1510-aj jaroj
jardeko
La 1510-aj jaroj estas la jardeko de la jaroj 1510 ĝis 1519.
Jarmiloj: | 2-a jarmilo |
Jarcentoj: | 15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento |
Jardekoj: | 1480-aj 1490-aj 1500-aj - 1510-aj - 1520-aj 1530-aj 1540-aj |
Jaroj: | 1510 1511 1512 1513 1514 1515 1516 1517 1518 1519 |
Eventoj
redakti- Ĉ. 1513: Niccolò Machiavelli verkas la faman libron Il Principe ("La Princo"), teksto pri la maniero kiel regi ŝtaton.
- 1517: Martin Luther publikigas siajn 95 tezojn (laŭdire fiksante ilin je la pordo de la kastela preĝejo en Wittenberg). Li volis survojigi diskuton pri la praktiko de konfeso kaj indulgenco, sed fine la rezulto estis la disiĝo de la protestanta (evangelia) disde la katolika eklezio.
- 1519: Fernão de Magalhães komencas la unuan veladon ĉirkaŭ la mondo (ĝis 1522).
- Komenco de varmaj printempoj kaj someroj en Francio (ekde 1510 ĝis 1560)
- Peter Henlein konstruas la unuan poŝhorloĝon.
- Batalo de Orŝa; belorusoj kaj poloj venkas super la rusa armeo.
- Selim la 1-a, sultano de la Otomana Imperio, akiras Palestinon kaj Egiption kaj deklaras sin kalifo.
- Hernán Cortés alteriĝas en Meksikio.
- Unua diplomata misio de eŭropa ŝtato al Ĉinio, taskigita de Emanuelo la 1-a (Portugalio), farita de Fernão Pires de Andrade.
Gravaj Personoj
redakti- Reĝo Ferdinando la 2-a de Aragono (1479 - 1516)
- Reĝo Ludoviko la 12-a de Francio (1498 - 1515)
- Maksimiliano la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1493 - 1519)
- Sultano Selim la 1-a (1465 - 1520)
- Reĝo Jakobo la 4-a de Skotlando (1488 - 1513)
- Reĝo Henriko la 8-a de Anglio