15-a de majo
dato
(Alidirektita el 15-an de majo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 15-a de majo estas la 135-a tago de la jaro (la 136-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 230 tagoj restas.
Je la 15-a de majo okazis, interalie:
EventojRedakti
- 719: Papo Gregorio la 2-a transdonis al Wynfreth kristanan mision en Germanio, kiu sekve iros al frisoj
- 1004: Germana reĝo Henriko la 2-a kroniĝis en Pavio kiel reĝo de Italio
- 1252: Papo Inocento la 4-a eldonis buleon Ad extirpanda, en kiu li permesis torturi herezulojn
- 1306: Pollando dum feŭda dispartigo: pola duko Władysław Łokietek rekonkeris Vavelon, tamen Krakovo mem restis fidela al Bohemio - nur post morto de la reĝo Venceslao la 3-a (la 4-an de aŭgusto samjare) subiĝis
- 1501: Malkovro de Ameriko: ekspedicio de Miguel kaj Gaspar Corte-Real ekveturis al Novlando, Labradora Duoninsulo kaj Gronlando
- 1525: Germanio: per malvenko de ribelantaj kamparanoj finiĝis batalo de Frankenhausen
- 1602: Masaĉuseco: Bartholomew Gosnold iĝis unua eŭropano, kiu vizitis kabon Cod
- 1618: Germana astronomo Keplero formulis sian trian leĝon
- 1702: Milito de hispana sukcedo: Anglio, Nederlando kaj Germana Imperiestra Regno deklaris militon al Francio kaj Hispanio
- 1718: James Puckle, advokato en Londono, patentis unuan mitralon.
- 1730: Robert Walpole fariĝis unua ĉefministro de Britio
- 1756: Sepjara milito komenciĝis - Reĝlando de Granda Britio deklaris militon al Reĝlando Francio (en ĝi pereis 900 mil ĝis 1 400 mil homoj)
- 1768: Traktato de Versailles: Ludoviko la 15-a aĉetis Korsikon de Ĝenova Respubliko
- 1792: Unua kontraŭfranca koalicio: Francio deklaris militon al Regno de Sardio
- 1796: Napoleono Bonaparte konkeris Milanon
- 1800: En londona teatro okazis sensukcesa atenco kontraŭ reĝo Georgo la 3-a
- 1807: Napoleonaj Militoj: venko de la pola kavalerio de Pola-Itala Legio super prusa kavalerio en batalo de Struga (proksime al Wałbrzych)
- 1811: Paragvajo fariĝas sendependa de Hispana Imperio, al kiu apartenis kadre de Vicreĝlando de Río de la Plata (la 14-an/15-an de majo)
- 1848: Franca revolucio: reage al scio pri eksplodo de ribelo en Grandpolujo kontraŭ Reĝlando Prusio, en Parizo okazis manifestacio favora al sendependigo de Pollando
- 1848: Reĝlando de la du Sicilioj: Ferdinando la 2-a malfondis demokratian parlamenton anstataŭigante konstitucian registaron de Carlo Troya per kunmetita ekskluzive de konservistoj
- 1858: Londona operejo Royal Opera House remalfermiĝis
- 1889: Eiffel-Turo estis malfermita por la publiko
- 1891: Papo Leono la 13-a anoncis enciklikon Rerum Novarum (Pri la lastaj novaĵoj) - reage al plifortiĝantaj inter katolikoj socialismaj kaj komunismaj movadoj
- 1896: Vegetarismo: oni patentigis maizflokojn
- 1904: Rusa-japana milito: minportilo "Amur" sinkigis japanajn kirasŝipojn "Hatsuse" kaj "Yasima"
- 1905: Nevado: Lasvegaso fondiĝis
- 1910: En Hamburgo fondiĝis germana sporta klubo FC St. Pauli
- 1910: Itala nacia teamo de futbalo debutante gajnis 6 ĝis 2, kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo
- Unua mondmilito:
- 1917: Batalo de Otranta Markolo komenciĝis
- 1918: Finna Enlanda Milito finiĝis per malvenko de komunistoj
- 1919: Pola-bolŝevika milito: Fronto Litova-Belorusa formiĝis laŭ iniciato de Józef Piłsudski
- 1919: Greka-turka milito: armeo de Reĝlando Grekio okupaciis Smirnon, komencante militon kontraŭ Malgrandazio kun la anatolia parto de la Otomana Imperio, detruita dum la unua mondmilito
