsa
- 1992: Kongreso de Pola Diasporo en Germanio fondiĝis helpe de 16 asocioj, kune kun la Asocio de Poloj en Germanio
- 1994: En Moskvo oni subskribis interkonsenton pri rilatado inter Rusio kaj Tatarstano, deklarinta suverenecon en 1991
- 1999: Gvidanto de kurdoj Abdullah Öcalan, kunfondinto de Kurdistana Laborista Partio, estis arestita de usonaj kaj israelaj agentoj en Najrobio (Kenjo), kaj transdonita al Turkio, kie li baldaŭ estis kondamnita al mortpuno, en 2002 ŝanĝita al ĝismorta malliberigo
- 2001: Kompleta genaro de la homo estis publikigita de "Nature"
- 2003: En 600 urboj en la tuta mondo okazis protestoj kontraŭ invado en Irakon en kiu partoprenis kune 8-30 milionoj da homoj
- 2003: En Ĉinio okazis paniko post komenciĝo de malsano, kiu montriĝis netipa pneŭmonio
- 2006: Pollando: Janusz Kochanowski iĝis ombudsmano
- 2007: Ramzan Kadirov, post dimisio de sia antaŭulo, ekplenumis funkcion de la prezidento de Ĉeĉenio
- 2008: Václav Klaus refoje iĝis prezidento de Ĉeĥio
- 2010: 24 barataj policanoj pereis rezulte de atako de grupo da maoistoj en subŝtato Okcident-Bengalo
- 2011: Libia enlanda milito eksplodis - la armita konflikto en Nordafriko estas inter la registaro de kolonelo Muamar Kadafi kaj ribelaj fortoj subtenataj de NATO
- 2013: Meteoro de Ĉelabinsk: rezulte de eksplodo de meteoroido super Ĉelabinska provinco en Uralo kaj kaŭzita de ĝi ŝokondo ĉirkaŭ 1500 personoj vundiĝis - la meteoroido havis diametron ĉirkaŭ 20 metran kaj ĝia eksplodo liberigis energion egalan al 600 miloj de tunoj da TNT, kaj teren falis 4-6 tunoj de meteorŝtonoj
- 2014: Pollingva soci-katolika Televido Trwam komencis tersurfacan ciferecan video-elsendon
- 2014: Pola rapidsketisto Zbigniew Bródka kaj skisaltisto Kamil Stoch akiris orajn medalojn en la 22-a Vintra Olimpiko en Soĉio (Rusio)
- 2016: Internacia Viŝegrada Tago unuafoje festata ene de la landoj de Viŝegrada grupo
- 2019: Pollando: solena dutaga nacia funebro-ceremonio komencita post morto de Jan Olszewski, ĉefministro de la unua nekomunista registaro elektita dum la unuaj liberaj balotoj
- 2020: En Vilno pola monaĥino malfermis unuan en Litovio hospicon por infanoj malsanaj je kancero
NaskiĝojRedakti
- 1377: Ladislao la 1-a, reĝo de Napolo (m. 1414)
- 1564: Galilejo, itala astronomo, astrologo, matematikisto, fizikisto kaj filozofo, kunkreinto de la moderna scienco, inventinto de termometro, malkovrinto de la lunoj de Jupitero (m. 1642)
- 1571: Michael Praetorius, germana komponisto, kapelmajstro kaj orgenisto (m. 1621)
- 1710: Ludoviko la 15-a, reĝo de Francio edziĝinta al pola princino Maria Leszczyńska (m. 1774)
- 1739: Alexandre-Théodore Brongniart, franca arkitekto, kreinto de la Tombejo Père-Lachaise (m. 1813)
- 1748: John Marshall, brita velisto kaj esploristo (m. 1819)
- 1755: Jean-Nicolas Corvisart, franca kardiologo, kuracisto de Napoleono (m. 1821)
- 1759: Friedrich August Wolf, germana filologo eslorinta aŭtorecon de Iliado kaj Odiseado (m. 1824)
- 1777: Johann Nepomuk von Tschiderer, aŭstra teologo, episkopo de Trento, beatigita (m. 1860)
- 1782: William Miller, usona baptista prediktisto, fondinto de adventisma movado (m. 1849)
- 1785: Henri Navier, franca inĝeniero metinta fundamenton de la moderna inĝeniermeĥaniko (m. 1836)
- 1800: Sámuel Brassai, hungara tutfakulo, instruinta en la Universitato de Koloĵvaro matematikon, ĝeneralan lingvistikon kaj sanskriton (m. 1897)
- 1811: Domingo Faustino Sarmiento, prezidento de Argentino, verkisto kaj historiisto (m. 1888)
- 1820: Susan B. Anthony, usona feministino batalanta por virina balotrajto, el kvakera familio (m. 1906)
- 1835: Adolfo Mussafia, kroata filologo pri latinida lingvaro, instruisto pri la itala lingvo ĉe la Universitato de Vieno (m. 1905)
