1620 Geographos

asteroido

1620 Geographos estas tre malgranda sed tre hela apolona asteroido.

1620 Geographos
asteroido
Bildo per radaro de Geografo
Bildo per radaro de Geografo
Bildo per radaro de Geografo
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 1620 Geographos
Aliaj nomoj 1951 RA; 1983 CY3
Nomita laŭ National Geographic Society vd
Malkovro
Malkovrintoj A. G. Wilson kaj R. Minkowski
Dato de malkovro 14-a de septembro 1951
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
186,323 Gm (1,245 AU)
123,810 Gm (0,828 AU)
248,835 Gm (1,663 AU)
Discentreco 0,336
Meza anomaliangulo 202,372°
Klinangulo 13,338°
Periodo 507,702 tagoj (1,390 jaroj)
Meza cirkulrapido 26,69 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
337,263°
Argum. de periapsido 276,798°
Terdistanco
- Minimuma

4 982 320 km (0,0333 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
5 × 2,1 × 0,2 km
2,56 km
Maso ~ 2,6 × 1013 kg
Rotacia periodo 0,2176 tago (5,22204 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,3258
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 15,60
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 14-an de septembro 1951 de la usonaj astronomoj Albert George Wilson kaj Rudolph Minkowski elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio).

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la National Geographic Society.

Orbito redakti

Ĝi krozas la marsan kaj teran orbitojn, do estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.

La 25-an de aŭgusto 1994 ĝi pasis plej proksime de Tero (malpli ol 5 milionoj da km). Je tiu okazo, ĝi estis observita per radaro de la Deep Space Network elde la Observatorio de Goldstone. La bildoj ricevitaj montras, ke Geografo estas plej longigita objekto de la sunsistemo, kun 5 × 2,1 × 0,2 km.

Ecoj redakti

1620 Geographos estas S-tipa asteroido, tio signifas, ke ĝi estas tre hela kaj entenas feron kaj nikelon miksitajn kun silikatoj da fero kaj magnezio.

1620 Geographos estis celo de eksplorado de la usona kosmosondilo Clementine. Sed paneo de raketmotoro finigis la mision antaŭ ol la kosmosondilo atingis la asteroidon[1].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1619 Ueta1620 Geographos1621 Druzhba