- 1923: Dua Pola Respubliko: en Krakovo bomba atenco al konstruaĵo kun redakcio de juda, eldonata pollingve „Nowy Dziennik” (Nova Ĵurnalo), kun cionisma karaktero kaj direktita al asimiliĝantaj judoj
- 1926: Kroata radiotelevido komencis regulan disaŭdigadon
- 1926: Maja puĉo: post cedo de la prezidento kaj ĉefministro, marŝalo de Pola Sejmo Maciej Rataj ekplenumis la postenon de prezidento kaj la nova ĉefministro iĝis Kazimierz Bartel
- 1928: Premiero de senparola filmo Freneza aviadilo kun Miĉjo Muso, kreita de kartunisto Walt Disney
- 1930: Ellen Church kiel unua stevardino prizorgis pasaĝerojn de aviadilo de United Airlines fluganta de Oakland ĝis Ĉikago
- 1931: Papo Pio la 11-a eldonis enciklikon Quadragesimo anno - emfazanta korporaciismon
- 1935: Metrolinio Sokolniĉeskaja de la Metroo de Moskvo ekfunkciis
- 1940: Kalifornio: unua McDonald's-restoracio estas fondita
- 1940: Usona kemia konzerno DuPont komencis vendi nilonajn ŝtrumpojn, inventitajn de Wallace Caroak
- Dua mondmilito:
- 1940: Ĉefo de la germana orda polico en Berlino konstatis, ke servantaj en Ĝenerala Gubernio polaj policanoj (t.n. bluaj) plenumas siajn taskojn malrapide, ĉar estas konvinkitaj pri reakiro de sendependeco flanke de Pollando; guberniestro de ĜG postulis devon pri aĉeto de agrikulturaj kaj bredaj produktoj; germanaj regopovoj transprenis en Rzeszów ĉiujn loĝejojn de fuĝintaj judoj; en Krakovo aperis dusemajnrevuo "Wzorowa Gospodarka" (Modela Ekonomio); en Vilno pola loĝantaro protestis kontraŭ litovigo de la regiono; Operaco Weserübung: je la 11:45 en Nederlando oni subskribis kapitulacon de nederlandaj armitaj fortoj - perdoj de la landa armeo - 2032 soldatoj; trupoj de Nazia Germanio okupaciis Amsterdamon kaj invadis nordan Francion; en Hago malfondiĝis pola diplomatiejo; unua sukcesa flugo de helikoptero en Usono; Heinrich Himmler prilaboris program-bazojn pri rabo de polaj infanoj por ilia elnaciigo
- 1941: Germana okupado de Pollando: germana polico pafekzekutis en Lublin 15 personojn; en Lodzo "Litzmannstaedter Zeitung" publikigis donitaĵojn pri nutraĵ-porcioj ene de enkorpigitaj al Nazia Germanio teritorioj (ekz. germanoj rajtis ricevi 500 gramojn da viando kaj iliaj infanoj 250, poloj nur 250 kaj iliaj infanoj - 100); Nord-Afrika kampanjo: brita operaco por liberigi Tobruk komenciĝis; Nov-Jorko: en hotelo Baltimore okazis inaŭgura bankedo de PEN- klubo en Ameriko por enspezigi "Emergency Rescue Committee", kiu alvenigas minacitajn verkistojn; radiostacioj en Kairo kaj Aleksandrio komencis disaŭdigi pollingve; Londono: "Myśl Polska" (Pola Penso) publikigis vastan artikolon Poloj protestantoj kaj poloj germandevenaj pri apartaj germanaj reprezalioj de tiuj ĉi grupoj de polaj civitanoj; en Vilno komenciĝis eldonado de sovetaj pasportoj al civitanoj de Litova Soveta Socialisma Respubliko; Britio-Reĝimo de Vichy: RAF bombis aerodromon en Damasko
- 1942: Germana polico pafmortigis en Strzyżów 8 personojn; Ĉefa Komandantaro de Popola Gvardio difinis taskojn por partizanaj taĉmentoj irantaj kampen: detruo de armeaj kaj industriaj objektoj kun fervojaj trakoj direkte al Orienta Fronto kaj malorganizon de la germana okupada sistemo; Holokaŭsto: en Klewan (Rivna provinco) germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj pafmortigis ĉiujn lokajn judojn (ĉ. 1500 personoj); en Varsovia geto aperis alvoko de Kontraŭfaŝista Bloko alvokanta al batalo kun germanoj; en Grenoblo ĉesis aperi pola revuo "Myśli Polskie" (Polaj Pensoj); Krimeo: germana armeo konkeris Kerĉon; Ruĝa Armeo kreis Transkaŭkazan Fronton; Ĉina Fronto: atakkomenco de japana 13-a Armeo el Hangĝoŭo-regiono por konkeri aerodromojn utiligatajn de usona aviado; en Tokio kaj Moskvo publikiĝis teksto de japana-soveta interkonsento pri landlimoj inter Manĉurio kaj Mongolio