- 1840: Titu Maiorescu, rumana verkisto, literatura kritikisto, filozofo, framasono kaj ĉefministro de Rumanio (m. 1917)
- 1843: Holger Hansen, dana instruisto de lingvoj kaj esperantisto organizinta propagandan vojaĝon de prof. Odo Bujwid (m. nekonata)
- 1848: Karel Klostermann, ĉeĥa verkisto priskribanta regionon Šumava (m. 1923)
- 1861: Charles Édouard Guillaume, franca Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de invaro (m. 1938)
- 1868: Endre Veress, hungara historiisto, biografo pri István Kakas, Rudolf Czélkuti Züllich, Stefano Báthori kaj aliaj (m. 1953)
- 1874: Ernest Shackleton, irlanda vojaĝisto kaj esploristo de Antarkto (m. 1922)
- 1877: Louis Renault, franca aŭtomobila industriisto, fondinto de la firmao Renault (m. 1944)
- 1887: Sándor Reschofsky, hungara pianisto, komponisto (m. 1972)
- 1890: Robert Ley, germana-nazia militkrimulo respondeca pri trudlabora servo, sinmortiginto (m. 1945)
- 1893: Kazimierz Domosławski, pola bibliografo kaj biografo de Esperanto-movado en Pollando, enestanta en Tutmonda Jarlibro Esperantista el 1905, sian vivoverkon kompilis en Puławy, de kie estis transdonita al arkivo de Pola Esperanto-Asocio en Varsovio (m. 1960)
- 1898: Totò, itala artisto, aktoro, komponisto, komikisto kaj kantisto (m. 1967)
- 1902: Karlo Ŝtajner, jugoslavia komunisto, viktimo de stalinismo, aŭtoro de esperantigita furorlibro 7000 tagoj en Siberio (m. 1992)
- 1903: Julianna Zsigray, hungara verkistino kaj poetino (m. 1987)
- 1905: Nise da Silveira, brazila psikiatra kuracistino, studentino de Carl Jung, ankaŭ kontraŭa al agresemaj formoj de psikiatra kuracado kiel elektroŝoko, insulino-terapio kaj lobotomio, pionirino de la bestoterapio (m. 1999)
- 1909: Miep Gies, nederlandanino aŭstrodevena kaŝinta judinon Anne Frank dum la germana okupado, ricevinta medalon de Jad Vaŝem (m. 2010)
- 1910: Irena Sendlerowa, pola social-konspira laboristino en la Varsovia geto, membrino de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulino inter la popoloj savinta pli ol 2500 judajn infanojn, distingita per la Ordeno de la Blanka Aglo kaj memorigita en la Muzeo al poloj savintaj judojn, honorcivitano de Israelo (m. 2008)
- 1912: George Mikes, hungara-angla verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1987)
- 1913: Willy Vandersteen, belga desegnisto de bildstrioj, konata de la bildstria serio Cisko kaj Vinjo, esperantigita (m. 1990)
- 1921: József Macskásy, rumania hungara pentristo (m. 1994)
- 1924: Nedeljka Subotić, serba esperantistino, tradukistino kaj poetino kontribuanta i.a. al "La Progreso" kaj "La Suda Stelo", fakdelegito de UEA pri instruado kaj turismo, sekretario de Jugoslavia E-Instituto, komitatano de UK 1973 (m. 2000)
- 1924: John Francis, skota Esperanto-verkisto, kunaŭtoro de la poemkolekto Kvaropo, aŭtoro de la granda originala romano La granda kaldrono kaj de sciencfikcia esperantlingva romano Misio sen alveno, tradukisto de la dramo Rikardo Tria de Ŝekspiro (m. 2012)
- 1929: Iván Diószeghy, rumania hungara aktoro (m. 2006)
- 1931: Claire Bloom, angla kina kaj teatra aktorino, konata de la filmo Limelight
- 1932: Vladimír Váňa, ĉeĥa esperantisto, tradukisto kaj filatelisto el Plzeň, tradukinto de La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, enestanta en Paŝoj al Plena Posedo kaj Belartaj Konkursoj, aŭtoro de Katalogo pri Esperanto-poŝtmarkoj (m. 2000)
- 1934: András Szécsi, rumania hungara pentristo (m. 1991)
- 1934: Niklaus Wirth, svisa komputikisto, laŭreato de la premio Turing