- 1943: Germanoj malkovris en Varsovia geto 29 bunkrojn kun 87 judoj, pafmortigante 67 post la batalo; soldatoj de Wehrmacht kune kun ĝendarmoj pafmortigis arbare apud vilaĝo Poręba 5 virojn, en tio judon, kaj gestapo en distrikto Włoszczowski 5 personojn; al trudlaborejo en Płaszów (apud Krakovo) alvenis 150 malliberuloj de distrikto Wielicki; Pola Rezistomovado: en Krakovo aperis konspira revuo Skoltistino; 5 taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj frakasis aŭ konkeris diversajn celojn - oni detruis au transprenis kelkdekon da objektoj (aresto, laktejo, stacidomo kun lokomotivoj kaj vagonoj, municio, grenadoj), mortigis 29 germanojn kaj 4 vundis; Josif Stalin malfondis Trian Internacion, funkciantan ekde 1919 kiel ilo de soveta politiko (antataŭigita en 1947 de Kominform)
- 1944: Germana polico pafmortigis 43 malliberulojn de la Kastelo de Lublin kaj 20 personojn en Mińsk Mazowiecki; Gestapo pendumis 5 polojn en Sławków (distrikto Olkusz); Orienta Fronto: en Volina provinco koncentriĝis plimulto de la unuoj de 1-a Pola Armeo (en kvar lokoj, i.a. en Lucko); Pola Rezistomovado: taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj ekbatalis kontraŭ Ukraina Ribela Armeo en Lublinio (ĝis la 19-a de majo); Kampanjo de Italio: kanada 1-a Armea Korpuso, komencinta trairon de britaj batalpozicioj kaj malstreĉigon de barata 8-a Infanteria Divizio ĉe Franca Ekspedicia Korpuso, ekregis Ausonia, usona 2-a Armea Korpuso konkeris Cestellonorato (Formia); Pacifiko: 3 usonaj aviadilŝipoj, krozŝipoj kaj destrojeroj eknavigis por ataki insulon Marcus (19-an kaj 20-an de majo) kaj Wake (23-an de majo); nokte de la 15-a/16-a de majo germana 9-a Aviada Korpuso atakis Portsmouth (106 aviadiloj)
- 1945: Lasta dutaga Batalo de Poljana en Eŭropo post la kapitulaco de Germanio finita; Brita Armeo direktis fuĝantajn soldatojn de Kroataj Armitaj fortoj por subiĝi al Jugoslavaj Partizanoj - komenco de la masakro de Bleiburg
- 1945: Soveta okupado de Pollando: du partizanaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo ekregis Pionki, kie interalie establiĝis sovetaj okupantoj (nokte de la 15-a/16-a de majo)
- 1948: Fino de la 28-jara regado de Britio en Palestino - unua Arabo-israela milito komenciĝis - unu tagon post la Deklaro de sendependeco de Israelo Egiptio, Transjordanio, Libano, Sirio, Irako kaj Saŭda Arabio invadis Israelon
- 1950: Komunistaj regopovoj malfondis Asocion de Pola Skoltismo komencante krei la sian kadre de la Asocio de Pola Junularo
- 1951: Czesław Miłosz, tiutempe oficisto en pola ambasadejo en Parizo, informis dum gazetara konferenco pri rompo de kunlaboro kun komunistaj regopovoj kaj restado inter elmigrantaro
- 1951: Pollando: Golub-Dobrzyń urbiĝis rezulte de kunligo de du urboj
- 1955: Franca ekspedicio kiel la unua grimpis al Makalu
- 1955: Aŭstrio reakiris suverenecon - en Vieno reprezentantoj de Granda kvaropo – Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio - subskribis aŭstrian ŝtatan traktaton
- 1957: Britio testis sian unuan hidrogenan bombon fariĝante tria atoma potenco de la mondo
- 1958: Sovetunio: lanĉo de artefarita satelito Sputnik 3.
- 1972: Usono redonis al Japanio Rjukju-insularon
- 1977: Studenta Komitato de Solidareco fondiĝis en Krakovo, la unua sendependa studenta organizaĵo en la Pola Popola Respubliko - kreita rezulte de la mortigo de Stanisław Pyjas, studento de Jagelona Universitato, kies morto ĝis nun ne estas klarigita
- 1977: Pola kardinalo Karol Wojtyła konsekris en ateista urbo Nova Huta (nun la kvartalo de Krakovo) preĝejon kun alvoko al Dipatrino Reĝino de Pollando - konstruata en laborista kvartalo ekde 1967, laŭ ĉefaspekto simila al la kapelo en Ronchamp (Kesto de Interligo), projektita de Le Corbusier - la preĝejo iĝis simbolo de kontraŭado de ateismo, altrudata de komunistoj, en ĝi enestas multaj trezoroj el la tuta mondo, i.a. fragmento de la Luno
- 1988: Soveta-afgana milito: evakuo de la soveta armeo de Afganio komenciĝis
- 1990: Pentraĵo Portreto de doktoro Gachet vendiĝis kontraŭ 82,5 milionoj da dolaroj
- 1991: Édith Cresson iĝis ĉefministrino de Francio (kiel la unua virino)
- 1993: La 38-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en irlanda urbeto Millstreet
- 2004: FIFA elektis Sud-Afrikon kiel organizanton de la Futbala Mondpokalo 2010
- 2004: La 49-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Istanbulo
- 2005: Oni malkovris du novajn lunojn de Plutono, kiuj poste eknomiĝis Hidro kaj Nikso
- 2006: Giorgio Napolitano iĝis prezidento de Italio
- 2007: Peŝavaro: pro atenco de bombhomo mortis 25 personoj, 30 vundiĝis
- 2012: François Hollande estis ĵurigita kiel prezidento de Francio
- 2015: En la revuo „Science” aperis artikolo pri malkovro de fiŝo (Lampris guttatus) kun fiksita korpotemperaturo'
- 2017: Édouard Philippe iĝis ĉefministro de Francio
- 2019: Kontraŭpolismo: en Tel-Avivo estis atakita de konata israela arkitekto la pola ambasadoro Marek Magierowski
NaskiĝojRedakti
- 1567: Claudio Monteverdi, itala komponisto, violonisto kaj opera kantisto (m. 1643)
- 1633: Sébastien Le Prestre de Vauban, franca militarkitekto (m. 1707)
- 1720: Miksa Hell, hungara astronomo latinlingva (m. 1792)
- 1773: Klemens von Metternich, aŭstra politikisto kaj diplomato (m. 1859)
- 1817: Debendranath Tagore, bengala filozofo, fondinto de brahmoismo (m. 1905)
- 1828: Friedrich Müller, rumana teologo, historiisto, episkopo (m. 1915)
- 1838: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo, inspirita de la Skolo de Barbizon (m. 1907)
- 1845: Ilja Meĉnikov, rusa Nobelpremiita zoologo kaj mikrobiologo, malkovrinto de fagocitado (m. 1916)
- 1856: L. Frank Baum, usona verkisto, konata kiel aŭtoro de porinfana libro La mirinda sorĉisto de Oz, esperantigita de Donald Broadribb (m. 1919)
- 1859: Pierre Curie, franca Nobelpremiita fizikisto esplorinta kristalojn kaj radioaktivecon (m. 1906)
- 1860: Ernst Wasserzieher, germana filologo, etimologo, leksikografo kaj pedagogo (m. 1927)
- 1862: Arthur Schnitzler, aŭstra verkisto kaj kuracisto (m. 1931)
- 1873: Pavlo Skoropadskij, ukraina politikisto kaj militisto (m. 1945)
- 1890: Ferdynand Goetel, pola prozisto, dramisto, publicisto, atestanto de la soveta militkrimo en Katin, tute cenzurata de komunistoj en Pola Popola Respubliko, kunlaboranta kun "Kultura", aktivulo de pola PEN-klubo internacia (m. 1960)
- 1891: Miĥail Bulgakov, ukraina verkisto kaj dramisto, aŭtoro de La Majstro kaj Margarita, esperantigita de Sergio Pokrovskij, legebla rete en Esperanto (m. 1940)
- 1892: István Fóris, rumania hungara komunista aktivisto, ĵurnalisto (m. 1946)
- 1902: Anny Ondráková, ĉeĥa filma aktorino konata de la filmo Jen la ŝtono (m. 1987)
- 1903: Endre Kakassy, rumania hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (m. 1963)
- 1910: Otto Ambros, aŭstra reĝisoro kaj aktoro, patro de orientalisto Arne A. Ambros (m. 1979)
- 1911: György Fekete, rumania hungara juristo, redaktoro m. ?)