- 1935: Vlastimil Novobilský, ĉeĥa esperantisto kies patro Jaroslav Novobilský estis pioniro de Esperanto, pedagogo, rektoro, altlerneja profesoro pri kemio en Ústí nad Labem kaj de AIS, bofilo de Jiří Kořínek kiel edzo de Věra Novobilská, rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 1996, kontribuanto al "Starto" (m. 2021)
- 1936: János Zsemlyei, hungara lingvisto pri gramatiko kaj tekstoscienco (m. 2003)
- 1938: Sándor Kolozsy, hungara skulptisto elmigrinta al Aŭstralio
- 1940: József Rokaly, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto, honora civitano de Gheorgheni
- 1943: Imre Oravecz, hungara poeto, tradukisto kaj profesoro
- 1944: Ĝoĥar Dudajev, generalmajoro de sovetia aerarmeo, unua prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, mortigita de rusiaj sekurecservoj (m. 1996)
- 1945: Éva Bortnyik, hungara pentristino, edzino de Csaba Tubák
- 1945: Jenő Miklós, rumania hungara kemiisto, parapsikologo
- 1946: Hajnalka Szodoray Parádi, rumania hungara skulptistino
- 1951: Jane Seymour, angla aktorino juddevena, konata de la filmoj pri James Bond
- 1952: Tomislav Nikolić, prezidento de Serbio, ano de Serba Ortodoksa Eklezio
- 1958: Lajos Baricz, rumania hungara romkatolika pastro, poeto
- 1962: Milo Đukanović, plurfoja ĉefministro de Montenegro (kaj Serbio kaj Montenegro), prezidento
- 1964: Chris Farley, usona aktoro kaj komediisto (m. 1997)
- 1968: Axelle Red, flandra kantistino kantanta en la franca kaj nederlanda lingvoj
- 1972: Natalja Muraŝkeviĉ, sovetia infana film-aktorino rolinta en Gastino el estonto
- 1976: Ervin Posta, rumania hungara aktoro
- 1982: Élodie Frégé, franca kantistino
- 1984: Dorota Rabczewska, pola kantistino, kantaŭtoro, produktoro, aktorino, membrino de Mensa
- 1990: Nándor András Köllő, rumania hungara aktoro
MortojRedakti
- 670: Oswiu, reĝo de Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 612)
- 1145: Lucio la 2-a, papo apoginta novan ordenon de premonstratoj
- 1152: Konrado la 3-a, imperiestro de la germana-romia Sankta Romia Imperio (n. ĉ. 1093)
- 1595: Marco Sittico Altemps, aŭstra kardinalo, papa legato (n. 1533)
- 1621: Michael Praetorius, germana komponisto renesanca-baroka (n. 1571)
- 1637: Ferdinando la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1578)
- 1701: Adam Drese, germana komponisto, pietismo (naskiĝis ĉirkaŭ 1620)
- 1736: Stephen Gray, angla kemiisto kaj astronomo, eksperimentinta pri elektra konduktivo kaj ricevinta medalon Copley (n. 1666)
- 1738: Matthias Bernhard Braun, aŭstra-ĉeĥa skulptisto kaj lignogravuristo aganta en Bohemio (n. 1684)
- 1744: František Václav Míča, ĉeĥa komponisto kaj kapelestro (n. 1694)
- 1781: Gotthold Ephraim Lessing, germana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo, konata de esperantigita dramo Natan la saĝulo kaj aliaj verkoj (n. 1729)
- 1810: Anton Wallner, aŭstra rezistadmovadestro kontraŭnapoleona (n. 1768)
- 1857: Miĥail Glinka, rusa komponisto verkinta himnon de Rusia Federacio La Patriota Kanto (n. 1804)
- 1869: Mirza Ghalib, barata poeto kreanta gazalojn en la urdua kaj persa lingvoj (n. 1797)
- 1900: Karl Theodor Robert Luther, germana astronomo, malkovrinto de 24 asteroidoj (n. 1822)
- 1911: Theodor Escherich, germana-aŭstra infanmedicinisto (n. 1857)
- 1926: Gabriel Delanne, franca spiritisto kontribuinta per la studo pri reenkarniĝo, aŭtoro de pluraj verkoj kiel Anima evoluado (n. 1857)
- 1928: Eddie Foy, usona vodevila aktoro kaj komediisto (n. 1856)
- 1930: Ede Szabados, hungara poeto, instruisto, tradukisto (n. 1867)
- 1933: Pat Sullivan, aŭstralia desegnisto kaj produktoro, konata de la bildostrio Kato Felikso (n. 1887)
- 1934: Béla Kölönte, hungara lokhistoriisto kaj verkisto (n. 1883)
- 1934: Hjalmar Johannes Runeberg, svedlingva finnlandano, literaturisto, partoprenanto de UK 1905, membro de la unua provizora Lingva Komitato, unua prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando, Esperanto-tradukisto, nepo de Johan Ludvig Runeberg (n. 1874)