- 1911: Max Frisch, svisa germanlingva verkisto, honorigita per la Premio Georg Büchner (m. 1991)
- 1912: Imre Drócsay, rumania hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2001)
- 1912: Ernő Salamon, rumania hungara poeto, murdita (m. 1943)
- 1915: Paul Samuelson, usona Nobelpremiita ekonomikisto, statistikisto kaj ekonometriisto difinanta nocion de la komuna bono kaj naturaj bonoj (m. 2009)
- 1916: Zofia Turowicz, pola aktivulino por sendependeco kaj instruistino de glisflugo de pakistana junularo, edzino de Władysław Turowicz (m. 2012)
- 1924: István Szekeres, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto (m. 1999)
- 1925: Ludmila Kasatkina, sovetia kaj rusia kino- kaj teatra aktorino (m. 2012)
- 1929: Zofia Banet-Fornal, pola historiistino juddevena pri Esperanto-teatro, verkistino, tradukistino kaj aktivulino de Esperanto-movado, spertulino pri Janusz Korczak kaj Zamenhof-familio, kunlaborantino de diversaj Esperanto-gazetoj, edzino de Jerzy Fornal (m. 2012)
- 1932: Ödön Bitay, rumania hungara redaktoro, publicisto, tradukisto, patro de András Ödön Bitay (m. 2006)
- 1938: Jerzy Jachowicz, pola ĵurnalisto kaj publicisto, unu el pioniroj de la pola esploranta ĵurnalismo
- 1946: Mireille Grosjean, svisa instruistino de fremdaj lingvoj, muzikistino, spertulino pri interkultura edukado, kunprezidantino de Svisa Esperanto-Societo, prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, prelegantino kaj membro de Internacia Ekzamena Komisiono, estrarano de Scio Sen Bariloj, vicprezidantino de Franca Esperanto-Instituto, Esperantisto de la Jaro, gajnintino de la Premio Deguĉi, konata de la dulingva blogo
- 1947: László Sarmaság, hungara pentristo kaj instruisto
- 1951: Frank Wilczek, usona Nobelpremiita fizikisto pol-italdevena pro esplorado de forta nuklea forto inter elementaj partikloj
- 1953: Mike Oldfield, angla muzikisto kaj komponisto ludanta je pluraj muzikaj instrumentoj
- 1955: Ágota Kapui, rumania hungara poetino kaj tradukistino
- 1956: Zoltán Farkas, hungara fasonisto pri meblofarado
- 1956: Mirek Topolánek, ĉefministro de Ĉeĥio, kunpatrono de IJK 2009 en Liberec
- 1960: Alison Jackson, angla fotistino, filino de miliardulo, laŭreatino de BAFTA
- 1964: Lars Løkke Rasmussen, plurfoja ĉefministro de Danio
- 1964: Digna Ochoa, homrajta advokatino en Meksiko
- 1967: Orlando Zapata Tamayo, kuba disidento, fastostrikanto (m. 2010)
- 1968: Cecilia Malmström, sveda politikistino, poliglotino, spertulino pri politika scienco
- 1996: Birdy, angla kantistino de sendependa roko
MortojRedakti
- 392: Valentiniano la 2-a, imperiestro de Romio, murdita (n. 371)
- 884: Mareno la 1-a, papo, elektita post mortigo de la papo Johano la 8-a
- 925: Nikolao la 1-a, patriarko de Konstantinopolo, ortodoksa sanktulo (n. 852)
- 1157: Jurij Dolgorukij, grandduko de Kieva Regno, fondinto de Moskvo (n. en la 1090-aj jaroj)
- 1470: Karolo la 8-a, reĝo de Norvegio (1449-1450) kaj de Svedio. (n. 1408)
- 1622: Petrus Plancius, nederlanda astronomo, kartografo kaj predikisto (n. 1552)
- 1734: Sebastiano Ricci, itala pentristo de rokoko (n. 1659)
- 1740: Ephraim Chambers, angla verkisto kaj enciklopediisto (n. 1680)
- 1815: Sándor Szacsvay, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1752)
- 1857: Vasilij Tropinin, rusa portretisto kreinta pli ol mil portretojn (n. 1776)
- 1874: Mózes Keserű, hungara astronomo, bibliotekisto (n. 1801)
- 1881: Franz von Dingelstedt, germana verkisto kaj dramaturgo (n. 1814)
- 1886: Emily Dickinson, usona poetino, konata en la anglalingva literaturo (n. 1830)
- 1887: Imre Kéry, hungara kuracisto kontraŭbatalanta epidemiojn (n. 1798)
- 1891: Polikárp László, hungara franciskano, teologo (n. 1849)
- 1891: Gyula Szász, hungara poeto kaj tradukisto publikiginta nur en gazetoj (n. 1866)
- 1896: Friedrich Dittes, germana pedagogo, disĉiplo de Friedrich Eduard Beneke (n. 1829)
- 1896: Victor Vlad Delamarina, rumana verkisto, poeto kaj vojaĝisto (n. 1870)
- 1905: Móric Szilasi, hungara lingvisto kaj profesoro en la Universitato de Koloĵvaro (n. 1854)
- 1922: Sándor Erdély, hungara politikisto, ministro (n. 1839)
- 1922: Emil Kazár, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1843)
- 1927: József Mihály, hungara ĵurnalisto, kuracisto kaj instruisto (m. 1853)
- 1931: Leon Petrażycki, pola juristo, filozofo, sociologo, etikisto kaj logikisto vivanta en Rusio, humanisto postmorte distingita per Ordeno de la Blanka Aglo (n. 1867)
- 1935: Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ, rusa pentristo kaj artteoriulo poldevena, fondinto de suprematismo, aŭtoro de la abstrakta pentraĵo Nigra kvadrato (n. 1878)
- 1948: Edward Flanagan, irlanda pastro fondinta en la usona Nebrasko flegejon por senhejmaj infanoj kaj junuloj (n. 1886)
- 1965: Károly Szász, rumania hungara arkivisto, arthistoriisto (n. 1919)
- 1966: Venceslau Brás, prezidento de Brazilo promulginta la unuan civilan kodekson de juro (n. 1868)
- 1977: István Nyireő, hungara bibliotekisto (n. 1893)
- 1982: Jenő Ádám, hungara komponisto, dirigento (m. 1896)
- 1991: Hans Andre, aŭstra skulptisto kaj pentristo (n. 1902)
- 1992: Lilla Szépréti, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (n. 1937)
- 1997: Friedl Volgger, sudtirola politikisto kaj ĵurnalisto (n. 1914)
- 2005: Natalja Gundareva, soveta kaj rusia aktorino (n. 1948)
- 2008: Willis Eugene Lamb, usona Nobelpremiita fizikisto pro kvantuma teorio, mezuristo de spektraj linioj (n. 1913)
- 2010: John Shepherd-Barron, skota inventisto, kreinto de bankaŭtomato (n. 1925)
- 2012: András Dancsuly, rumania hungara eduksciencisto, universitata profesoro (n. 1921)
- 2014: Jean-Luc Dehaene, flandra kristandemokrata politikisto, ĉefministro de Belgio (n. 1940)
- 2016: André Brahic, franca astronomo, fizikisto kaj astrofizikisto, malkovrinto de la ringoj de Neptuno (n. 1942)
- 2020: Juan Genovés, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio: Isidro Labrador, hispana sanktulo
- Internacia Tago de Familioj (proklamita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1993)
- Nacia tago en Paragvajo, tago de la sendependiĝo (1811)
- La Nakba Tago (La tago de katastrofo) inter palestinanoj
- Pollando: Tago de neforgesumino - festo de la naturo rememoriganta pri neceso de medioprotekto kaj biodiverseco
Tagoj de semajnoRedakti
La 15-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.