- 1939: Kuzma Petrov-Vodkin, rusa pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de simbolismo (n. 1878)
- 1956: Lajos Boga, hungara zoologo kaj profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1885)
- 1956: Stanisław Zygmunt Braun, pola oficisto, esperantlingva poeto publikiganta en pluraj revuoj kiel "Esperanto Triumfonta", "Germana Esperanto-Gazeto", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Mondo", "Pola Esperantisto", "La Revuo", kunorganizanto de la unua kongreso de pola junularo en Kazimierz Dolny (1907), aktivulo de Esperanto-klubo de Lodzo, enestanta en Esperanta antologio (n. 1893)
- 1959: Owen Willans Richardson, brita Nobelpremiita fizikisto esplorinta elektronojn (n. 1879)
- 1965: Nat King Cole, usona ĵaz-pianisto kaj kantisto enkondukita al la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (n. 1917)
- 1966: Mihály Eisemann, hungara komponisto kaj dirigento (m. 1898)
- 1970: Antonio Caetano Coutinho, brazila farmaciisto, tradukisto portugalen de la "Unuaj Lecionoj" de Théophile Cart, membro de Lingva Komitato, direktoro de "Brazila Esperantisto" kaj ties kontribuanto, komitatano de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, reviziisto de la Antologio de Brazilaj Rakontoj, gvidanto de korespondaj kursoj kadre de Brazila Esperanto-Ligo, honora membro de UEA (n. 1879)
- 1971: Vlasta Kálalová-Di Lotti, ĉeĥa kuracistino fondinta kaj gvidanta malsanulejon en Bagdado (n. 1896)
- 1972: Hillel Kohn, rumania hungara ekonomikisto, sociologo, publicisto (n. 1891)
- 1972: István Zerkovitz, hungara komponisto, kies melodiojn tekstigis István Agyagfalvi Hegyi (n. 1910)
- 1978: Simon Antal Gáspár, hungara etnografo kaj kolektisto (n. 1895)
- 1988: Richard Feynman, usona Nobelpremiita fizikisto juddevena kontribuinta al la kvantuma elektrodinamiko, partoprenanto de la projekto Manhattan (n. 1918)
- 1993: Sándor Szenyei, hungara verkisto, redaktoro (n. 1934)
- 1994: Wacław Korabiewicz, pola kuracisto, verkisto, kolektisto kaj vojaĝisto al Afriko kaj Proksima Oriento, etnografo (n. 1903)
- 1996: Brunó F. Straub, hungara biokemiisto, ŝtatestro (n. 1914)
- 2004: Hasse Ekman, sveda aktoro kaj reĝisoro de la filmo Knabino kun hiacintoj (n. 1915)
- 2006: Éva Balázs H., hungara historiistino lekciinta pri mezepoka kaj frunovepoka historio (n. 1915)
- 2015: Katalin Balázs, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (n. 1941)
- 2021: Zdzisław Najder, pola literatur-historiisto, disidento, monda aŭtoritato pri la pola romanisto Joseph Conrad, direktoro de la pola sendostacio de Radio Libera Eŭropo, distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Renaskiĝinta Pollando (en ekzilo), lekciisto de la Universitato Kolumbio kaj Universitato Yale, kavaliro de Honora legio (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago en Serbio, ribelo kontraŭ la Osmana Imperio (1804)
- Tago de Pajno ("Lupercalia", honore al "Faunus Lupercus", latine), romia festo
- Monda Batal-Tago kun Kancero de Infanaĝo
- Monda Tago de Ortodoksa Junularo - celebrata ĉiujare la 2/15-an de februaro, proklamita en 1992
- Internacia Viŝegrada Tago - festo celebrata de 2016 laŭ iniciato de amaskomunikiloj de Viŝegrada grupo
Tagoj de semajnoRedakti
La 15-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.
ReferencojRedakti
- ↑ germanlingva artikolo "monda tago de la turistaj gvidantoj 2017: senkostaj gvidadoj tra diversaj muzeoj de Vieno", interalie im außergewöhnlichen Esperantomuseum im Palais Mollard-Clary ("en la eksterordinara Esperanto-muzeo en la palaco Mollard-Clary") en la retejo vienna.at